Antonio Tabucchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Tabucchi
Persona informo
Antonino Tabucchi
Naskiĝo 24-an de septembro 1943 (1943-09-24)
en Pizo,  Italio
Morto 25-an de marto 2012 (2012-03-25) (68-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj italaportugala vd
Ŝtataneco ItalioPortugalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de PizoScuola Normale Superiore di Pisa vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo literaturoĵurnalistotradukistoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo Literaturo de Portugalio vd
Aktiva en SienoBolonjoĜenovo vd
Aktiva dum 1975–25-a de marto 2012 vd
Verkado
Verkoj Pereira Maintains ❦
Indian Nocturne vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio Tabucchi (n. la 23-an de septembro 1943 en Pisa - m. la 25-an de marto 2012 en Lisbono) estis itala kaj eksterlingva verkisto, tradukisto kaj literaturisto. Li estis plej konata pro siaj romanoj, el kiuj kelkaj gajnis gravajn premiojn, sed ankaŭ tradukis multajn verkojn de la portugala verkisto Fernando Pessoa. Krome, li instruis la portugalan lingvon kaj literaturon en pluraj italaj universitatoj. En siaj rakontoj li ofte priskribas neantaŭvideblan kaj neregeblan realecon.

Temaro[redakti | redakti fonton]

Tri konceptoj pruntitaj de Pessoa kiuj karakterizas la verkaron de Tabucchi estas "saudade", "finzione" (esprimo kiu signifas "fikcio" same kiel "hipokriteco" kaj "mensogo"), kaj la kaŝita flanko de la realeco.

Saudade[redakti | redakti fonton]

"Saudade" estas nostalgio pri la estonteco kaj la pasinteco samtempe, ambivalenta sento, kiu donas tipan kaj malfacile klarigeblan karakteron al preskaŭ ĉiuj liaj rakontoj.

Finzione[redakti | redakti fonton]

"Finzione" esprimas sin en fascino por la masko kaj la multaj vizaĝoj de la personeco, kaj estas tial proksime rilata al la mensogo. La kaŝita flanko de la realo, ĝia dorsflanko, ofte malkaŝas sian veran signifon; ĝi estas la plej aŭtentika flanko, karakterizita de kontraŭdiroj, paradoksoj, ambiguaĵoj kaj hazardo, kaj kiu aperas en sonĝoj kaj halucinoj.

Tabucchi ĉerpas ankaŭ inspiron el la pentraĵoj de Paolo Uccello, Van Gogh, Goya kaj Velázquez ofte ludas gravan rolon en liaj rakontoj.

Tabucchi ricevis premiojn por kelkaj el siaj verkoj, kaj pluraj romanoj estis adaptitaj por filmoj fare de francaj, portugalaj kaj italaj reĝisoroj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Notturno indiano ricevis la francan Prix Médicis por la plej bona eksterlanda romano (1987). En 1989 li ricevis la titolon "Do Infante Dom Herique" de la Prezidento de Portugalio. En la sama jaro li estis nomumita "Chevalier des Arts et des Lettres" fare de la franca registaro.

Li ricevis tri premiojn por Sostiene Pereira: la "Super Campiello", la "Scanno", kaj la "Jean Monnet". En 2002 li ricevis premion de "France Culture" por Si sta facendo sempre più tardi .

Romanoj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Piazza d'Italia (1975)
  • Il piccolo naviglio (1978)
  • Il gioco del rovescio e altri racconti (1981)
  • Donna di Porto Pim (1983)
  • Notturno indiano (1984)
  • Piccoli equivoci senza importanza (1985)
  • <i id="mwWw">Il filo dell'orizzonte</i> (1986)
  • I volatili del Beato Angelico (1987)
  • Pessoana minima (Lisbono, 1987)
  • L'angelo nero (1991)
  • Sogni di sogni (1992)
  • Requiem (Rekviemo, 1992)
  • Gli ultimi tre giorni di Fernando Pessoa (La lastaj tri tagoj de Fernando Pessoa, (1994)
  • Sostiene Pereira. Una testimonianza (1994), traduko al Esperanto en preparo (2023)
  • La testa perduta di Damasceno Monteiro (1997).
  • Marconi, se ben mi ricordo (1997)
  • L'Automobile, la Nostalgie et l'Infini (1998)
  • Gli Zingari e il Rinascimento (1999)
  • Ena poukamiso gemato likedes (Ateno, 1999)
  • Si sta facendo sempre più tardi. Romanzo in forma di lettere (2001)
  • Aŭuobiografie altrui. Poetiche a posteriori (2003)
  • Brescia piazza della Loggia 28 maggio 1974-2004 (2004)
  • Tristano muore. Una vita (2004)
  • Racconti (2005)
  • Il tempo invecchia in fretta (2009)
  • Viaggi e altri viaggi (2010)
  • Racconti con figure (2011), ISBN 88-389-2494-5

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1994 Tabucchi publikigis Sostiene Pereira, la romanon per kiu li gajnis tri premiojn. Traduko al Esperanto (Asertas Pereira) estos eldonata de LF-koop)[1] La protagonisto de ĉi tiu romano fariĝis la simbolo de la defendo de informlibereco por multaj kontraŭuloj de kontraŭdemokratiaj reĝimoj. En la filmadaptigo de Roberto Faenza, Marcello Mastroianni ludas la rolon de Pereira.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Un baule pieno di gente. Scritti su Fernando Pessoa (1990)
  • Conversazione con Antonio Tabucchi: dove va il romanzo? (1995)
  • La Gastrite de Platone (1998)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Perla Martinelli, tradukis la romanon Sostiene Pereira, kies unua ĉapitro aperis premiere en Literatura Foiro n-ro 309, feb. 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]