An Jung-geun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
An Jung-geun
An Jung-geun.JPG
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1879 (1879-09-02)
en Heĝu
Morto 26-an de marto 1910 (1910-03-26) (30-jara)
en Luŝun
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Koreio
Profesio
Profesio murdinto • politikisto
Information icon.svg
vdr

An Jung-geun, IPA : [andʑuŋɡɯn], naskiĝis la 2-an de septembro 1879 kaj mortis la 26-an de marto 1910 sub la baptonomo: An Thomas. Li estis korea naciisto kaj aktivulo por la sendependeco de Koreio kaj tut-aziano.[1][2][3][4][5][6][7]

La 26-an de oktobro 1909, li murdis princon Ito Hirobumi, kiu estis kvarfoje ĉefministro de Japanio, eksa 韓国統監府 (kankoku tōkanfu?) kaj iama prezidanto de la Sūmicu-in (jap. 枢密院) de Japanio, kiu sekve de la subskribo de la japan–korea traktato de 1905, portis Koreion al la preskaŭa aneksado fare de Japanio.[8] An ricevis de la sudkorea registaro en 1962 postmorte la premion "Ordono de Merito por Nacia Konstruado", la plej prestiĝa civila ordeno en la respubliko de Koreio, pro sia strebado al la korea sendependeco.[9]

Biografio[redakti | redakti fonton]

An Jung-geun en 1906

An naskiĝis la 2-an de septembro 1879, en Heĝu, Hwanghae-do, kiel la unua filo de An Tae-Hun (안태훈; 安泰勳) kaj Jo Maria (조성녀; 趙姓女), de la familio de la gento Sunheung An (순흥안씨; 順興安氏). Lia infanaĝa nomo estis An Eung-chil (안응칠; 安應七; [ɯŋtɕʰil]). Kiel knabo, li lernis ĉinan literaturon kaj okcidentajn sciencojn, sed estis pli interesita en militaj artoj. Kim Koo (김구; 金九), estonta gvidanto de la korea sendependeca movado kiu trovis rifuĝon en la domo de An Tae-Hun tiutempe, skribis ke juna An Jung-geun estis elita pafisto, kiu ŝatis legi librojn kaj havis fortan karismon.[10]

Je la aĝo de 16, An eniris la katolikan eklezion kune kun sia patro An Tae-Hun (안태훈; 安泰勳), kie li ricevis sian personan nomon "Thomas" (토마스) el la franca katolika pastro Vilhelmo (korea nomo, Hong Seok-ku; 홍석구; 洪錫九) kaj kie li lernis la francan. Dum li devis fuĝi pro la japanoj, An trovis rifuĝejon en Koreio kune kun tiu pastro kiu kaŝis lin en sia preĝejo dum pluraj monatoj. La pastro instigis lin legi la Biblion kaj havis serion de diskutoj kun li. An daŭrigis kredi en katolikismo ĝis sia morto, ĉar en la lasta letero al sia edzino li demandis ke lia filo fariĝu pastro.[11]

Murdo de Ito Hirobumi[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1909, An preterpasis la imperiajn japanajn gardistojn ĉe la stacidomo de Harbino (Ĉinio) kie li mortpafis la japanan ĉefministron Ito Hirobumi[12] kiam tiu estis reveninta de interparolo kun la rusa reprezentanto sur la trajno. Inter la kialoj por tiu murdo li menciis inter alie la altrudon de 14 malegalaj traktatoj sur Koreio (ref 16) kaj konfiskon kaj bruligon de koreaj lernolibroj.

Malliberigo kaj morto[redakti | redakti fonton]

La japanoj kiuj kaptis lin montris simpation al li. Li registris en sia aŭtobiografio ke la publika prokuroro, Mizobuchi Takao, ekkris "De kio vi diris al mi, klaras ke vi estas justa viro de orienta Azio. Mi ne povas kredi ke mortpuno povos esti altrudata al justa viro. Ne estas io por maltrankviliĝi." Li ankaŭ ricevis delikatecojn por la Nova Jaro kaj lia kaligrafiaĵoj estis tre admirataj kaj petataj.

Post ses provoj, An estis kondamnita al morto fare de la japana kolonia tribunalo de la distriko 旅顺港; 旅順港 (Lǚshùn Gǎng), antaŭe konata sub ambaŭ nomoj Port Arthur (亚瑟港; 亞瑟港 (Yàsè Gǎngen) kaj Ryojun (japana : 旅順). 

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Taegukgi fare de An Jung-geun dezirante sendependecon de Koreo.
"一日不讀書口中生荊棘" - kaligrafio.

