André Citroën

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
André Citroën
André Citroën en 1932.
André Citroën en 1932.
Personaj informoj
Naskiĝo 5an de februaro 1878
en en 9a distrikto de Parizo
Morto 3an de julio 1935
en en 16a distrikto de Parizo
Kaŭzo de morto stomaka kancero
Ŝtataneco FrancioFlag of France.svg
Klereco Politeknika lernejo
Profesio Industriulo Citroën
Lingvokapablo franca lingvo
Familianoj
Frat(in)o Alfred Lindon
v  d  r
Information icon.svg
Distingoj

Komplementoj

Li ricevas la Honoran legion en 1931.

André Gustave Citroën, naskiĝinta la  5-an de februaro 1878(nun 1878-02-05) en Parizo, 9a distrikto, ĉe numero 44 de la strato Laffitte, kaj mortinta la 3-an de julio 1935 en Parizo 16a distrikto, estas inĝeniero politeknika franca, pioniro de la aŭtomobila industrio, fondinto de la aŭtomobila industria imperio Citroën en 1919.

Estas unu el la plej gravaj figuroj de la aŭta industrio. Lia verko superas la francajn limojn tial ke la metodoj de produktado kaj de merkatiko grandskalaj kiujn li enkondukis, revoluciigis la fakon.[1] Usono, kie inventiĝis la moderna produktado de la aŭtomobilo, fariĝis la referenco de André Citroën. Li deziris esti la « eŭropa Henry Ford », aplikante la metodojn de "fordismo" aldonitaj al la postulo kaj la teknika novigo, kaj konstrui popularan aŭton por disponigi la aŭtomobilon je la atingo de la plej granda kvanto de personoj.[2]

André Citroën ne elstariĝis kiel aŭta inĝeniero, sed kiel industriulo. Lia mastrumado de la entreprenarto kaj lia karismo pli ol lia « genio de la inventado » permesis al li ĉirkaŭi sin de grandaj homoj kaj de talentoj de la epoko. Li sciis kiel motivigi ilin danke al rilatulemo senkompara.[2] Li same sciis alporti la teknikajn evoluojn en Eŭropo, ĉefe de Germanio, kaj de la alia flanko de Atlantiko. André Citroën nek estis tiu kiu inventis la antaŭan tiron nek la unua kiu surmerkatigis aŭton dotitan de tiu tekniko; sed la firmao ĝustigis samkinetan junton pli simplan kaj pli fidindan ol ĝiaj antaŭuloj. La aŭtoj "Citroën 7, 11 kaj 15", estis aŭtoj de «antaŭa tiro» kaj estas la unuaj aŭtoj kiuj popularigis tiun teknikon, je la punkto fariĝi en la komuna lingvo la « Tiroj » (les «Tractions»). Li estas ankaŭ fama por sia amaskomunikila arto, ekzemple okaze de la eksterordinara kampanjo organizita dum la ekvendado de la Tiro Antaŭa. La slogano «Antaŭen!» fariĝis la simbolo de la firmao.[2]

Malgraŭ tiuj multnombraj kvalitoj, la gusto por la grandeco de André Citroën kaj la tro rapida ekspansio de lia firmao kondukis la firmaon Citroën al bankroto, kaj poste al ĝia akiro per Michelin por eviti la ruiniĝon.

Deveno kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Aera vidaĵo de la universala ekspozicio de 1889 okaze de kiu la turo Eiffel estis konstruita.

André Citroën naskiĝis en Parizo la 5an de 1878 je la 0:30.[3] Li estas la kvina kaj lasta infano de Lévie Citroën, diamantisto juda nederlanda, elmigrinta en Parizo en 1873, kaj de Masza Kleinman, poldevena judino el Varsovio.

La nomo Citroën posedas grandan historion. La praavo de André, baptita Roelof, estas komercisto de agrumoj en Nederlando.[4] En 1810, kiam Napoleono 1a aneksis la Reĝlandon de Holando, la nederlandaj judoj estas submetitaj al la kodo de Napoleono kaj devas elekti nomon por ilia identigo. Roelof elektis tiam esti nomita Limoenman (« viro-citrono »), kromnomo kiun ties klientoj donis al li.[5] Lia filo, Barend, ne daŭrigis la negocojn de Roelof kaj turnas sin al la negoco de juveloj, kiuj konas gravan impulson en la 19a jarcento. Sekve de tiu nova socia statuso, Barend francigas iom post iom lian nomon, unue en Limoenman-Citrono poste en Citroën.[6]

La geedzoj Citroën loĝis en apartamento de la 9a distrikto de Parizo, je la 44 de la strato Laffitte, kaj post la naskiĝo de iliaj infanoj kaj post atingo de pli alta vivnivelo, translokiĝis al la strato Châteaudun.[3] En 1884, lia patro memmortigas sin elĵetante sin de fenestro, kiam André estas nur ses jaraĝa, post komenco de spekulado je altaj riskoj en minejo de diamanto en Sud-Afriko. La akcioj perdis sian tutan valonon. La familio ne ruiniĝis, sed la bankroto pezas sur la ŝultroj de Lévie. Unua provo de memmortiĝo jam malsukcesis. Prigardita de tiam de siaj familianoj, li sukcesis tamen malsukcesigi tiun prigardadon la 16an de septembro 1884 je la 3a de la mateno; li rompas siajn femurojn kaj la spinon, kaj mortis matene malgraŭ la zorgoj de la kuracisto de la kvartalo.[6] André kaj liaj pliaĝaj gefratoj estas tiam prizorgitaj de ilia patrino kiu reprenas la negocon de diamantoj kaj de fajnaj perloj.[7] Post tiu tragedio, la familio Citroën, instaliĝas ĉe la 62 de la strato La Fayette, kie la infanoj ricevas tute francan edukadon, tiel ke ili sentas sin plene francaj civitanoj.

