Atibaia
Atibaia | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 12490 [+] | ||
Retpaĝaro | www.atibaia.sp.gov.br [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 187 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 287 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 7′ S, 46° 33′ U (mapo)-23.117222222222-46.550555555556Koordinatoj: 23° 7′ S, 46° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 803 m [+] | ||
Areo | 478,101 km² (4 781 0.1 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Atibaia estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. La loknomo estas derivita de indiĝena lingvo signifanta: "sana rivero". Ĝia nomo ŝanĝiĝis el la komenca Tybaia al Thibaia, Atubaia, Thibaya, kaj finfine Atibaia.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 141,654 (en 2013)
- Supermara alteco: 803 m
- Areo: 478 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3
- 23° 07′ 01″ S 46° 33′ 00″ U / 23.11694 °S, 46.55000 °U (mapo)
Geografio[redakti | redakti fonton]
Atibaia situas inter montoj en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas 38, San-Paŭlo (urbo) 46, Campinas 59, Nova Iguaçu 321, Rio-de-Ĵanejro 342, Curitiba 373, Belo Horizonte 449, Goiânia 772, Braziljo 829, Campo Grande 883, Porto Alegre 896, Salvador de Bahio 1412, Maceió 1890, Teresina 2046, Recife 2088, São Luís 2305, Natalo (Brazilo) 2280, Belém 2420, Manaus 2656 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Atibaia. La unua aŭropa ekspedicio por trovi orojn alvenis en 1665. Ili fondis la vilaĝon, samtempe pastro konstruis kapelon kun la sklavigitaj indianoj. La vilaĝo iĝis grava itinero al interno de Brazilo. La urbiĝo okazis en 1864. Estis tempo, kiam alvenis multe da japanaj enmigrintoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Atibaia estas konata pro kultivado de fragoj fare de japanaj posteuloj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Atibaia jare pluvas po 1369 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, en januaro kaj februaro estas 21 °C, en junio kaj julio nur 15 °C.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Atibaia estas ligita voje al urbegoj San-Paŭlo, Belo Horizonte, Campinas.