Bona henriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bona Henriko
Chenopodium bonus-henricus.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kariofiloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Subfamilio: Chenopodioideae
Genro: Blito Blitus
Specio: B. bonus-henricus
Blitum bonus-henricus
(L.) RCHB.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
ilustraĵo

Bona Henriko (Blitum bonus-henricus (L.) RCHB., sin.: Chenopodium bonus-henricus L.), estas plantspecio el la genro Blitum en la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae). Tiu ĉi specio iam apartenis al la genro Ĉenopodio (Chenopodium).

La nomo rememoru al la legendo pri la Malriĉa Henriko aŭ venis de la malnovgermana Heimrich (Heim = hejmo kaj rich = ofta, bone manĝebla).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floraro

La bona Henriko kreskas kiel multjara herba planto kaj ricevas alton de 10 ĝis 80 cm. Ĝi havas plurajn starantajn tigojn sen branĉoj . Ĝi odoras milde.[1] La bona Henriko estas hemikriptofita staŭdo, kiu havas ĝis 1,5 cm dika ,[2] karneca radiko.[3]

La alternestarantaj folioj estas relative grandaj. La subaj folioj longas de 5 ĝis 11 cm kaj larĝas 3 ĝis 9 cm[1] kaj ili estas triangulaj ĝis lancoformaj; preskaŭ kompletrandaj kaj havas ĝis 15 cm longan. [2] [4] [3]

La 3 ĝis 5 mm dikaj florvolvaĵoj estas aranĝitaj en mallangaj disbranĉiĝoj en ofte pendantaj floraroj, kiuj nur havas je iliaj malsupraj partoj foliojn.[2] La terminale starantaj floroj estas duseksaj kun kvin involukraj folioj kaj kvin stamenoj. La flanken starantaj duseksaj aŭ inaj floroj havas tri ĝis kvin stamenojn.[2][3][2]

La fruktoj estas nur unusemaj nuksoj, kiuj defalas kune kun la involukro; la perikarpo gluas ĉe la semo. La lentoforma semo staras vertikale en la terminalaj floroj kaj horizontale en la flanke starantaj. La semoj havas grandecon de 1,5 ĝis 2,2 mm. Ilia surfaco estas malhelruĝe bruna ĝis nigra, nebrila kaj havas malprofundan rilon.[3]

Fenologio, polenigado, disvastigobiologio, kromozomnombro[redakti | redakti fonton]

La planto floras de aprilo ĝis oktobro.[3] La nepompaj floroj de la Bona Henriko estas polenigataj de la vento; ili estas „poleno-diskofloroj“ .[5] La plej multaj de la floroj de floraro floras samtempe.[6] La stigmoj iĝas maturaj antaŭ la stamenoj.[6] La disvastigo okazas epizooĥorie), endozooĥorie kaj antropoĥorie).[5][7]

La Bona Henriko estas tetraploida kun kromozomonombro de 2n = 36.[4]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La planto estas nutraĵplanto de la raŭpoj de Eupithecia sinuosaria, Lacanobia oleracea kaj Trachea atriplicis,[8] respektive Pelurga comitata.[9]

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

La planto havas sian disvastigocentron en Mezeŭropo, sur la Britaj insuloj kaj en okcidenta Francujo.[10] Ĝi kreskas en la nordo ĝis suda Skandinavio, en oriento ĝis okcidenta Rusujo kaj en la mediteranea regiono en montaroj.[10] Ĝi ekloĝis en la oriento de Nordameriko.[1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo kiel Chenopodium bonus-henricus okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum 1, p. 218.[11] La nomo Blitum bonus-henricus (L.) RCHB. estis nur uzata ekde 1832 de Ludwig Reichenbach en Flora germanica excursoria (volumo 2, p. 582).[12] Laŭ pli novaj molekulaj esploroj [13][14] la planto estas pli proksime parenca al la genro Spinacia ol al la Ĉenopodioj (Chenopodium). Tial Fuentes-Bazan et al. metis la planton (2012) refoje en la genro Blitum. Kune kun Spinacia ĝi formas la tribon Anserineae.[15]

Sinonimoj estas Agathophytum bonus-henricus (L.) MOQ., Anserina bonus-henricus (L.) DUMORT., Atriplex bonus-henricus (L.) CRANTZ, Chenopodium bonus-henricus L., Orthospermum bonus-henricus (L.) SCHUR kaj Orthosporum bonus-henricus (L.) T. NEES.[16] . Krome ekzistas jenaj sinonimoj Blitum perenne BUBANI, Chenopodium hastatum ST.-LAG., Chenopodium ruderale KIT. EX MOQ., Chenopodium ruderale ST.-LAG., Chenopodium sagittatum LAM., Chenopodium spinacifolium STOKES, Chenopodium triangulare DULAC, Chenopodium triangularifolia GILIB. kaj Orthosporum unctuosum MONTANDON.[17]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Nutraĵplanto[redakti | redakti fonton]

Kiel natura legomo la planto estas uzata multoble. La junaj ankoraŭ ne floranaj plantoj estas uzataj kiel spinaco. Maljunaj folioj estas amaraj. La 12 cm longaj ŝosoj estas preparataj kiel asparago. En Balkanio oni faras el la rizomoj konfektaĵon kiu gustas kiel arakida butero.[5] La florojn oni povas prepari kiel brokolo.

