Biciklado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biciklokuro Tro-Bro Léon, 2009.
Montbiciklado.
Policaj ciklistoj en Londono
Surloka biciklado en Srilanko

Biciklado estas uzado de la biciklo.

Bicikla uzo kiel movigilo

Ĉiutaga biciklado

Biciklado ĉefe estas uzo ĉiutaga de biciklo por multe da homoj, por iri labori. Plie, biciklado ebligas sinmovi, por libera tempo.

Bicikloturismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bicikloturismo.
La plaketa insigno "Ĉu bicikli? Jes nature!" ekde printempo 1980 (iom post la fondo de la asocio BEMI) varbas por biciklado inter esperantistoj

Tiu praktiko ebligas turismon per biciklo. La praktikantoj promenas laŭ diversaj rapidoj por konservi bonan sanecon kaj plibonigi sian kulturon.

Laŭ la nivelo, la rapido, tiu praktiko estas ankaŭ nomiĝita bicikla-sporto.

Tiuj praktikantoj povas bicikli ekskursojn de kelkaj kilometroj ĝis pli ol unu milo da kilometroj. Ekzemple en Francio, de la regiono de Parizo komenciĝas kelkaj migroj tiel :

Ankaŭ en Francio :

En 1928-1932, Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto.

Unu granda projekto por sproni la biciklo-turismo en Eŭropo estas EuroVelo.

Aktivismo

La bicikla aktivismo en la urboj depostulas cetere la piligon de surstrataj lokoj por biciklado kaj la forigon de la perforto de la tut-aŭta-sistemo (ĉu poluante ĉu akcidentige), alproksimiĝante al la ekologia anarkiismo. La plej konata formo de tiu aktivismo estas la sojla maso, kiu amasiĝas ĉiu-vendrede en pluraj urboj monskale aŭ unuokaze por pli dikaj amasiĝoj.

Bicikla uzo tiel sporto

Biciklado
vehicle operation • veturilo • movado • riding • homkorpa aktiveco • ŝatokuposporto
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Biciklado
vdr


Sporte, biciklado temas pri diversaj disciplinoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiuterana (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, akrobata biciklado (BMX mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun aron de sportoj administras la Unuiĝo Bicikla Internacia (Union Cycliste Internationale).

Biciklado sur vojo

Tiu sporto praktikiĝas per diversaj provoj :

  • Etapa kurejo, ekzemple la kurejoj naciaj (tiel Tour de France en Francio, Vuelta en Hispanio, Giro en Italio)
  • Klasika, kurejo unutaga senhalta (ekzemple Paris-Roubaix)
  • Individua tempa kurejo (ekzemple Granda premio de Nacioj)
  • Teama tempa kurejo

Pri biciklado sur vojo, oni diras ke estas sporto teama, ties klaso estas individua.

Biciklistoj mortitaj dum kuro

Pro granda rapido dum kuroj, la bicikla sporto estas danĝera sporto kiu havas martirojn. Jen la listo de ĉefaj ĉampionoj mortaj dum kuro :


Biciklado sur dromo

Bicikladdromaj provoj okazas laŭ diversaj tipoj. Ekzistas rapide( individue aŭ teame), unukilometre (aŭ duonkilometre por virinoj), postkure (individue aŭ teame), tandeme, ... Ĉefaj konkursoj estas Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionado de biciklado sur dromo.

Dromon uzas ankaŭ biciklistoj por recodo pri rapideco dum distanco aŭ daŭro definita. La plej fama recordo estas la recordo de la plej granda distanco dum unu horo. La plej famaj kuristoj provis fari tiun recordon (Fausto Coppi, Jacques Anquetil, Eddy Merckx, Francesco Moser, Miguel Indurain, Chris Boardman).

Sporto-biciklado

La sporto-bicikladaj provoj estas inter la turisma biciklado kaj kuroj sed tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkuroj.


Eksteraj ligiloj

greke Evgeni Georgiev: AŬSTRIO: Romantika itinero por spertaj biciklantoj el Monato (2004/05, p. 20) greke I.D.: BELGIO: Kiel solvi trafikproblemojn ? el Monato (2004/5, p. 18) greke EuroVelo - European Cycle Route Network (angle)


Vidu ankaŭ