Balbutosturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balbutosturno
Balbutosturno
Balbutosturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Neocichla
Specio: 'N. gutturalis'
Neocichla gutturalis
(Barboza du Bocage, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Balbutosturno (Neocichla gutturalis) estas specio de sturno en la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Neocichla. La nomo de la specio kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo devenas el tre partikulara voĉo.

Tiu specio montras eksterordinaran aspekton inter sturnoj, ĉar ĝi havas cindrogrizan kapon (kun rimarkinda hela iriso), pli brungrizajn flugilojn (kun blankaj makuloj), dorson kaj voston. La plej karaktera eco estas oranĝecaj subaj partoj kun centra vertikala malhela brustomakulo. La beko estas nigra kaj la kruroj nigrecaj.

Ĝi troviĝas en Angolo, Malavio, Tanzanio kaj Zambio.

Oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • nomiga gutturalis (Bocage, 1871) – suda kaj centra Angolo.
  • angusta (Friedmann, 1930) – okcidenta kaj centra Tanzanio, nordokcidenta kaj orienta Zambio kaj nordokcidenta Malavio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]