Saltu al enhavo

Blankorela melozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankorela melozono
Blankorela melozono
Blankorela melozono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Melozone
Specio: M. leucotis
Melozone leucotis
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankorela melozono, Melozone leucotis, estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj. Ĝi reproduktiĝas en malgranda teritorio de Centrameriko je mezaj altitudoj el suda Meksiko (Chiapas) kaj Gvatemalo al nordokcidenta Kostariko. La teritorio de tiu specio estas en la pacifika deklivaro de Centrameriko, kaj Belizo, (en la Golfo de Meksikio), kaj Honduro ne estas en ties normala teritorio.

Tiu birdo troviĝas tipe je altitudoj inter 450 kaj 2000 m en subkreskaĵaro kaj arbustaroj de ravinoj, arbarbordoj kaj aliaj duonmalfermaj arbaroj inklude duarangajn kreskaĵarojn kaj grandajn ĝardenojn.

La Blankorela melozono estas averaĝe 17.5 cm longa kaj pezas 43 g. Ne estas seksa duformismo. Plenkreskulo havas fortikan malhelgrizan bekon kaj nestriecajn olivecbrunajn suprajn partojn. La kapo estas ĉefe nigra kun blanka okulringo interrompita de horizontala traokula strieto kaj blankaj makuloj kaj antaŭ kaj malantaŭ la okulo. La nuko estas verda kaj la kolflankoj estas brilflavaj kiel kvara makulo post la tri blankaj el la nigra beko al la kolflankoj; pro tio surloke oni nomas la specion en la hispana “cuatroojos” [kuatroOĥos], tio estas “kvarokula”. La gorĝo kaj brustomakulo estas nigraj, separataj de fajna ruĝecgriza linio, kaj la resto de la subaj partoj estas ĉefe blankaj kun griza en flankoj. En ŝultro estas oliveca al flaveca nuanco.

Junuloj havas pli flavajn subajn partojn, kaj pli senkoloran nedistingan kapobildon.

Nordaj birdoj de Nikaragvo, M. l. nigrior havas multe pli larĝan nigran brustomakulon ol la nomiga kostarika formo, kaj la plej norda el la tri subspecioj, M. l. occipitalis, havas grizan kronostrion, evidentan flavan superokulan strion kaj tre malgrandan brustomakulon.

La alvoko de la Blankorela melozono inkludas fajnan cip. La maskla kanto estas eksploda fajfo spit-ĈAR sii-sii-sii.

La Blankorela melozono manĝas surgrunde semojn, falitajn berojn, insektojn kaj araneojn. Ĝi estas kutime en paroj, kaj estas timida specio plej vidata ĉe krepusko, kvankam pli facile trovebla ol la pli kaŝema parenco, la Blankavizaĝa melozono.

La nesto, konstruata de la ino, estas amasa bulo de tigoj, bastonetoj kaj alia plantomaterialo konstruita surgrunde aŭ malpli da 75 cm supergrunde, kaj kaŝita inter bananoplantoj, orkideoj aŭ simila kovraĵo. La ino demetas 2 brunmakulitajn blankajn ovojn, kiujn ŝi kovas dum 12–14 tagoj. La masklo helpas en idomanĝigado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]