Dum la An Jung-geun simpozio en Koreio (2010) Wada Haruki (和田春樹), aktivisto ĉe Tokia Universitato, taksis An citante Ito Yukio (伊藤之雄), historia sciencisto ĉe la Universitato de Kioto.[13] En sia teksto eldonita en 2009, Ito Yukio asertas ke la regado de Ito Hirobumi rezultis en forta rezisto ĉe koreoj, ĉar ĝi estis konsiderata kiel la unua paŝo al la aneksado de Koreio pro la kulturaj diferencoj kaj ke oni ne kondamnu An, eĉ se li murdis Ito Hirobumi, sen kompreni la ideologion de Ito Hirobumi (2009, Ito).

La 26-an de marto 2010, tutnacia ceremonio okazis en Sud-Koreio por la centjara honorigo de An, inkluzive de ceremonio gvidata de la ĉefministro Chung Un-Chan kaj honorigaj koncertoj.

Familia historio[redakti | redakti fonton]

La familio de An produktis multajn aliajn koreajn aktivistojn por la  korea sendependeco: lia kuzo An Myeong-Geun (안명근; 安明根), liaj du fratoj Jeong-Geun (안정근; 安定根) kaj An Gong-Geun (안공근; 安恭根), samkiel lia kuzo An Gyeong-Geun (안경근; 安敬根) kaj lia nevo kaj esperantisto An O-seng, konata ankaŭ laŭ la nomo An U-seng, Ahn Woo-Saeng (안우생; 安偶生) alpreninte eĉ esperantan nomon, 'Elpin'[14], ĉiuj luktis kontraŭ Japanio, sub la provizora registaro de la respubliko de Koreio en Ŝanghajo, Ĉinio, sub la gvido de Kim Koo

Tut-aziismo[redakti | redakti fonton]

An forte kredis je la unio de la tri grandaj landoj en orienta Azio : Ĉinio, Koreio kaj Japanio por kontraŭstari kaj kontraŭbatali la "blankan danĝeron" (la eŭropajn landojn engaĝitajn en koloniismo) kaj restarigi pacon al orienta Azio.  

An sentis ke pro la morto de Ito Hirobumi, Japanio kaj Koreio povus fariĝi amikoj pro la multaj tradicioj kiujn ili kunhavigis. Li esperis ke ĉi tiu amikeco, kune kun Ĉinio, fariĝus sekvinda modelo por la mondo. Siajn pensojn pri tutaziismo li klarigis en sia eseo "Pri paco en orienta Azio" (東洋平和論; 동양평화론) por kiu li laboradis kaj ne povis finigi antaŭ sia ekzekuto.[15] En ĉi tiu verko, An rekomendas la organizon de komunaj armeoj kaj la uzadon de komunaj monbiletoj inter Koreio, Japanio kaj Ĉinio. Sasagawa Norikatsu (笹川紀勝), profesoro de juro ĉe Meiji Universitato, laŭdegas la ideon de An kiun li konsideris kiel la ekvivalento de la Eŭropa Unio kaj kiel koncepto kiu antaŭiris la koncepton de la Unuiĝintaj Nacioj.[16]

Kaligrafiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

An estas tre fama pro siaj koreaj kaligrafiaĵoj. Dum li estis en malliberejo, multaj prizonaj gardistoj kiel 千葉十七 (Ŝiba Toŝiĉi) petis al li fari kaligrafiajn verkojn. Li postlasis multajn kaligrafiaĵojn kiuj estis faritaj en la malliberejo de Luŝun, kvankam li ne formale studis kaligrafion. Li subskribis tiujn kaligrafiojn pere de la nomo "大韓國人" (granda koreano). Kelkaj de tiuj kaligrafiaj verkoj estis indikitaj en 1972 kiel "Trezoro numero 569" fare de la respubliko Koreio.[17] Unu el liaj famaj verkoj estas "一日不讀書口中生荊棘" (일일부독서 구중생형극) kiu signifas "Krom se oni legas ĉiutage, dornoj kreskas en la buŝo", citaĵo el la Analektoj de Konfuceo.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Historie, la japana registaro ĝenerale konsideris An Jung-geun kiel teroristo kaj krimulo, dum Sud-Koreio konfirmis An kiel nacia heroo.  

