Saltu al enhavo

Arako (Irano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arako.
Arako · اراک
Fotomontaĵo
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Markazio
Telefonkodo 0861
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 520 944  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 6′ N, 49° 42′ O (mapo)34.09549.698055555556Koordinatoj: 34° 6′ N, 49° 42′ O (mapo) [+]
Alto 1 738 m [+]
Horzono UTC+03:30
Arako · اراک (Irano)
Arako · اراک (Irano)
DEC
Situo de Arako · اراک

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arak [+]
vdr

Arako[1] (origine perse اراک, Arak) estas metropolo, universitata urbego en Irano en Provinco Markazio (ĝi estas ties ĉefurbo). La historia nomo estis Soltanabad (perse سلطان‌آباد).

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Arak situas en la nordokcidenta landparto en altebenaĵo. La urbego estas ĉirkaŭita de altaj montoj. Teherano troviĝas 238 km. [1] pli proksimaj urbegoj estas Ĥomo kaj Isfahano.

Origine nomita Soltanabad, la nuntempa urbo Arako estis fondita en 1808. Samtempe fortikaĵo kun dikaj muroj konstruiĝis. Ĝis 1892 la loko restis armea bazo kaj fortikaĵo, poste grandparte personaj posedaĵoj, finfine ŝtataj posedaĵoj inter 1918-1922. Intertempe en fino de la 19-a jarcento la loko estis grava por la tapiŝindustrio, iom poste eĉ ĝi iĝis la plej grava tapiŝocentro de Irano ĝis almenaŭ 1940. Sub regado de Reza Pahlavi la urbo estis nomita Arak kaj modernaj fabrikoj estis establitaj. Arako ankaŭ iĝis grava stacio por la trans-Irana fervojo en 1938. En 1972 ŝtata kombinato pri aluminio ekfunkciis. En 2013 2 apudaj urboj aliĝis al Arako.

Moskeo en Arako
Universitato, fone urba panoramo kun montoj en Arako
urba panoramo

Kiel grava industria metropolo, Arako gastigas ŝtalajn, petrolkemiajn, aluminiajn fabrikojn, kiuj produktas preskaŭ duonon de la bezonoj de la lando. Oni produktas eĉ pezan akvon. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estas grenoj, hordeoj, kaj fruktoj inkluzive de vinberoj, pomoj, juglandoj kaj migdaloj. Restis ankaŭ la tapiŝprodukto farita mane. En Arak 6 universitatoj funkcias. Iomete for atomcentralo funkcias.

La urbo troviĝas en kontinenta klimato, kiu estas ĝenerale relative malvarma kaj seka. La vetero estas varma kaj seka en somero, venta kaj malvarmeta en aŭtuno, malvarma kaj neĝa en vintro, kaj milda en printempo. La pluvokvanto estas jare po 346 mm. Inter junio-septembro ĝenerale ne pluvas (aŭ iomete). La jara avereĝa temperaturo estas 14  °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-septembro la temperaturo varias 30-40  °C.

Stacidomo de Arak

Arako havas internacian flughavenon konstruitan en 1938. La fervojo atingis la urbon iom pli frue en 1935. Enurbe aŭtobusoj liveras la loĝantojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj de Arako

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Arako" en la du-paĝa mapo 15.


Bazaro en Arako
Larĝa foto pri universitata konstruaĵo en Arako

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]