Brova koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brova koturno
Brova koturno
Brova koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Ophrysia
Specio: O. superciliosa
Ophrysia superciliosa
(Gray, J. E., 1846)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brova koturnoHimalaja koturno (Ophrysia superciliosa) estas mezgranda koturno apartenanta al la fazaneda familio. Ĝi estis laste vidata en 1876 kaj oni timas, ke ĝi estas formortinta. Tiu specio estis konata nur el 2 lokoj (kaj 12 specimenoj) en okcidenta Himalajo en Utarakando, nordokcidenta Barato. La lasta konstatebla vidaĵo okazis en 1876.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

"Eyebrowed Rollulus" – Pentraĵo de Edward Lear ĉe la verko de J E Gray nome "Gleanings from the Menagerie and Aviary at Knowsley Hall" de 1846

La ruĝaj beko kaj kruroj de tiu malgranda malhela koturno kaj blankaj punktoj kaj antaŭ kaj malantaŭ la okulo distingigas ĝin. La masklo estas malhelgriza kun grizaj strioj kaj blankaj frunto kaj superokula strio, de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. La ino estas bruneca kun malhela strieco kaj grizeca brovo. Kiel ĉe maskloj ŝi havas blankan punkton antaŭokule kaj alian pli grandan malantaŭokule.[1]

Oni supozas, ke ĝi ekflugas kaze de ĝenado nur al proksimejoj kaj ĝi troviĝas en aroj de 5 aŭ 6. La habitato estas montetaj deklivoj kovritaj de altaj herboj.[2] La genra nomo devenas el Ophrys kiu aludas al brovo.[3]

Tiu koturno havas longajn vostokovrilojn kaj la dekpluma vosto estas pli longa, preskaŭ tiom longa kiom la flugilo, ol ĉe plej parto de koturnoj.[4] La plumoj de la frunto kaj brido estas hirtaj.[5][6]

Tiu specio estis priskribata en 1846 de J. E. Gray el vivantaj specimenoj el la kolekto de la Grafo de Derby ĉe Knowsley Hall, kaj li donis nur la nomon de la loko kiel "India" kun demandosigno.[4] Nur en 1865 ĝi estis unuafoje trovata en naturo fare de Kenneth Mackinnon kiu pafis paron novembre, en loko inter Budraj kaj Benog, ĉe Musurio, 1,800 m alte.[4] Du jarojn poste, denove novembre, 5 specimenoj estis akiritaj de grupo ĉe Jerepani. Decembre de 1876, Major G. Carwithen akiris specimenon el la orientaj deklivoj de Ŝerkadanda, ĉe Nainital, je 2,100 m alte.

Frank Finn sugestis, ke temas pri migranta birdo, alvenanta vintre, kvankam dubinde pro ties mallongaj flugiloj.[4] La birdoj ĉe Musurio observitaj de Hutton kaj aliaj vivis laŭ malgrandaj aroj de 6 al 10 individuoj, kiuj kaŝiĝas en alta herbo kaj arbustaro, manĝas herbosemojn, estas malfacile ekflugigitaj kaj elsendas akran fajfan noton dum ekflugo. Ili ŝajne alvenis ĉirkaŭ novembro, sed unukaze restis tiom malfrue kiom ĝis junie, kaj poste malaperis.[1][7][8]

Specimenoj kaj vidaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de John Gould baze sur specimenoj #1836a kaj #1836b

Oni konis specimenojn el

  • Utar Pradeŝo, Musurio (1936, 2 specimenoj, tipa loko)
  • 5 km nordokcidente de Musurio, inter Badraj kaj Benog, 1,850 m. (Novembre 1865, 1 specimeno, 1 perdita)
  • Jhuripani, 5 km sude de Musurio, ĉ. 1,650 m (Novembre - Junie 1867/68 aŭ 1896/70, 4 specimenoj totale)
  • Orientaj montetoj de Ŝerkadanda ĉe Nainital, 2,100 m (Decembre de 1876, 1 specimeno)

Ĉe 1904 ĝi estis jam konsiderata raraĵo.[9] Unu specimeno de antaŭ 1950 kaj kelkaj perditaj de nekonata dato estis el nedeterminataj lokoj.

