Anna Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Castillo
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1993 (1993-10-09) (30-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Amkunulo Álvaro Mel vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2005– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna CASTILLO Ferré (Barcelono, 9a de oktobro 1993) estas hispana aktorino kiu atingis popularecon pro sia ludado en la filmo El olivo (Icíar Bollaín, 2016), pro kio ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona novula katorino, kaj kiel protagonisto de la muzikalo La llamada (2013-2016), kiu poste iĝis filmo, pro kiu ŝi estis nomumita al Goya kiel plej bona duaranga aktorino. Poste ŝi ricevis tiun nomumon pro sia ludado en Viaje al cuarto de una madre (2018) kaj kiel plej bona protagonista aktorino pro la filmo Girasoles silvestres (2022).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Castillo en la Premioj Goya en 2019.

Ŝi ekkarieris kiel kantistino kaj dancistino. En 2010 ŝi estis protagonisto de la filmo Blog, bazita sur realaĵoj, kiu rakontas la historion de sep adoleskulinoj kiuj gravediĝas samtempe. En 2011 ŝi aliĝis al la kvina kaj lasta sezono de la komedia telvida serio de Antena 3 nome Doctor Mateo, en kiu ŝi ludis la rolon de Sara.​ En 2012 premieris ŝia filmo Promoción fantasma, kun Andrea Duro kaj Àlex Maruny, inter aliaj.

En 2013 ŝi aliĝis al la aktoraro de la televida serio posttagmeza Amar es para siempre de Antena 3, en kiu ŝi ludis la rolon de Dorita ekde la unua ĝis la tria sezono, krom kelkaj epizodoj en la kvina. Samjare ŝi ludis en la muzikalo La llamada de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo, en kiu ŝi ludis la rolon de Susana Romero ekde 2013 ĝis julio 2016 kun Macarena García kaj Claudia Traisac, inter aliaj.

En 2016 ŝi estis protagonisto de la filmo El olivo (La olivarbo), de Icíar Bollaín, kun Pep Ambròs kaj Javier Gutiérrez, kiu estis antaŭkandidata al Oskar-premio kaj havigis al ŝi unuan primera nomumon por la Goya-premioj, tiuokaze kiel plej bona novula aktorino, kion ŝi finfine ricevis. Ŝi partoprenis ankaŭ en epizodoj de la televida serio El Ministerio del Tiempo kaj en la serio de Movistar+ Web Therapy.​

En septembro 2017 premieris la filmo La llamada, nome adaptaĵo al kino de la teatra muzikalo de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo pro kiu ŝi estis nomumita por dua sisekva fojo al Goya-premio, tiam en la kategorio de plej bona duaranga aktorino, kun sia kolegino Belén Cuesta.​ Samjare ŝi partoprenis en la filmo Oro reĝisorita de Agustín Díaz Yanes kaj bazita sur rakonto de Arturo Pérez Reverte, en kiu ŝi ludis duarangan rolon.​ Krome ŝi formis parton de la unua verko de la reĝisorino Celia Rico Clavellino Viaje al cuarto de una madre kun Lola Dueñas, per kiu rolo ŝi ricevis la Premion Feroz al plej bona duaranga aktorino.​ Monatojn poste, ŝi aperis en la televida serio Estoy vivo, polica trilero kiun ŝi protagonistis kun Javier Gutiérrez kaj Alejo Sauras.

En 2021 premieris tri ŝiaj filmoj: Donde caben dos, komedio reĝisorita de Paco Caballero en kiu multaj historioj interplektiĝas; La vida era eso, dramo protagonistigita kun Petra Martínez; kaj Mediterráneo, pri rifuĝintoj kiuj trairas maron ĉe Lesbos.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro
2010 Blog Bea Elena Trapé
2012 Promoción fantasma Ángela Pérez Blanco Javier Ruiz Caldera
2015 Fuera de foco Sara Esteban Ciudad kaj José Manuel Montes
2016 El olivo Alma Cucala Icíar Bollaín
2017 Oro La Parda Agustín Díaz Yanes
La llamada Susana Romero Javier Calvo kaj Javier Ambrossi
2018 Viaje al cuarto de una madre Leonor Hernández Celia Rico Clavellino
2020 Adú Sandra Salvador Calvo
2021 Donde caben dos Clara Paco Caballero
La vida era eso Verónica David Martín de los Santos
Mediterráneo Esther Camps Marcel Barrena
2022 Historias para no contar Laura Cesc Gay
Girasoles silvestres Julia Jaime Rosales
2023 El fantástico caso del Golem María Pons Juan González kaj Nando Martínez
Nowhere Mía Albert Pintó
No voy a pedirle a nadie que me crea Laia Carbonell Fernando Frías de la Parra

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anna Castillo en la hispana Vikipedio.