Alphonse Milne-Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alphonse Milne-Edwards

Alphonse Milne-Edwards (Parizo, 13a Oktobro 1835 – Parizo, 21a Aprilo 1900) estis franca mamulogo, ornitologo kaj krustulogo. Li estis de angla origino, nome la filo de Henri Milne-Edwards kaj nepo de Bryan Edwards, plantisto en Jamajko kiu setliĝis en Bruĝo (tiam en Francio).[1]

Milne-Edwards akiris gradon pri medicino en 1859 kaj iĝis helpanto de sia patro ĉe la Jardin des Plantes (plantoĝardeno) en 1876.[1] Li iĝis la direktoro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo en 1891, dediĉante sin ĉefe al fosilioj el birdoj kaj al profundmara esplorado. En 1881, li entreprenis enketon en la Gaskona Golfo kun Léopold de Folin kaj laboris ĉe la ŝipoj Travailleur kaj Talisman veture al la Kanarioj, Kaboverdo kaj Azoroj. Pro tio li ricevis ormedalon de la Reĝa Geografia Societo.[1]

Liaj ĉefaj ornitologiaj verkoj estas la jenaj Recherches Anatomiques et Paleontologiques pour servir a l'Histoire des Oiseaux Fossiles de la France publikita en du partoj en 1867 kaj 1872, Recherches sur la Faune ornithologique etiente des iles Mascareignes et de Madagascar 1866–1874 kaj Recherches pour servir à l'histoire naturelle des mammifères 1868–1874. Lia studo pro fosilioj kondukis lin al malkovro de tropikaj birdoj kiaj trogonoj kaj psitakoj el prahistoria Francio.[1] Li laboris kun Alfred Grandidier en L'Histoire politique, physique et naturelle de Madagascar.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Anonymous (1900). "Obituary – Professor Alphonse Milne-Edwards", gazeto : The Auk, volumo : 17, numero : 3, paĝoj : 320–321 (PDF)
  2. Anonymous (1922). "Obituary – Albert Grandidier", gazeto : The Auk, volumo : 39 (PDF)