Nekonfirmataj vidaĵoj estas el

  • Distrikto Daileĥo de Nepalo (eventuala, 1952, vidu sube)
  • Orienta Kumaon ĉe vilaĝo Lohagat (eventuala, 1952)
  • Jhuripani (vidata, 1970)
  • Ĉe Suŭaĥoli ĉe Musuriaj montetoj (vidata, fine de la 1970-aj jaroj, 1984)
  • Nordorienta Barato ? (vidata, 1993)
  • Nainital, Montetoj Kumaon (vidata, 2003)

Sidney Dillon Ripley (1952) informis pri loka birdonomo sano kalo titra ("malgranda nigra/malhela perdriko") el la Distrikto Dajleĥo de Nepalo. La ununura birdo el la ĝenerala areo kiu ŝajne kongruas kun tia priskribo estus masklo de Himalaja koturno.[10]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj vidaĵoj de Brova koturno okazis en altitudaj teritorioj de 1,650 al 2,400 m. Ili estis vidataj en tufomakuloj de alta herbo (terajo) kaj arbustaro de montetaj deklivoj, ĉefe ĉe krestoj de sud- aŭ orient-direktaj deklivoj. Ĝi probable reproduktiĝas ĉirkaŭ septembre. La junia specimeno estis de plumoŝanĝinta masklo.

A. O. Hume (Stray Feathers 9 [1880 aŭ 1881]: 467-471) sugestis, ke ĝi estas simila laŭ kutimaro al la Manipura koturno, Perdicula manipurensis, pro tio ke ĝi estas vidata tre rare, escepte mateniĝe aŭ krepuske, kaŝiĝas je alta herbejo, fidante pli je siaj kruroj ol je siaj flugiloj por fuĝi kaj ekflugante nur okaze de tre danĝera alproksimiĝo. La milda plumaro sugestas, ke ĝi estis adaptita al malaltaj temperaturoj; oni sugestis, ke la birdoj migris norden kaj pli alten somere al pli altaj montoj, sed la formo kaj grando de ties flugiloj ne sugestas kapablon flugi longdistance.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Ĵusaj barataj vidaĵoj ŝajnas malprobablaj ĉar la areo estas tre loĝata, la habitato etende tuŝita de homa agado, kaj ĵusaj studoj ne lokigis birdojn. Turismo estas ŝlosila ekonomia faktoro de la regiono, tiele ŝajnas malprobable ke tiuj birdoj povus eviti la rigardojn de observantoj. Tamen ne estas pruvoj kaj la habitato disponebla tie ne estas plu taŭga pro populacipremo. “Vidaĵoj” de komenco de la 1990-aj jaroj ŝajne baziĝis sur misidentigoj; la habitatotipo en tiu areo estas diferenca (koniferarbaro) krome.

Laŭ la specia konata distribuado kaj habitataj postuloj, tute eblas ke ĝi estas en Nepalo ankaŭ aŭ eĉ ankoraŭ estas. Ĉar plej parto de la loka populacio estas vegetarana pro religiaj tialoj kaj habitatodetruo ne estas tiom forta kiom ĉe la najbara Barato, Okcidenta Nepalo estas la plej probabla loko por restanta populacio de la Brova koturno. Tamen ĉar la referenco de Ripley estas relative ĵusa kaj ĉar la distrikto estis komuna teritorio de konfliktoj inter la Maoistoj kaj la registara armeo kaj pro tio la teritorio ne estis sekura por fremduloj, ne estis klopodoj por certigi tiun vidaĵon. Ĉar Maoismo estas sufiĉe tolera pri lokaj sintenoj kaj kutimoj kaj habitatodetruo estas kompare malgranda (la ununura minaco estus neeltenebla kolekto de fajroligno kaj iom de ĉasado fare de gerilanoj kaj armeanoj), resta populacio de tiu specio – se vere ekzistas tie - probable ne suferas tujan minacon de formorto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Blanford, WT. (1898) Fauna of British India, Birds 4. Taylor and Francis, p. 104–106.
  2. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 129.
  3. Le Messurier, A. (1904) Game, shore and water birds of India, 4‑a eldono, W. Thacker and Co, London, p. 91.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 [Frank Finn (1911) The Game Birds of India & Asia (1911)
  5. Ali, S & S D Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 73–74.
  6. Blyth, Edward (1867). “Remarks on an India Quail (Rollulus superciliosus)”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 474–475. 
  7. Ripley, S. D. (1952). “Vanishing and extinct bird species of India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 50, p. 902–904. 
  8. Ogilvie-Grant, WR. (1896) A handbook to the game-birds 1. Edward Lloyd, London, p. 213–214.
  9. Comber, E. (1904). “A rare Indian game-bird, the mountain quail (Ophrysia superciliosa, Gray)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16, p. 361–362. 
  10. Talwar, R (1995). “The Mountain Quail (Ophrysia superciliosa)”, Newsletter for Birdwatchers 35 (2), p. 32–33. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]