Bolcistikolo
Bolcistikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bolcistikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cisticola bulliens (Lynes, 1930) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bolcistikolo (Cisticola bulliens) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Ĝi estas endemio de Angolo kaj de sudo de Demokratia Respubliko Kongo. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de malaltaj teroj.
Estas malgranda grizeca birdo supre kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, bruneca nuanco en vizaĝo kaj hela gorĝo kaj supra brusto, dum estas pli helgrizaj la flankoj kaj resto de subaj partoj. La kruroj estas longaj.
Tiu specio formas superspecion kun la tre proksimaj Trilcistikolo, C. woosnami, kaj la Babilcistikolo, C. anonymus. Oni agnoskas du subspeciojn, kiuj estas la jenaj: nomiga septentrionalis Tye, 1992 – nordokcidenta Angolo (Kabindo suden al Suda Kuanzo) kaj malproksima sudokcidenta DRKongo kaj bulliens Lynes, 1930 – okcidenta kaj centra Angolo (el Gabela suden al Namibe).
Ĝi grimpas inter herboj por kapti insektojn. La kanto estas tre boleca trilado kio utilas kaj por distingi kaj por nomigi la specion, kaŝema kiel siaj samgenranoj kaj pli facile aŭdebla ol vidata.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cisticola bulliens[rompita ligilo]. 2006 IUCN RRuĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|