Angelikoj
Angeliko | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Angelica archangelica L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Angelikoj (Angelica) estas plantgenro ene de la familio de la Apiacoj (Apiaceae). La ĉ. 100 specioj estas precipe disvastigitaj en la moderaj regionoj de la norda hemisfero.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ekstera aspekto de la folioj
[redakti | redakti fonton]Angelica-specioj kreskas kiel multjaraj herbaj plantoj. Ili formas mallongan rizomon kiu havas en la supra parto restaĵojn de foliaj ingoj. La striata tigo estas en la supra parto diĥotome branĉita.
La alterne starantaj folioj havas foliingon, petiolon kaj foliplaton.
Floraro, floroj kaj fruktoj
[redakti | redakti fonton]La terminale kaj flanke starantaj, duoble umbelaj infloreskoj estas maldensaj. Povas esti multaj involukraj folioj, aǔ ili mankas. Ekzistas kelkaj radioj. Ekzistas multaj involukroj, malofte ili mankas. La kalikodentoj estas mallongaj aǔ nur rudimentaj. La sepaloj estas blankaj, roseaj, purpuraj aǔ malofte helflavaj. Ili estas renverse ovformaj kun mallarĝa pinto, kiu estas fleksita al interno.
La duobla aĥeno disfalas en dupartaj fruktoj.
Sistematiko kaj disvastigo
[redakti | redakti fonton]La genro estis starigita en 1753 de Carl von Linné. La amplekso de la genro estas diskutata. Sinonimoj por Angelica L. estas: Angelocarpa RUPR. Angelophyllum RUPR., Archangelica WOLF, Callisace FISCH. EX HOFFM., Coelopleurum LEDEB., Czernaevia TURCZ. EX LEDEB., Epikeros RAF., Gomphopetalum Turcz., Ostericum HOFFM., Physolophium TURCZ., Porphyroscias MIQ.[1]
La ĉ. 100 specioj kreskas precipe en la moderaj regionoj de la norda hemisfero en Eŭrazio, Nordameriko kaj nur malmultaj specioj en Afriko. Ĉ. 24 specioj troviĝas en Nordameriko[2][3]. En Ĉinujo hejmiĝas 45 specioj, 32 nur tie.[4]
Selekto de Angeliko-specioj:[1][4]
- Angelica acutiloba (SIEB. & ZUCC.) KITAG. (sin.: Ligusticum acutilobum SIEB. & ZUCC.): Ĝi kreskas nur sur la japanujaj insuloj Hokajdo kaj Honŝuo.[1]
- Angelica adzharica PIMENOV: Ĝia hejmregiono estas Azerbajĝano kaj Kartvelio.[1]
- Angelica ampla A.NELSON: Ĝia hejmregiono estas la usonaj ŝtatoj Koloradio, Vajomingo kaj Nov-Meksikio.[1]
- Angelica amurensis SCHISCHK.: Ĝi hejmiĝas en Japanujo, Koreujo, Rusujo malproksima Orirento kaj en la ĉinaj provincoj Hejlongĝjango Henano, Ljaŭningo respektive en la aǔtonoma regiono Interna Mongolujo.[4]
- Angelica angelicastrum HOFFMANNS. & LINK) COUT. (Sin.: Selinum angelicastrum HOFFMANNS. & LINK): La hejmregiono estas la Serra de Estrela en Portugalujo.[1][5]
- Angelica anomala AVÉ-LALL.: ĝi estas disvastigita en Orienta Azio, Siberio, Japanujo, Koreujo, la ĉinaj provincoj Heilongĝjiango, Jilino kaj la Aǔtonoma regiono Interna Mongolujo.[4]
- Angelica apaensis R.H.SHAN & C.Q.YUAN: Ĝi bone kreskas en alteco de 3000 ĝis 4000 m en Siĉuano kaj la Aǔtonoma regiono Tibeto.[4]
