Algebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Algebro estas unu el la plej bazaj branĉoj de matematiko. Ĝi estas malfacile difinebla, sed ĝi estas karakterizita per uzo de simboloj por reprezenti certajn operaciojn, kaj de literoj por reprezenti nombrojn aŭ aliajn elementojn.

Klasifikado

Algebro povas esti dividita laŭ jenaj fakoj:

Historio

Algebro, same kiel aritmetiko kaj geometrio, estas unu el la plej malnovaj branĉoj de matematiko. La nomo devenas de la traktaĵo de mezazia matematikisto Al-Ĥorazmi, kies araba nomo estis Kitab al-ĝabr wa al-muqabalah.

Algebro aperis pro la bezonoj solvi algebrajn ekvaciojn. La solvo de unuagrada kaj duagrada ekvacioj estis konata jam en antikveco. En 16-a jarcento italaj matematikistoj trovis solvojn de triagrada kaj kvaragrada ekvacioj. En 1799 Gauss evidentigis, ke “ĉiu algebra ekvacio de n-a grado, havas n radikojn (solvojn), reelajn aŭ imaginarajn”.

En la komenco de 19-a jarcento Niels Abel kaj Évariste Galois pruvis, ke la solvojn de la ekvacio kun pli ol 4 gradoj, ne eblas esprimi per koeficiento de la ekvacio pere de la algebraj operacioj.

En moderna algebro oni pristudas ĝeneralan grupteorion, por kiuj estas difinita algebraj operacioj, similaj laŭ sia propreco al operacioj por nombroj. Tiaj operacioj povas esti plenumitaj por plurtermoj, vektoroj, matricoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.math.umd.edu/~czorn/hist_algebra.pdf greke http://visualiseur.bnf.fr/Visualiseur?Destination=Gallica&O=NUMM-62345 greke http://visualiseur.bnf.fr/CadresFenetre?O=NUMM-62345&M=telecharger&Y=Image greke http://www.dm.unipi.it/pages/maurolic/edizioni/arithmet/algebra/alg.htm