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La nordkorea filmo "La pafilo de An Jung pafas al Ito Hirobumi" estas dramigita rakonto pri la murdo.[18]

La sudkorea filmo (2004) Thomas An Jung-geun (토마스 안중근) estas alia dramigita rakonto de la evento.[19] 

 "La epoko de herooj"" estas ĉina-nordkorea kunproduktita filmo pri la kontraŭjapana milito en la 20-a jarcento, reĝisorita de Kim Ho-sun, kaj planata en 24 epizodoj dum 2019, realigebla kun grandega buĝeto (30 miliardoj da won) kaj estos filmita en Ĉinio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio.[20]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chung, K. (1910/2004). 대한계년사 9 [History of Korean Empire Vol. 9]. Seoul, South Korea: Somyung. (ISBN 89-5626-094-X)89-5626-094-X
  • Itō, Y. (2009). 伊藤博文 近代日本を創った男 [Itō Hirobumi – A man who modernized Japan]. Tokyo, Japan: Kodansha. (ISBN 4-06-215909-0)4-06-215909-0.
  • Jansen, M. B. (1961). Sakamoto Ryoma and the Meiji Restoration. Stanford, CA: Stanford University Press. (ISBN 0-8047-0785-5)0-8047-0785-5
  • Kang, J. (2007). 한국근대사산책 5 [Modern history of Korea Vol.5]. Seoul, South Korea: Inmulgwa Sasang. (ISBN 978-89-5906-075-7)978-89-5906-075-7
  • Kim, G. (1928/1997). 백범일지 [Baekbeomilji]. Seoul, Korea: Hakminsa. (ISBN 89-7193-086-1)89-7193-086-1
  • Nam, K. (1999). 종횡무진 동양사 [History of Eastern Asia] Seoul, South Korea: Greenbee. (ISBN 89-7682-051-7)89-7682-051-7
  • Ravina, M. (2004). The last samurai: The life and battles of Saigo Takamori. Hoboken, NJ: John Wiley & Sons. (ISBN 0-471-08970-2)0-471-08970-2

Plia literaturo (korea)[redakti | redakti fonton]

  1. An Jung-Geun`s Religious Thoughts and The Second Vatican Council 신운용, 국제뇌교육종합대학원대학교 국학연구원, 선도문화 16, 2014, 317-350
  2. Ahn Jung-geun’s ‘Theory of Peace in the East’ and Uchimura Kanjo’s ‘Theory of Peace at any Price’ 신운용, 광주가톨릭대학교 신학연구소, 신학전망 (176), 2012, 162-197
  3. The Critical Review of the Study on Korean Martyr An Jung Guen - Focusing on the title of him, the truth about Kim Doo-Sung and the role of King KoJong- 신운용, 남북문화예술학회, 남북문화예술연구 , 2012, 339-385
  4. The meanings of Ahn Jung-Geun family’s enter into the catholic faith and the clash between Ahn Jung-Geun family and local community 신운용, 남북문화예술학회, 남북문화예술연구 , 2011, 187-212

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la samtitola artikolo en la angla vikipedio je la 6-a de decembro 2018.

  1. Ahn estis estro de la stabanaro de la Korea Justiga Armeo
  2. What Defines a Hero?. Japan Society. Arkivita el la originalo je 2007-10-04. Alirita 2008-01-29.
  3. Ito, Hirobumi. Portrait of Modern japanese Historical Figures. Arkivita el la originalo je 29 January 2008. Alirita 2008-01-29.
  4. Ito Hirobumi. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-01-29.
  5. DUDDEN, Alexis. (2005) Japan's Colonization of Korea: Discourse and Power. University of Hawaii Press. ISBN 0-8248-2829-1.
  6. "Peace of East Asia" Dizertacio verkita de Jung-geun en 1910
  7. SHIN, Gi-Wook. (2006) Ethnic Nationalism in Korea. Stanford University Press. ISBN 0-8047-5408-X.
  8. Ito, Hirobumi | Portraits of Modern Japanese Historical Figures at www.ndl.go.jp
  9. [1] Doosan Encyclopedia
  10. Kim, G. (1928/1997, p. 48)
  11. KEENE, Donald. (2002) Emperor of Japan: Meiji and His World, 1852–1912. Columbia University Press, p. 662–667. ISBN 0-231-12340-X.
  12. Ito Hirobumi estis la plej alta resprezentanto de Japanio dum Koreio estis tiutempe protektorato de Japanio.
  13. [2] 2010 Kyunghyang News Article
  14. Esperantistoj en ĉin-korea interŝanĝa kunveno de kulturo kaj arto, revuo Esperanto, p. 232, n-ro 1329 (11), novembro 2018.
  15. 안중근 의사의 <동양평화론> [https://web.archive.org/web/20140418234712/http://blog.chosun.com/blog.log.view.screen?blogId=73313&logId=4568186 18a de Aprilo, 2014.
  16. [3] 2010 Segye Ilbo artikolo.
  17. An Jung Geun kaligrafio, Trezoro No. 569
  18. DVD en North Korea Books
  19. Thomas Ahn Jung-geun. Alirita 10a de Decembro 2013.
  20. "Chinese-Korean Joint Drama Announced: "The Age of Heroes" - DramaCurrent", DramaCurrent, 2018-08-21. (en-US)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]