Senalkohola kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Senalkohola kulturo. Sociaj, sanecaj, etikaj-moralaj kaj religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj klarigas la laboron, por la savo de la alkoholmalsanuloj (drinkemuloj). Ĉefaj rimedoj estas eduko de la junularo, forigo de la trinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo, kreo de senalkoholaj societa vivo kaj kulturo ktp. Ekestinta en al 1820-aj jaroj precipe en la ĝermanlingvaj landoj de norda Eŭropo (Britio, Skandinavio, Germanio, Nederlando kaj Belgio), Nordameriko (Usono kaj Kanado) kaj Aŭstralio, la movado de senalkohola kulturo iĝis amasa en la dua duono de la 19-a jarcento, kaj perdis popularecon nur en la 1930-aj jaroj. Post la publikigo de Esperanto en 1887, al la movado aliĝis ankaŭ esperantlingva branĉo.

Al la diversmaniere organizita movado Esperanto prezentis rimedon, plifaciliganta internaciajn interrilatojn, kunlaboron, informan kaj gazetaran servon. Jam en 1911 laŭ alvoko de sanitara konsilisto d-ro Karl Briegleb, Worms, estis fondita „Tutmonda Esperantista Bontemplana Asocio“ (TEBA), kies prezidanto fariĝis la iniciatinto; sekretario A. W. Bodger.

Antaŭe jam ekzistis (ne plu laŭ detaloj konata) Esperantista kontraŭalkohola societo, kiun prezidis rektoro Émile Boirac el Dijon. Oficiala organo de TEBA estis „La Bontemplano“, aperinta ĉe A. Stark, Magdeburg ekde 1908 kiel aldono al „Germana Esperanto-Gazeto“. La ĝis 1920 dusemajnan, de 191l-12 semajnan gazeton, plej ofte 8-paĝan, laŭ formato 14x21, redaktis G. Brockhorst en Bomlitz, kiu de 1913 eldonis kaj redaktis novan oficialan gazeton (Esperantan kaj germanlingvan) „La Internacia Abstinenta Observanto“, 8-paĝan, 15x22 formatan, favoratan de la tiama mondtemplano Edward Wawrinski, Stokholmo, amiko de Esperanto - Post la tiun agadon ĉesiginta mondmilito montriĝis, precipe en Balkanaj, Baltiaj kaj Skandinaviaj landoj ĝojiga vigliĝo. Laŭ tio la partoprenantoj de la fakkunveno de la abstinuloj dum la 21-a UK de 1929 en Budapeŝto 1929 decidis la fondon de „Internacia Esperantista Laborkomitato por senalkohola kulturo“ (IELK) kun prezidanto kaj samtempe delegito por Nederlando A. Bramkamp-Weber en Scheveningen, sekretaria delegito por Aŭstrio, Walter Karl Mudrak en Vieno. IELK (poste nomita IEL-Komunumo) disvastigis Esperanton inter la tutmonda abstinularo, servigis Esperanton al la internacia kontraŭalkohola movado, helpis kunigon de ĉiuj samcelaj fortoj kontraŭ la alkoholkapitalismo. IELK, helpe de siaj delegitoj, precipe de d-ro A. Skatariĉ en Zagrebo, instruistoj J. Jodal en Holbæk, Danio, Fritiof Ahnfeldt en Svedio, B. Gluchowski en Varsovio, J. Polaĉek en Břeclav, Wr. Chandler en Sidnejo, instigis kaj aranĝis kursojn de Esperanto, aperigis artikolojn por Esperanto kaj esperantlingvajn kontraŭalkoholigajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgazetaro, klopodis por Esperanto ĉe landaj kongresoj, partoprenis ĉe ekspozicioj ktp.

Inter bontemplanoj laboris por Esperanto precipe s-ro Werner kaj f-ino G. Spiess en Dancigo, d-ro Karl Briegleb en Worms, majoro Watson en Letchworth, Anglio (mortis en 1932), prof-o d-ro J. Longo en Mödling kaj aliaj. Ĝis almenaŭ la Dua Mondmilito ekzistis Esperant-rubriko en la oficiala internacia organo, Esperanto-kursoj en landaj gazetoj. Fina celo ĝis la 1930-aj jaroj estis restarigo de TEBA, kvankam tio ne realiĝis. En IELK kunlaboris ankoraŭ d-ro St. Kadiev en Sliven, Bulgario, A. Kurmis en Rigo, P. Roose en Bruĝo, s-ino Amalia Berger en Vieno, la revuo „La Juna Batalanto“ en Luksemburgo, K. Nohara en Ĉofu, Japanio kaj R. Banham en Melburno. Organon de IELK anstataŭis cirkuleroj kaj publikigoj en la favora Esperanto-gazetaro. IELK kunlaboris laŭeble kun parencaj movadoj, precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetara, porpaca, ktp.

La berlina kuracisto kaj esperantisto Wilhelm Winsch atentigis pri la danĝero de alkoholo. En 1914 aperis la Esperanto-traduko de lia verko pri varmokulturo kun ĉapitro pri la danĝero de alkoholo kaj kontraŭrimedoj. Li verkis pro la laboristaj abstinentuloj en germana lingvo.

Amplekse la esperantlingva movado por senalkohola kulturo prezentiĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934, per artikolo de Walter Karl Mudrak el Vieno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • „La alkoholdemando“, fama verko de d-ro Bunge, traduko de Briegleb, en „La Bontemplano1912,
  • „Grava popolhigiena kaj socia demando“, originalo de H. Salokannel, 1926,
  • plue multaj presaĵoj kaj varbfolioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]