Arend Veen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arend Veen
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1896 (1896-09-19)
en Berkhout
Morto 6-an de aŭgusto 1946 (1946-08-06) (49-jara)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda lingvoEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Profesio
Profesio laborprenantoesperantisto
v  d  r
Information icon.svg
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Arend Veen (naskiĝis la 19-an de septembro 1896 en Berkhout (Koggenland), mortis la 6-an de aŭgusto 1946 en Amsterdamo)[1] estis nederlanda esperantisto, prezidanto de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) inter 1938 kaj 1946, kaj aktiva ano de la Sennacieca Asocio Tutmonda.[2]

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Veen estis laboristo ĉe banko, kie esperantista kolego rakontis al li pri la lingvo. Veen esperantistiĝis en 1927. En 1929 li kunfondis la kvinan amsterdaman FLE-sekcion, "Grupo Zamenhofa". En 1931 li iĝis prezidanto de tiu grupo.

Veen havas specialan atenton por propagando kaj instruado al junuloj. Li iĝis la "spirita patro" de la junulargrupo "La Mondamikoj".

En 1930 Veen iĝis sekretario de FLE ĝis 1938. Dum tiuj jaroj li estis gvidanto de la novaĵservo — kiuj sendis mesaĝojn pri la federaciaj laboroj al lokaj kaj regionaj gazetoj — kaj la radia servo — kiuj korespondis pri radiaj prelegoj kaj muziko ĉefe kun la socialdemokrata radioservo VARA. Tuj poste sia sekretarieco Veen iĝis la federacia prezidanto, elektita je la federacia kongreso en Leeuwarden.[3]

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Komence de la dua mondmilito, Nederlando estis konkerita de Nazia Germanio. La konkerantoj malpermesis Esperanton. Prezidanto Veen diris post la kapitulaco: "Ni daŭrigu nian laboron tiom longe, kiom la cirkonstancoj permesos". En la Laborista Esperanto de julio 1940, li skribis:

"Kvankam pro la cirkonstancoj niaj ebloj estas limigitaj, ni tamen devas streĉi ĉiujn niajn fortojn por resti starantaj en la ŝtormo, kiu furiozas ĉirkaŭ ni. La fidon pri la estonteco ni ne perdis. Iam aŭroros pli bona tempo, tempo, kiam la limoj eble ne montriĝos plu tiaj baroj, kiaj ili estas ĝis nun; tempo, kiam Esperanto, kiel neŭtrala, ĝenerala lingvo por ĉiuj popoloj apud ilia propra lingvo, povos esti beno por la homaro kaj spertos ĝeneralan ŝaton. Tial ni ĉiuj en tiuj ĉi ŝtormaj tempoj devas posteni por nia organizo."[2]

En 1941, Germanio likvidis FLE. Sed sub prezidanto Veen, la estraro ja "preparis ĉion por restarigi ĝin, kiam la malluma epoko estos pasinta."

A. Veen, Wat wij doen! (Amsterdam 1937).

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito li restis prezidanto de FLE kaj iĝis prezidanto de la Nederlanda Centra Komitato Esperantista. En la printempo de 1946 li malsaniĝis kaj enmalsanulejiĝis. En sumero la kuracisto anoncis la baldaŭan morton de Veen.

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

Dum la entombigo de Veen Frits Faulhaber parolis pri sia eksprezidanto, ke la idealoj de Veen ne mortu. Poste la orgeno ludis La Internacion "por honori en Veen la senlacan batalinton por la Socialismo" kaj La Esperon. Arend Veen estis entombigita sub la standardo de FLE kaj dek florkronoj.[2]

La nepino de Arend Veen estas aktiva SAT-ano kaj IEI-estrarano Saskia Veen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A. Veen, Wat wij doen! (Amsterdam 1937).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1946-09) “Nieuwsdroppels”, Flandra Esperantisto (nl) (pdf) 13 (8-9 (146-147)), p. 2. “Op 6 Augustus j.l. overleed te Amsterdam dhr. Arend Veen, Voorzitter van de Federatie van Arbeiders Esperantisten in het gebied der Nederlandsche taal.”. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Faulhaber, Frits (1946-09-01). “A. Veen †: La lasta veturo de K-do Veen”, Laborista Esperantisto (eo) 15 (9), p. 1–2. 
  3. DE BRUIN, Gerrit Paulus; Jacob van Wijngaarden. (1936) Jubileumboek 1911-1936. Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, p. 21, 29.