Bloomsbury Publishing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloomsbury Publishing
Bloomsbury Publishing Plc
libroeldonejo • publika kompanioentreprenoholdingo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company
Fondintoj Nigel Newton vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
ISIN-kodo GB0033147751
filiaj kompanioj A. & C. Black Limited • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • Head of Zeus • nekonata valoro • Osprey Publishing • nekonata valoro • I.B. Tauris • Oberon Books • nekonata valoro vd
Posedataj kompanioj Berg Publishers • ABC-CLIO • nekonata valoro • Adlard Coles • Adlard Coles Nautical • The Arden Shakespeare • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • Red Globe Press • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Bloomsbury Publishing (angle Bloomsbury Publishing plc) estas brita eldonfirmao de fikciaj kaj nefikciaj verkoj [1]. Ĝi estas publika firmao kies akcioj estas komercitaj ĉe la London Stock Exchange. La ĉefsidejo de la firmao situas en Bloomsbury, areo ĉe la suda fino de Camden, en la centro de Londono. Ĝi havas eldonejon en Usono situanta en Novjorko, eldonejon en Nov-Delhio, Barato, kaj vendoficejon en Sidnejo, Aŭstralio [2]. La kresko de la firmao en la 2000-aj jaroj estas plejparte atribuita al la sukcesa fantazia libroserio Harry Potter, de J. K. Rowling, kaj de 2008, al la evoluo de ĝia akademia kaj profesia eldonsekcio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bloomsbury Publishing estis establita en 1986 fare de usona entreprenisto, Nigel Newton, membro de riĉa familio, kiu venis en 1973 por studi anglan literaturon ĉe la Universitato de Kembriĝo. Newton restis en Britio, kaj komencis karieron en librokomerco, laborante por kelkaj el la plej grandaj libroeldonistoj de la mondo. Newton decidis establi eldonejon kie la verkistoj havus pli grandan parton de la enspezo, li varbis kelkajn veteranajn laboristojn en la industrio, li kunmetis detalan 50-paĝan komercan planon. Kaj en septembro 1986, li akiris kapitalon de 2,9 milionoj da dolaroj el riskkapitalaj fondusoj.

La teamo, kiun li varbis, sukcesis jam en 1987, eldonante naŭ furorlibrojn. En 1990, la eldonejo vastiĝis al Francio, kiu publikigis la memoraĵojn de la pentristino Françoise Gillot pri Pablo Picasso kaj Henri Matisse. Alia frua sukceso estis la publikigo de la romanoj de la brita verkistino Joanna Trollope. En 1993, la eldonisto presis 1.3 milionojn da kopioj de la unua ĉapitro de ŝia verko kaj distribuis ĝin kune kun kopioj de la Sunday Times gazeto. Kaj la verko tuj saltis al la unua loko de la furorlisto.

En majo 1994, la firmao faris sian unuan publikan oferton en la Londona Borso, enspezis 5,5 milionojn da pundoj kaj ankaŭ ekfunkciis en Usono. Antaŭ 1997, la eldonisto publikigis 59 furorlibrojn, kaj la verkintoj kies verkoj ĝi publikigis gajnis 25 literaturaj premioj, inkluzive de la Nobel-premio, la premio Pulitzer kaj premio Booker.

En 1997, la redaktisto de la eldonisto Barry Cunningham elektis eldoni la verkon Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (origine Harry Potter and the Philosopher's Stone) de JK Rowling, post kiam 12 aliaj eldonejoj malaprobis la manuskripton kaj pagis al ŝi antaŭpagon de £ 1,500. En junio 1997, Bloomsbury publikigis tiun ĉi verkon kun komenca presado de 1,000 ekzempleroj, el kiuj 500 estis disdonitaj al bibliotekoj. Kvin monatojn poste, la verko gajnis ĝian unuan premion, la Nestlé Book Award. En oktobro 1998, la verko estis eldonita en la Usono, kvankam alia eldonejo (Scholastic) aĉetis la rajtojn. La verko estis poste tradukita en multajn lingvojn, kaj kune kun la daŭrigoj ĝi iĝis internacia furorlibro. Antaŭ 2003, la unuaj 4 verkoj de la serio vendis 200 milionojn da ekzempleroj kaj estis tradukitaj en 55 lingvojn. Kiam la kvina verko en la serio, Hari Poter kaj la Ordeno de la Fenikso (origine Harry Potter and the Order of the Phoenix), estis publikigita fine de 2003, proksimume 1.7 milionoj da ekzempleroj estis venditaj ene de la unuaj 24 horoj de la malfermo de la vendejoj, averaĝe 20 libroj po sekundo. Tiu estis rekordo en la historio de librovendado kaj literaturo. La unua eldono de la sesa verko denove batis rekordojn, ke en Britio ĝi estis presita en 1,7 milionoj da ekzempleroj, dum en Usono en ĉirkaŭ 10 milionoj da ekzempleroj.

La eldonejo uzis la monon akumulitan en siaj kasoj, parte danke al Harry Potter, por pligrandigi siajn agadkampojn. La firmao faris plurajn akirojn, kaj disetendiĝis en Usono kaj Germanio. Ankaŭ, la firmao uzis la kontantfondaĵon por investi en novaj verkistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Us. Arkivita el la originalo je 2010-01-31. Alirita 19 October 2016.
  2. Regulatory announcement. Arkivita el la originalo je 2018-07-24. Alirita 2023-07-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]