Kuracplanto[redakti | redakti fonton]

La planto enhavas feron kaj vitaminon C, sed ankaŭ saponinojn kaj oksalan acidon.Antaŭe oni uzis la planton kontraŭ haŭtmalsanoj. Ĝi ankaŭ estis uzata kontraŭ verminfektoj (antelmintiko). La semo estas malforta laksigilo.

Kroma uzado[redakti | redakti fonton]

La Bona Henriko povas esti uzata kiel tinktura planto. Ĝi kreas oraj-verdaj koloroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Steven E. Clemants, Sergei L. Mosyakin: Chenopodium.en (online).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Pertti Uotila: Chenopodium. In: Bengt Jonsell (Hrsg.): Flora Nordica. Volume 2. Chenopodiaceae to Fumariaceae. Bergius Foundation, Royal Swedish Academy of Sciences, Stockholm 2001, ISBN 91-7190-037-3.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Karl Heinz Rechinger (Hrsg.): Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Pteridophyta, Spermatophyta. Begründet von Gustav Hegi. 2., völlig neubearbeitete Auflage. Band III. Teil 2: Angiospermae: Dicotyledones 1 (Phytolaccaceae – Portulacaceae), Paul Parey, Berlin/Hamburg 1959–1979, ISBN 3-489-60020-7, S. 601–603.
  4. 4,0 4,1 Hans Ernst Heß, Elias Landolt, Rosmarie Hirzel: Flora der Schweiz und angrenzender Gebiete 1: Pteridophyta bis Caryophyllaceae. Birkhäuser, Basel 1967, S. 748.
  5. 5,0 5,1 5,2 Ŝablono:BibISBN
  6. 6,0 6,1 Ŝablono:BibISBN
  7. Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. Ein botanisch-ökologischer Exkursionsbegleiter zu den wichtigsten Arten. 6. völlig neu bearbeitete Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2005, ISBN 3-494-01397-7, S. 128.
  8. Bona henriko. W: FloraWeb.de. germane
  9. Gaden S. Robinson, Phillip R. Ackery, Ian J. Kitching, George W. Beccaloni, Luis M. Hernández: Eintrag bei HOSTS – A Database of the World's Lepidopteran Hostplants.
  10. 10,0 10,1 Jaakko Jalas, Juha Suominen (Hrsg.): Atlas Florae Europaeae. Distribution of Vascular Plants in Europe. 5: Chenopodiaceae to Basellaceae. Akateeminen Kirjakaupa, The Committee for Mapping the Flora of Europe & Societas Biologica Fennica Vanamo, Helsinki 1980, ISBN 951-9108-04-1.
  11. Carl von Linné: Species Plantarum. Band 1, Impensis Laurentii Salvii, Holmiae 1753, S. 218.
  12. Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach: Flora Germanica excursoria. Vol. 2, Cnobloch, Leipzig, 1832. online.
  13. Gudrun Kadereit, Evgeny V. Mavrodiev, Elizabeth H. Zacharias, Alexander P. Sukhorukov: Molecular phylogeny of Atripliceae (Chenopodioideae, Chenopodiaceae): Implications for systematics, biogeography, flower and fruit evolution, and the origin of C4 Photosynthesis, In: American Journal of Botany. Band 97, Nr. 10, 2010, S. 1664–1687, DOI:10.3732/ajb.1000169.
  14. Susy Fuentes-Bazan, Guilhem Mansion, Thomas Borsch: Towards a species level tree of the globally diverse genus Chenopodium (Chenopodiaceae). In: Molecular Phylogenetics and Evolution. Band 62, Nr. 1, 2012, ISSN 1055-7903, S. 359–374, DOI:10.1016/j.ympev.2011.10.006 .
  15. Susy Fuentes-Bazan, Pertti Uotila, Thomas Borsch: A novel phylogeny-based generic classification for Chenopodium sensu lato, and a tribal rearrangement of Chenopodioideae (Chenopodiaceae). In: Willdenowia. Band 42, Nr. 1, 2012, S. 18. DOI:10.3372/wi.42.42101
  16. [Bona henriko ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis Eintrag bei Tropicos], abgerufen 25. Jan. 2012.
  17. Eintrag bei The Plant List, abgerufen 25. Jan. 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]