Auguste Forel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el August Forel)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Auguste Forel
Auguste Forel (1899) (cropped).png
Persona informo
Naskonomo Auguste Henri Forel
Naskiĝo 1-an de septembro 1848 (1848-09-01)
en Morges
Morto 27-an de julio 1931 (1931-07-27) (82-jara)
en Yvorne
Lingvoj franca Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Subskribo Auguste Forel
Familio
Infano Oscar Forel
Okupo
Okupo entomologo • psikologo • psikiatro • neŭrologo • esperantisto • formikologo • filozofo • verkisto de nefikcio • universitata profesoro • biologo
Verkoj Formicides de l'Antille St. Vincent, récoltées par Mons. H. H. Smith
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Auguste-Henri Forel en 1860

Auguste FOREL de sia kompleta nomo Auguste-Henri Forel (naskiĝis la 1-an de septembro 1848 en Morges, kantono Vaŭdo; mortis la 27-an de julio 1931 en Yvorne, Svislando) estis svisa entomologo, psikiatro kaj mondfama neŭrosciencisto, seksologo[1], internaciisto, mondcivitano, pacisto kiu ankaŭ lernis Esperanton (1906)[2] kaj konvertiĝis al la bahaa kredo (1920)[3][4]. Forel poste ekkomprenis ke siaj ideoj pri rasismo estis absurdaj kaj entreprenis ion por renversi la damaĝon[4]:  

Li estas konsiderata la patro de svisa psikiatrio kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de la senalkohola movado en Svislando.

Lia portreto estis presita sur la plej valora monbileto de mil svisaj frankoj. Ĝi cirkulis inter 1978- 1998.

Lia portreto estis presita sur la plej valora monbileto de mil svisaj frankoj kiu cirkulis inter 1978 kaj 1998. En serio dediĉita al famaj kuracistoj kaj sciencistoj, la Svisa Poŝto ankaŭ eldonis en 1971 postmarkon de 20 eŭrocendoj[5].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Auguste Forel verkis egalbone francegermane.

Neŭrologio[redakti | redakti fonton]

La libro Neuronentheorie, publikigita en 1887, estis la kulmino de lia laboro kiel neŭrologo.

Seksologio[redakti | redakti fonton]

En 1904 li verkis sian plej konatan verkon "Die sexuelle Frage" (La seksa problemo) en kiu li pledas por seksa libereco kaj kiu estis malpermesata dum nazia regado en Germanio. Kaze de samseksemo, li bedaŭris, ke geedzeco inter viroj estis malpermesita. Forel ankaŭ postulis la senpagan haveblecon de kontraŭkoncepiloj, kaj li eĉ volis permesi aborton en kazoj de seksperforto, endanĝerigo de la patrina sano, mensmalsano kaj similaj.

La libro Die sexuelle Frage estis eĉ malpermesita dum la "Tria Regno". Estas raporto de la eminenta nazia psikiatro Matthias Heinrich Göring el 1938, kiu donas kialojn por la malpermeso kaj en kiu la deklaroj de Forel pri la rasa problemo, la mortpuno, samseksemo, egalrajteco, kontraŭkoncipo, aborto kaj steriligo estas klasifikitaj kiel neakcepteblaj[1]. Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu Forel sukcesis verki tiun libron.

La Fourmillière (Formikejo), domo de Auguste Forel en Yvorne, kantono Vaud, Svislando.
La Fourmillière (Formikejo), domo de Auguste Forel en Yvorne, kantono Vaud, Svislando.

Entomologio[redakti | redakti fonton]

En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estis liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj.

Li verkis 250 publikaĵojn pri formikoj i.a."Das Sinnesleben der Insekten. Eine Sammlung von experimentellen und kritischen Studien über Insektenpsychologie", eld. Ernst Reinhardt, Munkeno, 1910 kaj "Les fourmis de la Suisse" (la formikoj de Svislando), La Chaux-de-Fonds, 1920.

En 1914 li verkis la traktaĵon "Por unuiĝinta naciaro"

Auguste Forel kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Unue li lernis Volapukon kaj poste li dum 20 minutoj lernis Esperanton post la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906), fidela membro de Universala Esperanto-Asocio al kiu li pagis regule sian kotizon[2]. Forel subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj[6]. Li eĉ verkis artikoleton en Esperanto (ref?).

