Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Esperanta nomo | Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE) |
Oficialaj nomoj | anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो |
Fondiĝo | 15-a de aŭgusto 1969 |
Tipo de la Organizaĵo | Kosma agentejo |
Prezidanto | D-ro. K. Radhakrishnan |
Ĉefaj raketoj | PSLV GSLV GSLV Mark III |
Ĉefa lanĉhaveno | Satish Dhawan Space Centre |
Retejo | ISRO Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine |
Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE, anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO; hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो) estas barata registara organizaĵo por esplorado de kosmo. La organizaĵo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1969. La ĉefa celo por krei la organizaĵon estis asisti la loĝantojn de la nacio socie kaj ekonomie.[1]
Unua artefarita satelito
[redakti | redakti fonton]La unua satelito kreita de BOKE estis lanĉita per soveta raketo en 1975.[1] La artefarita satelito nomiĝis Aryabhatta, laŭ la nomo de antikva barata matematikisto.
Unua raketo
[redakti | redakti fonton]La unua satelito lanĉita per raketo desegnita de la organizaĵo estis Rohini-1B. Raketo SLV-3 alportis la sateliton al tera orbito. Ekde tiam, BOKE desegnas kaj lanĉas pli teĥnologie kompleksajn satelitojn per pli fortaj raketoj.[1]
Luna esplorado
[redakti | redakti fonton]BOKE lanĉis sian unuan kosman veturilon por la esplorado de la Luno la 22-an de oktobro 2008.[2] La veturilon oni nomis Chandrayan-1 (Luna Veturilo-1) kaj raketo PSLV C11 alportis ĝin al la Luno.
Marsa esplorado
[redakti | redakti fonton]La 5-an de novembro 2013, BOKE lanĉis kosmosondilon Mangalyaan (Marsa Veturilo) al planedo Marso. La 1.343 kilogramoj peza sondilo vojaĝos dum 299 tagojn, tra 400 milionoj kilometroj, kaj alvenos al Marso 24-an de septembro 2014. La sondilo kuŝos sin en marsa orbito kaj eksperimentos por esplorado de metano sur la ruĝa planedo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Siddiqi, Asif International Space Agencies. US Centennial of Flight Commision. Alirita 2012-05-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-30. Alirita 2012-05-05.
- ↑ Chandrayan-1 - Mission Profile. Indian Space Research Organisation. Alirita 2012-05-05.
- ↑ ਮੰਗਲ ਮਿਸ਼ਨ ਦਾ ਮੰਗਲਮਈ ਆਗਾਜ਼. ਪੰਜਾਬੀ ਟ੍ਰਿਬਿਊਨ (2013-11-06).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de BOKE Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine (angla kaj hinda)