Saltu al enhavo

Boruĝerd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boruĝerd · بروجرد‎
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Lorestano
Telefonkodo 0662
Demografio
Loĝantaro 234 997  (2016) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 54′ N, 48° 45′ O (mapo)33.89722222222248.751388888889Koordinatoj: 33° 54′ N, 48° 45′ O (mapo) [+]
Alto 1 573 m [+]
Areo 2600 km² ( 260 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Boruĝerd · بروجرد‎ (Irano)
Boruĝerd · بروجرد‎ (Irano)
DEC
Situo de Boruĝerd · بروجرد‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borujerd [+]
vdr

Boruĝerd (perse بروجرد‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Lorestano, en Irano.

Domoj ĉirkaŭ moskeo en Boruĝerd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Boruĝerd situas en larĝa kaj fekunda valo de la Zagros-montaro (la plej granda agrikultura tero de Lorestano). Ĥoramabado troviĝas 58, Teherano 315,5 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Boruĝerd estas unu el la plej malnovaj iranaj urboj. Ĝi devenis minimume ekde la 9-a jarcento, sed kiel praa loko devenis el la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. Medoj bredis ĉevalojn sur la paŝtejoj. Tamen, la loko ŝuldas multon da sia evoluo al la judoj, kiuj venis al Irano. Dum la islama konkero de Irano (637-651) Boruĝerd havis fortikaĵon. Ĝingis-Ĥano kaj la tataroj detruis Boruĝerd kaj Ĥoramabadon. La sekva atakinto estis Timuro. Inter 1500-1700 Boruĝerd estis aparta ŝtato. Spite la detruojn ekde la 10-a jarcento ĝi estis industria, komerca kaj strategia urbo ĝis la 20-a jarcento. La urbego havas signifajn historiajn konstruaĵojn el tiu erao. La urba municipo estis kreita en 1935. Post la revolucio en 1979 kaj dum la Iraka-irana milito Boruĝerd akceptis multajn migrantojn, eĉ estis bombitaj multajn fojojn. Ekzemple sesdek kvin infanoj estis mortigitaj dum bombadoj en bazlernejo. En 2006 sismo mortigis 66 homojn kaj vundis 1400 homojn.

Bazaro en Boruĝerd

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Boruĝerd estas grava turista kaj komerca centroj kun industrio. Ĉirkaŭ la urbego estas agrikulturo kaj bredado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Boruĝerd havas moderan klimaton kun malvarmaj vintroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Boruĝerd kruciĝas aŭtovojoj inter Ĥoramabado-Arako (Irano) kaj Esfahano-Hamadano (urbo).

Ponto en Boruĝerd

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]