- oficina angeliko (Angelica archangelica L., sin.: Angelica officinalis MOENCH, Angelica sativa MILL., Archangelica officinalis (MOENCH) HOFFM., Angelica litoralis FR.:, ĝi ekzistas kun du subspecioj en Eŭrazio.[1][5]
- Angelica arguta NUTT. EX TORR. & A.GRAY: Ĝi hejmiĝas en la kanadaj provincoj Alberta, Brita Kolumbio kaj en la okcidentaj usonaj ŝtatoj Idaho, okcidenta Montano, Oregono, Vaŝingtono, Vajomingo kaj norda Kalifornio.[1]
- Angelica atropurpurea L. (sin.: Archangelica atropurpurea (L.) Hoffm.): Ĝi kreskas en Nordameriko.[1]
- Angelica balangshanensis R.H.SHAN & F.T.PU: Tiu endemio bone kreskas en altecoj de ĉ. 3500 m nur en la Balang-montaro, kie la limoj de tri distrikto kuniĝas Xiaojin, Wenchuan kaj Baoxing en la okcidenta Siĉuano.[4]
- Angelica biserrata (R.H.SHAN & C.Q.YUAN) C.Q.YUAN & R.H.SHAN: Ĝi kreskas nature en altecoj de 1000 ĝis 1700 m en la ĉinaj provincoj Anhujo, Hubejo, Ĝjangŝio, Siĉuano kaj Zhejiang.[4]
- Angelica brevicaulis (RUPR.) B.FEDTSCH. (sin.: Angelica songarica REGEL & SCHMALH., Archangelica songarica (REGEL & SCHMALH.) LIPSKY EX PAULSEN: Ĝi hejmiĝas en Mezazio kaj en la ĉina provinco Ŝinĝango.[1]
- Angelica breweri A.GRAY: La hejmregiono estas Kalifornio.[1]
- Angelica cartilaginomarginata (MAKINO EX Y.YABE) NAKAI (sin.: Peucedanum cartilaginomarginatum MAKINO EX Y.YABE): Ĝi troviĝas en Ĉinujo, Japanujop kaj Koreujo.[1]
- Angelica cincta H.BOISSIEU: Ĝi kreskas en la ĉina provinco Hubejo.[1]
- Angelica czernaevia (FISCH. & C.A.MEY.) KITAG. (sin.: Conioselinum czernaevia FISCH. & C.A.MEY., Czernaevia laevigata TURCZ.): Ĝi troviĝas en Siberio, la malproksima oriento de Ruslando, Koreujo kaj Ĉinujo.[1]
- Sibira Angeliko (Angelica dahurica (HOFFM.) BENTH. & HOOK. F. EX FRANCH. & SAV., sin.: Angelica porphyrocaulis NAKAI & KITAG., Callisace dahurica HOFFM.): Ĝia hejmregiono estas Azio.[1]
- Angelica dawsonii S.WATSON: Ĝi hejmiĝas en Brita Kolumbio, Alberto, Idaho kaj Montano.[1]
- Angelica decurrens (LEDEB.) B.FEDTSCH. (sin.: Archangelica decurrens LEDEB.): Ĝi estas disvastigita en Mezazio, Siberio kaj Mongolujo.[1]
- Angelica decursiva (MIQ.) FRANCH. & SAV. (sin.: Peucedanum decursivum (MIQ.) MAXIM., Porphyroscias decursiva MIQ.): Ĝi kreskas en Vietnamujo, Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo.[1]
- Angelica genuflexa NUTT. EX TORR. & A.GRAY (sin.: Angelica refracta SCHMIDT): Ĝi estas disvastigita sur la norda hemisfero en Nordameriko, Malproksima oriento de Rusujo, en la ĉina provinco Liaoningo kaj en Japanujo.[1]
- Angelica gigas NAKAI: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo kaj Koreujo.[1]
- Angelica glauca EDGEW.: Ĝia hejmregiono estas Afganio, Pakistano, Hindujo kaj la aǔtonoma regiono Tibeto;[1]
- Angelica gmelinii (DC.) PIMENOV(sin.: Archangelica gmelinii DC., Coelopleurum gmelinii (DC.) LEDEB.): Ĝi kreskas sur la japana insulo Hokajdo ĝis la malproksima oriento de Ruslando.[1]
- Angelica hendersonii J.M.COULT. & ROSE: Ĝi kreskas en Nordameriko.
