Bernardino António Gomes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardino António Gomes
(1769-1823)
portugala kemiisto, botanikisto kaj kuracisto
portugala kemiisto, botanikisto kaj kuracisto
Persona informo
Bernardino António Gomes
Naskiĝo 29-a de oktobro1769
en Paredes de Coura, Viana do Castelo,  Portugalio
Morto 13-a de januaro 1823
en São José, Lisbono,  Portugalio
Lingvoj portugala vd
Loĝloko Portugalio vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo botanikistokuracisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardino António Gomes (1769-1823) estis portugala botanikisto, kuracisto kaj kemiisto, renoma pro siaj studoj pri la kinkono, kiu unue izolis la kinkonino el la arbo Cinchona officinalis, planto kun antipiretaj proprecoj; malfermis la vojon por la kemio de la alkaloidoj kaj la traktado de la malario per la uzo de la kinino. Li estis patro de la kuracisto kaj botanikisto Bernardino António Gomes (1806-1877).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de D-ro José Manuel Gomes kaj Maria Josefa Clara de Sousa, ambaŭ devenantaj el Koimbro. Li studis Medicinon en la Universitato de Koimbro, kie li doktoriĝis en 1793. Li estas konsiderata la unua haŭtkuracisto el Portugalio. Post doktoriĝo, li aktivis kiel kuracisto en Avejro, kie li vivis ĝis 1797, ĉar en tiu jaro li fariĝis ĉefkuracisto de la portugala Reĝa Mararmeo, kies posteno kiel kapitano de fregato, li oficis ĝis 1810.

Ankoraŭ en 1797, li enŝipiĝis al Brazilo, kie li restis ĝis 1801, kaj dum tiu periodo li profunde elstudis la speciojn devenantajn el Brazilo, ĝiajn specialaĵojn kaj kuracigajn proprecojn. En 1802, li estis komisiita pri kontrolo de la tifoida febro surborde de la portugala ŝiparo, en la Ĝibraltara Markolo. Post du monatoj li sukcesis forvenki la problemon. En 1810, ree la portugala ŝiparo estas trafita de nova tifoida epidemio kaj 445 malsanaluloj estis kondukitaj al la leprulejo, en urbo Trafaria, kie ili bonsukcese estis traktitaj. El la surmaraj taskoj, li translokiĝis al la Hospitalo de la Mararmeo kaj la Milithospitalo de Lisbono. En 1810 li forlasis sian karieron kiel kuracisto de la mararmeo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Memoria sobre a ipecacuanha fusca do Brasil, ou Cipo das nossas boticas
  • Observações botânico-médicas sobre algumas plantas do Brasil, escritas em latim e português, Lisboa 1803.
  • Memória sobre a enfermidade de que faleceu o desembargador Joaquim Vieira Godinho, Lisboa.
  • Método de curar o Tifo, ou febres malignas contagiosas pela efusão da água fria; ao qual se junta a teoria do Tifo, segundo os principios da Zoomonia de Darwin, Lisboa 1806.
  • Observações botanico-medicas sobre algumas plantas do Brazil, 1812.
  • Ensaio sobre a Cinchonina, e sobre sua influencia na virtude da quina, e de outras cascas: Inserido no tomo. III, parte I, da História e Memórias da Academia. Lisboa 1812.
  • Ensaio Dermosographico ou Succinta e Systematica Descripção das Doenças Cutâneas, conforme os princípios e observações dos doutores: Willian e Bateman, Lisboa 1820.
  • Memória sobre os meios de diminuir a Elefantíase em Portugal e de aperfeiçoar o conhecimento e cura das doenças cutâneas, Lisboa 1821.
  • Memória sobre a virtude tenífuga da romaneira, com observações zoológicas e zoonómicas relativas à ténia, Lisboa 1822.
  • Observationes botanico-medicae de nonnullis Brasiliae plantis, 1803

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]