Bragança Paulista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bragança Paulista
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Macro Metropolitana Paulista
Mikroregiono Bragança Paulista
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160 665  (2015) [+]
Loĝdenso 313 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 55′ S, 46° 33′ U (mapo)-22.918888888889-46.5425Koordinatoj: 22° 55′ S, 46° 33′ U (mapo) [+]
Alto 817 m
Areo 513,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Bragança Paulista (Brazilo)
Bragança Paulista (Brazilo)
DEC
Bragança Paulista
Bragança Paulista
Situo de Bragança Paulista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bragança Paulista [+]
vdr

Bragança Paulista (oficiale portugale Município de Bragança Paulista) estas municipo, urbego kaj diocezo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Bragança Paulista. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 160 665 loĝantoj sur areo de 513,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 313 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 113 878. La teritorio havas komunan limon kun Itatiba, Jarinu, Pedra Bela, Vargem, Tuiuti, Atibaia, Morungaba, Pinhalzinho kaj Piracaia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Bragança Paulista

Bragança Paulista situas en suda parto de la lando sur montaro. Campinas troviĝas en distanco de 53, Guarulhos 58, San-Paŭlo (urbo) 65, Nova Iguaçu 320, Rio-de-Ĵanejro 342, Curitiba 386, Belo Horizonte 434, Goiânia 754, Braziljo 810, Campo Grande 877, Porto Alegre 913, Salvador de Bahio 1397, Maceió 1875, Teresina 2028, Recife 2073, Natalo (Brazilo) 2264, São Luís 2286, Belém 2400, Manaus 2640 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bragança Paulista estis fondita en 1757 kiel vilaĝo de Nova Bragança (laŭ Bragança en Portugalio. Post jarcentoj ĝi fariĝis navedanturbo de San-Paŭlo kaj Campinas.

Vido en Bragança Paulista
Kirko Tereza de Lisieux en Bragança Paulista

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bragança Paulista havus humidan tropikan klimaton, sed la montaro faras la klimaton pli milda. Jare pluvas po 1387 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 12-22 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bragança Paulista havas enlandan flughavenon. Al la menciitaj San-Paŭlo kaj Campinas kuras nur flankovojoj.

Vidindaĵoj, vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolikaj kirkoj
  • lago kun feriejaj domoj
  • la urbego estas fama pro ĝiaj tradiciaj kolbasoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]