- Angelica heterocarpa JN.LLOYD: La hejmregiono estas la sudokcidento de Francujo.[1][5]
- Angelica japonica A.GRAY: Ĝi disvastigas sur la japanaj insuloj Honŝuo, Kjuŝuo kaj, Ŝikokuo kaj la Rjukju-insuloj.[1]
- Angelica keiskei (MIQ.) KOIDZ. (sin.: Archangelica keiskeiMIQ.: La hejmregiono estas Japanujo.[1]
- Angelica kingii J.M.COULT. & ROSE: Ĝi venas el Nordameriko.
- Angelica laevis J.GAY EX AVÉ-LALL.: Gia hejmregiono estas la iberia duoninsulo.[1][5]
- Angelica laxifoliata DIELS (sin.: Angelica erythrocarpa H.WOLFF): Ĝi bone kreskas sur gresaj deklivoj en alteco de 2300 ĝis 3000 m en la ĉinaj provincoj Gansuo, Ŝanĝio kaj Siĉuano.[4]
- Angelica lineariloba A.GRAY: La hejmregiono estas Kalifornio kaj Nevado.[1]
- Angelica lucida L.: Ĝi estas disvastigita en Nordameriko.[1]
- Angelica pachycarpa LANGE: La hejmregiono estas la iberia duoninsulo kaj ĝi estas neofito en Novzelando, Tasanuj kaj la insulo Gernezejo.[1][5]
- Marĉa angeliko (Angelica palustris (BESSER) HOFFM., sin.: Ostericum palustre BESSER): Ĝi estas disvastigita en orienta kaj meza Eǔropo, en okcidenta kaj meza Azio kaj en Siberio.[1][5]
- Angelica pinnata S.WATSON: Ĝi hejmiĝas en la okcidenta kaj mezaj usonaj ŝtatoj Koloradio, orienta Idaho, okcidenta Montano, Vajomingo, Nov-Meksikio, norda Arizono kaj Utaho.[1]
- Angelica polymorpha MAXIM.: Ĝi troviĝas vaste en Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo.[1]
- Angelica pubescens MAXIM.: Ĝi kreskas sur la japanaj insuloj Honŝuo, Kjuŝuo kaj Ŝikokuo.[1]
- Pirenea angeliko (Angelica pyrenaea (L.) SPRENG., sin.: Selinum pyrenaeum (L.) GOUAN): Ĝ troviĝas en Hispanujo kaj Francujo.
- Angelica razulii GOUAN: La hejmregionno estas Hispanujo kaj Francujo.[1][5]
- Angelica sachalinensis MAXIM.: Ĝi estas endemio de Saĥalino.[1]
- Angelica scabrida CLOKEY & MATHIAS: Ĝi estas endemio de Nevado.[1]
- Ĉina angeliko (Angelica sinensis (OLIV.) DIELS; sin.: Angelica polymorpha var. sinensis OLIV.): Ĝi kreskas en du varioj en alteco de 2500 ĝis 3000 m en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hubejo, Ŝanĝio, Siĉuano kaj Junano.[4]
- Arbara angeliko (Angelica sylvestris L.): Ĝi estas disvastigita en Eŭrazio.[1][5]
- Angelica tarokoensis HAYATA: Ĝi bone kreskas ĉe la deklivoj en alteco de 400 ĝis 2000 m nur en Tajvano.[4]
- Angelica tenuisecta (MAKINO) MAKINO (sin.: Angelica furcijuga KITAG., Angelica mayebarana (KOIDZ.) KITAG., Peucedanum mayebaranum KOIDZ., Angelica shikokiana var. tenuisecta MAKINO): Ĝi ekzistas en tri varioj en Japanujo nur sur la Kii-duoninsulo kaj sur Honŝuo kaj Kjuŝuo vor.[1]
- Angelica ternata REGEL & SCHMALHAUSEN: Ĝi estas disvastigita en Taĝikujo, Kirgizujo, Rusujo kaj Ŝinĝjango.[4]
- Angelica tianmuensis Z.H.PAN & T.D.ZHUANG: Tiu ĉi endemio kreskas en la arbaroj en altecoj de ĉ. 1100 m en la Tianmu-montoj en la nordokcidento de la ĉina provinco Ĝeĝjango.[4]
- Angelica tomentosa S.WATSON: Ĝi hejmiĝas en la okcidentaj usonaj ŝtatoj sudokcidenta Oregono kaj okcidenta Kalifornio.[1]
- Angelica tsinlingensis K.T.FU: Ĝi bone kreskas en altecoj de 1 200 ĝis 2 300 m en la ĉinaj provincoj Gansuo kaj Ŝanĉio.[4]
