Anacharsis Cloots

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anacharsis Cloots
Gravuro de Anacharsis Cloots fare de Levachez
Gravuro de Anacharsis Cloots fare de Levachez
Persona informo
Naskonomo Johann Baptist Hermann Maria Baron de Cloots
Aliaj nomoj Anacharsis Cloots • Ali Gier-Ber • L' Orateur du genre humain • Un Prussien
Naskiĝo 24-an de junio 1755
en Kleve
Morto 24-an de marto 1794
en Parizo
Mortokialo gilotino
Lingvoj franca
Ŝtataneco Prusio, poste Francio
Subskribo Anacharsis Cloots
Okupo
Okupo Revolucio, politikisto, verkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La barono Jean-Baptiste de Cloots, ankaŭ konata sub la nomo Anacharsis Cloots (Esperante Anaĥarsis Kluc), naskita la 24-an de junio 1755 en la kastelo de Gnadentalh, ĉirkaŭ Kleve en Germanio, kaj gilotinigita la 24-an de marto 1794 en Parizo, estis prusa pensulo kaj politika aktivulo, honorcivitano de Francio ekde la 26-an de junio 1792, fervora subtenanto de la franca revolucio kaj de ateismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en nederlanddevena nobela prusa familio, li heredis grandan monsumon; erudiciulo, konfirmita kritikanto de la religioj, Cloots famiĝis, jam antaŭ la franca revolucio, pro siaj francemaj opinioj: en 1786, en libro nomigita Vœux d'un Gallophile (Deziroj de Gaŭlemulo), li subtenis la aneksadon de la teritoriojn maldekstre de la Rejno fare de Francio.

Fine de 1789, li transloĝiĝis en Francio kaj instigis la diversajn registarojn disvastigi la revoluciajn ideojn tra Eŭropo. Li skribis en sia libro Motion (Mocio): "Religio estas rilato inter Dio kaj mia konscio; kaj ne inter Dio kaj konscioj komune konsiderataj". Ŝanĝinte sian nomon al "Anacharsis", li sin proklamis "Oratoro de la homa gento" kaj publikigis ekde 1792 L'Orateur universel (La universala Oratoro). Tamen, en 1791, li defendis kontraŭ la jakobenoj la konservadon de la sklavisma sistemo en la francaj kolonioj, opiniinte ke tiom radikala reformo estas tro frua.

Li estis proklamita franca civitano fare de la franca nacia leĝodona asembleo la 26-an de aŭgusto 1792[1], kaj estis voĉdonita deputito de Oise en la franca Konvencio en septembro kie li apogis la masakrojn («purigan baloton en la prizonoj»); li unuatempe estis proksima de la ĝirondanoj Jean-Marie Roland kaj Jacques Pierre Brissot. Sed en 1793, dum la proceso de la reĝo (kiun Cloots nomis "Ludoviko la lasta"), li proksimiĝis al la montaruloj voĉdonante por la ekzekuto de la reĝo sen alvoko al popolo kaj sen prokrasto. Aprile, li voĉdonis kontraŭ la akuzo kontraŭ Marat. Li estis la prezidanto de la klubo de la jakobenoj fine de 1793, ĵus antaŭ sia falo.

Laŭ instigo de Robespiero, kiu riproĉis al Cloots lian revon pri universala respubliko, lia «konkerfuriozeco» kaj lia militanta ateismo, kuraĝigita de la agresaj rimarkoj de Camille Desmoulins formulitaj en la numero 2 de la Vieux Cordelier (Malnova Kordisto), la franca Konvencio voĉdonis sian elfranciigon (kaj ankaŭ tiun de la usonano Thomas Paine) konsiderante ilin kiel fremdulojn, la 6-an de nivozo ano II (la 26-an de decembro 1793). Li estis arestita du tagojn poste, enprocesigitan antaŭ la revolucia Tribunalo, kadre de la proceso de la hebertistoj, kaj mortkondamnita kaj ekzekutita la 4-an de ĝerminalo jaro II (la 24-an de marto 1794) kun aliaj mortkondamnitoj el kiuj Hébert, Ronsin, Proly, Momoro, Vincent kaj Jean-Baptiste Mazuel. Li preferis esti gilotinigita laste.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Joseph Beuys (1921-1986), kiu admiris la spiriton kaj kosmopolitismon de Anacharsis Cloots, omaĝis lin malfrue post lia morto, interalie eĉ nomiĝante Joseph-Anacharsis Clootsbeuys.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Écrits révolutionnaires, 1790-1794 (Revoluciaj skribaĵoj, 1790-1794).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto de la 26-a de aŭgusto 1792