Asertoj fare de A. Forel pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

"Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetika kaj bonsona mondlingvo. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla.
Sufiĉas ĉie instrui ĝin en la lernejoj por ekhavi sur la tuta tero simplan, reciproke kompreneblan lingvon.
Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia dua universala Esperanto-kongreso en Ĝenevo 1906. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa.
Ne estas vere, ke la uzado de Esperanto ne estas praktike realigebla. Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn che la kreo de diversaj esprimoj.
Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj." (en: "Kendte maends udtalelser". Centra Dana Esperantista Ligo. Kopenhago.1925)

Senalkolola movado[redakti | redakti fonton]

Auguste Forel havis multajn alkoholulojn kiel pacientoj kaj parte pro tio li aktivis en la svisa movado kontraŭ alkoholismo. Inter 1906 kaj 1919 Forel estis prezidanto de la internacia movado IOGT, ne-registara organizaĵo kiu konsideras alkoholon kaj aliajn drogojn kiel seriozan minacon al la digno kaj libereco de multaj popoloj kaj iliaj socioj. IOGT (Movendi Internacia) estas internacia movado pri abstinado de alkoholo kaj aliaj drogoj, ankaŭ aganta por paco kaj solidareco. IOGT jam naŭ fojojn estis nomumita pro la Nobel-premio pri paco.

Fama psikiatro[redakti | redakti fonton]

Augsute Forel estis psikiatro en Burghölzli, kliniko apud urbo Zuriko, kiu malgraŭ ke li estis socia reformisto por egalrajtoj inter virinoj kaj viroj, pacisto, socialisto baha'ano kaj esperantisto, estis tamen forte influita de la teorio pri rasoj, ĉar li estis influita de la multerara imperiisma kaj totalisma ideologioj en sia epoko. Tamen, li ankaŭ subskribis alvokojn kontraŭ antisemitismo kaj kontraŭ ĉia rasismo ĝenerale, refereante al la miksaĵo en sia propra familio. (ref?). En 1887, li okupiĝis pri la tekniko de hipnoto.

En la jaro 1928 la svisa kantono Vaŭdo (sed ankaŭ en aliaj kantonoj de Svislando) laŭ lia instigo enkondukis leĝon por sterilizado de menshandikapuloj, leĝo kiu nur en jaro 1985 estis abolita. Ĝi servis kiel bazo por 187 nekonsentitaj steriligoj. Ankaŭ virino parenca al Forel estis sterilizita. La eŭgeniko estas ligita al la kolonia ekspansio en la 19-a jarcento[7].

La teorio de August Forel pri eŭgeniko, kontribuis al la ekstermo de handikapuloj, ĉar lia lerninto Alfred Ploetz iĝis kunfondinto de la rasa higiena instituto en nazia Germanio.

Rasismaj asertoj fare de Auguste Forel[redakti | redakti fonton]

Lia vizio sur la mondo estis certe influita de la reganta rasisma ideologio dum la eŭropa imperiismo kaj koloniismo.

En la t.n. pratempo oni pli rigore ekstermis la "patologiajn cerbojn" ĉar ili damaĝis la sanan kernon de svisa popolo. La unuformeco de raso estas foje avantaĝo, sed foje noca.

Bastardoj pli ofte naskiĝas pro genero de pli alte evoluanta viro. Tre rare blankulino seksumas kun negro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Nova speco kaj nova gentonomo de formikoj, en: Internacia Scienca Revuo, volumo 4, paĝoj 144 kaj 145.

Faces-nevit.svg Trovu « Auguste Forel » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eŭgeniko

Eskteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de IOGT

(de) La falo de Auguste Forel, filmeto de la svisa televido SRF, 2005

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (de) Erwin J. Haeberle, Auguste Forel – der erste Schweizer Sexologe. En: Neue Zürcher Zeitung. 19. Februar 1986.
  2. 2,0 2,1 (eo) Enciklopedio de Esperanto, paĝoj 142-143, Volumo 1, Budapeŝto, HEA, 1979, ISBN 963 571 052 6
  3. (en) The Bahá'i World, p. 268, Volumo 2, 1926-1928, Bahá'i Publishing Trust Wilmette,1980
  4. 4,0 4,1 (eo, en) Paul Desailly, Tabuleto de 'Abdu'l-Bahá al A.Forel, en: La Baha Kredo kaj Esperanto - Making world peace real, The Baha'i faith and Esperanto, p.127-131
  5. (en) 1000 Swiss Francs (Auguste Forel 7th Series) - exchange yours
  6. (eo) Revuo Esperanto, n-ro 1931, paĝo 137
  7. (fr) Marc-André Miserez, Quand la Suisse décidait du droit de naître, SWI, Swissinfo.ch, la 13-an de marto 2002, alirite la 29-an de oktobro 2020.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.