- Angelica ursina (RUPR.) MAXIM. (sin.: Angelophyllum ursinum RUPR.): Ĝi hejmiĝas en la japanaj insuloj Hokajdo kaj norda Honŝuo ĝis la Malproksima oriento de Ruslando.[1]
- Angelica valida DIELS: Ĝi bone kreskas en altoj de 1 000 ĝis 1 800 m nur en la ĉina Chongqing.[4]
- Angelica venenosa (GREENWAY) FERNALD: Ĝi estas disvastigita en orienta kaj meza Usono.[1]
Uzado en la popola medicino kaj aliaj uzoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj specioj estas kultivataj pro siaj odoraj ecoj kaj medicinaj efikoj. La plej grava estas la oficina angeliko (A. archangelica). La sameoj uzas la freŝajn radikojn kaj tigojn kiel kuracilon. La radikoj estas kelkfoje uzataj por odorigi ĝinon. La sameoj faras el la planto sian tradician muzikilon, nome la fadnon.
La marbordan angelikon (A. lucida) oni manĝas kiel sovaĝan specon de celerio. Sur la Izu-insuloj de Japanujo oni manĝas la foliojn de aŝitabo (A. keiskei), precipe en la printempo.
La kuiritaj radikoj de angeliko estas uzataj de la aleutoj kontra vundoj. La sekigita planto estas konata per sia ĉina nomo „Bai Zhi“, kaj la latina nomo „radix Angelicae Dahurica“.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Menglan She, Fading Pu, Zehui Pan, Mark Watson, John F. M. Cannon, Ingrid Holmes-Smith, Eugene V. Kljuykov, Loy R. Phillippe, Michael G. Pimenov: Apiaceae. in der Flora of China, Volume 14, 2005, S. 1: Angelica, Archangelica und Czernaevia - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 14 - Apiaceae through Ericaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2005. ISBN 1-930723-41-5 (Abschnitte Beschreibung und Verbreitung)
- V. S. Shneyer, N.G. Kutyavina, M.G. Pimenov: Systematic relationships within and between Peucedanum and Angelica (Umbelliferae-Peucedaneae) inferred from immunological studies of seed proteins, In: Plant Systematics and Evolution, Volume 236, 2003, S. 175–194.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 1,31 1,32 1,33 1,34 1,35 1,36 1,37 1,38 1,39 1,40 Angelikoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ [ url =http://plants.usda.gov/java/profile?symbol=ANGEL%7C title =United States Department of Agriculture Natural Resources Conservation Service | elŝutita =2011-07-06}
- ↑ [ url =http://luirig.altervista.org/floranam/angelica.htm%7C[rompita ligilo] title = Flora of USA and Canada |elŝutita =2011-07-16]}
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 Menglan She, Fading Pu, Zehui Pan, Mark Watson, John F. M. Cannon, Ingrid Holmes-Smith, Eugene V. Kljuykov, Loy R. Phillippe, Michael G. Pimenov: Apiaceae. in der Flora of China, Volume 14, 2005, S. 1: Angelica, Archangelica und Czernaevia - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 14 - Apiaceae through Ericaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2005. ISBN 1-930723-41-5
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 [ = J. F. M. Cannon, Umbelliferae. Thomas Gaskell Tutin, V. H. Heywood, N. A. Burges, D. M. Moore, D. H. Valentine, S. M. Walters, D. A. Webb. el Flora Europaea. WerkErg. volumo 2. Cambridge University Press. 1968. ISBN = 0-521-06662-X | paĝoj 357-358. Online Google-libro 7-b0l5BKyWUC | paĝo 357 | Linktext = Angelica L. S. 357–358