Saltu al enhavo

Brulkola eremomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brulkola eremomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. usticollis'
Eremomela usticollis
(Sundevall, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brulkola eremomelo (Eremomela usticollis) estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kiuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.

Ĝi estas specio griza supre kaj blankeca sube. En la griza kapo ege elstaras la tre blankaj irisoj, kiuj havigas minacan mienon. La subaj partoj estas blankecaj kun iom da helbruna aŭ helflava nuanco ĝenerale sube, dum la gorĝo estas pli pure blanka kaj ambaŭ areoj esta separataj de bruneca antaŭkola marko (simila al tiu de brulaĵo en blanka papero aŭ tolaĵo) kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie usticollis aludas al kolo per radiko simila al tiu esperanta. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko helflaveca sube kaj pli griza en supra makzelo.

Ĝi troviĝas ĉefe en Malavio kaj Zambio sed ankaŭ en najbaraj suda Angolo, norda Bocvano, okcidenta kaj suda Mozambiko, norda duono de Namibio, nordorienta Sudafriko kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano kaj arbustaro. Ĝi estas komuna en fajnfoliaj arbaroj de genro Acacia kaj pli rare moviĝas al ĝardenoj kun arboj Acacia kaj larĝfoliaj arbaroj.

La nesto estas delikata taso konstruita el milda plantomaterialo kovrita per sekaj folioj aŭ kokonoj, kiu estas kutime pendigita el kelkaj branĉetoj de kanopeo de Akacioj. La nestosezono estas el septembro al aprilo kaj ĉefe el oktobro al marto. La ino demetas 1-4 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ seksoj, kiuj ankaŭ zorgas kaj manĝigas la idojn.

Ili manĝas insektojn kaj ties larvojn, araneojn kaj foje la nektaron de la Monta aloo (Aloe marlothii). Ili ofte ariĝas al miksita kunmanĝantaro kun aliaj paserinoj, kaptante insektojn el folioj kaj branĉoj en la kanopeo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]