André eniras al la gimnazio Condorcet, sub la nomo Citroën. Estas la unua fojo ke dierezo aperas sur la e, André skribis tiun novan grafismon ĉar li ne ŝatas aŭdi prononcon de la sonon /ɑ̃/ je la fino de lia nomo.[8] Li rapide ŝajnas esti brila lernanto, aparte lerta pri sciencoj kaj teknikoj. Je la aĝo de 9 jaroj, li malkovras la verkaĵojn de la viziulo antaŭ-garda Jules Verne kiu inspiros lin dum lia tuta vivo. La konstruo de la turo Eiffel por la universala ekspozicio de 1889 instigas lin al fariĝi inĝeniero kaj industriulo kaj partopreni en la grandajn estontajn industriajn defiojn de la dudeka jarcento. Li eniras, en oktobro 1898, la Politeknikan Lernejon, je la 62a rango sur la 201 akceptitaj.[9] Lia rango de eliro (160a) ne permesas al li antaŭvidi karieron je la servo de la ŝtato sed tio tamen taŭgas al li.[10]

Komencoj de alvokiĝo[redakti | redakti fonton]

Dentradoj kun duoblaj ĉevronoj en V[redakti | redakti fonton]

Dentradoj kun ĉevronoj en V fariĝintaj emblemo kaj logotipo de Citroën

En 1900, por la ferioj de Pasko, André Citroën vizitas la familion en Pollando[10] kaj renkontas lian bofraton kies unu el la klientoj -malgranda mekanika firmao- konceptis procedon de dentradoj kun dentoj tranĉitaj en V. El lignaj modeloj, tiuj dentradoj estas mulditaj en sablaj muldiloj kaj uzitaj je plej malalta kosto por grenmuelejoj kaj en teksaĵfabrikoj.[11] André Citroën vidas en tiu malkovro la eblecon komenci sian sendependan karieron de industriisto kaj proponas aĉeti la licencon de la procedo de fabrikado tiam posedita de la rusoj.

Tiu nova teknika koncepto permesis transdoni gravajn potencojn havante fortan reduktan raporton ĉe la arbo de eliro.[12] La dentradoj kun ŝraŭbforma dentaro kontribuas al daŭrigita kontakto de la dentoj en la dentrado kaj, grava kvalito por la epoko, certigas pli grandan silenton dum la funkciado kompare kun la dentradoj kun rekta tajlo, danke al pli malforta froto.[8] La malbonaĵo estas ke tio induktas fortajn aksajn penadojn en la plataĵoj. La duobla dentaro en ĉevronoj kreas kontakton inter la dentradoj en la du direktoj, tio kompensas la aksan penadon. Tamen, por atingi tian funkciadon, necesas ke la dentoj estu perfekte fabrikitaj. La malgranda pola firmao ne kapablis provizi tian precizecon de fabrikado, nek cetere la grandaj fabrikaj entreprenoj en Eŭropo. André Citroën turnas sin tiam al Ameriko, kie la konstruistoj de ilmaŝinoj havas ian plifruon.[13] Revene en Francio, helpita finance de la bankestro Bronislaus Goldfeder, li transponas la ideon al ŝtalaj ĉevronoj kaj konceptas, aliflanke, frezmaŝino ekipita de tranĉilo kapabla trairi la pecon de ŝtalo je reĝimo de 2 000 tr/min, atingante tiel la precizecon de fabrikado postulitan.[13][14]

Reklamado Citroën sur la turo Eiffel kun 250 000 ampoloj.

Estas la komenco de unu el la plej grandaj industriaj aventuroj de la modernaj tempoj.[7] Antaŭ ol vere havi eblecon zorgi pri lia trovaĵo kaj komenci la produktadon de la nova sistemo, Citroën devas fini lian lastan jaron de studo al la Politeknika lernejo kaj liaj deĵoraj jaroj kiel militisto, deviga al tiu epoko. Li pasas tiel du jarojn en la 31an regimenton de artilerio de Le Mans, je la rango de subleŭtenanto.

Citroën Antaŭa Tiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « La vie d’André Citroën », sur Motorlegend'.
  2. 2,0 2,1 2,2 «Histoire : André Citroën», ĉe Motorlegend.
  3. 3,0 3,1 J. Reynolds (2006), La Découverte du double chevron, p. 16.
  4. http://www.joodsamsterdam.nl/citroen.htm , généalogie de la famille Citroen (en néerlandais)
  5. J. Reynolds (2006), La découverte du double chevron, p. 18.
  6. 6,0 6,1 J. Reynolds (2006), La découverte du double chevron, p. 19.
  7. 7,0 7,1 « L'homme », sur Citroën.
  8. 8,0 8,1 Françoise Estèbe et Marie-Ange Garandeau, « André Citroën (1878-1935) », émission Une vie, une œuvre sur France Culture, 30 mars 2012.
  9. J. Reynolds (2006), La découverte du double chevron, p. 23.
  10. 10,0 10,1 « André Citroën », sur RSIAuto.
  11. (en) « Biography : André-Gustave Citroën », sur Answer.com.
  12. J. Reynolds (2006), La découverte du double chevron, p. 26.
  13. 13,0 13,1 J. Reynolds (2006), La découverte du double chevron, p. 27.
  14. J. Reynolds (2006), Citroën s'en va-t-en guerre, p. 31.