Bahavalpur
Bahavalpur | |||
---|---|---|---|
urbo urbego administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 63100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 762 111 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 3 213 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 24′ N, 71° 40′ O (mapo)29.39555555555671.672222222222Koordinatoj: 29° 24′ N, 71° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 461 m [+] | ||
Areo | 237,2 km² (23 720 ha) [+] | ||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bahawalpur [+] | |||
Bahavalpur (urdue بہاولپور) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi iam estis ĉefurbo de princlando kaj estis hejmo de diversaj reĝoj aŭ regnestroj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 798 509 (2010)
- horzono: UTC+ 5 (somere UTC + 6
- poŝtkodo: 63100
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 461 m
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bahavalpur situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso. Multano troviĝas 90, Fajsalabad 270, Lahore 420, Islamabado 700 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bahavalpur fondiĝis en 1748 tiam apartenanta al sendependa regno.
La pakistana diktatoro Muhammad Zia-ul-Hak mortis kun kelkaj el siaj pintaj militistaj oficiroj kaj du usonaj diplomatoj en mistera aviadilakcidento apud Bahavalpuro la 17an de aŭgusto 1988.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Bahavalpur havas varman kaj sekan klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn (averaĝe 33 'C), vintre tio estas averaĝe 18 'C. Jare pluvas po 250 mm.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bahavalpur estas agrikultura kaj industria grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonojn, tritikojn, sunflorojn sukerkanojn, citrusojn kaj similajn. La industrio produktas teksaĵojn, silkojn, tapiŝojn, ceramikaĵojn, ŝuojn, sapojn kaj nutraĵojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bahavalpur havas gravan fervojan ponton kaj flughavenon. En la urbo precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multe da aŭtobusoj trafikas al la proksimaj urboj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- bestoĝardeno
- aro da palacoj
- Nacia parko (proksime)
- urba pordego nomita Farid
- La Muzeo de Bahavalpur (urdue بہاولپور عجائب گھر), starigita en 1976, estas muzeo pri arĥeologio, arto, heredaĵo, moderna historio kaj religio.
- biblioteko
- maŭzoleoj