Brunorela emberizo
Brunorela emberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunorela emberizo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Emberiza fucata (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunorela emberizo (Emberiza fucata, nomata ankaŭ Grizkapa emberizo) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas 15 al 16 cm longa. La plumaro estas ĉefe bruna kun malhela strieco. La masklo havas grizajn kronon kaj nukon kun malhela strieco, tre markatajn brunan orelkovrilojn (kio nomigas la specion) kaj malhelan striecon laŭ diversaj zonoj de blankeca kaj brunecaj koloroj tra la brusto. En kapo krom la distingila bruna orelmakulo, estas tre distinga blanka gorĝareo kiun trapasas nigreca submustaĉa strio kiu sekvas kiel suba bordo de la gorĝareo dum lasas for blankan mustaĉan strizonon. Estas ruĝeca makulo en ŝultroj kaj ankaŭ la pugo estas senmarka ruĝecbruna kiel tiu de la proksima parenco nome la Tristrama emberizo. La kruroj estas rozkoloraj kaj la beko grizeca.
Inoj estas similaj al maskloj, sed pli senkoloraj kun malpli distinga kapo- kaj brustobildoj. Unuavintruloj estas pli senmarkaj sed montras tre brunajn orelkovrilojn kaj havas rimarkindan okulringon.
Ties voĉo estas simila al tiu de la Arbaremberizo sed pli silentema. La kanto estas rapida trilado kiu ekas per notoj de staccato kaj poste akceliĝas antaŭ fini per distinga frazo de 2 aŭ 3 notoj. La alvoko estas eksploda "pzik".
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La reprodukta teritorio etendas el Himalajo surloke tra Ĉinio al sudorienta Siberio, Koreio kaj norda Japanio. Nordaj birdoj migras suden por vintrumi en suda Japanio, suda Ĉinio, Tajvano, nordorienta Barato kaj sudorienta Azio. Tiu specio estas de vagantaj birdoj al Kazaĥio kaj oktobre de 2004 okazis la unua eŭropa vidaĵo ĉe Insulo Fair en Skotio. Preferataj habitatoj inkludas arbustarojn, kamparojn kaj herbejojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La tasforma nesto estas konstruata je grundonivelo aŭ malalte en arbusto. La ino demetas 3 al 6 ovojn, sed pli komune 4. Tiuj estas blankecaj kun ruĝecbruna j makuletoj kaj kovado daŭras 12 tagojn. La reprodukta sezono estas varia, kaj daŭras el majo al aŭgusto en Barato, majo al julio en Honŝu en Ĉinio kaj junio al aŭgusto en Hokajdo en Japanio.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas tri subspecioj. La nomiga subspecio E. f. fucata okupas la nordan parton de la teritorio. E.f. arcuata troviĝas en Himalajo kaj sudokcidentaj kaj centraj partoj de Ĉinio; ĝi estas pli malhela kun pli larĝaj brustozonoj. La tria subspecio E. f. kuatunensis loĝas en sudorienta Ĉinio kaj estas pli malhela kaj pli ruĝecbruna supre kun pli mallarĝaj brustozonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Emberiza fucata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Decembro 2006. Malplej Zorggia.
- Mark A. Brazil (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London
- Richard Grimmett, Carol Inskipp & Tim Inskipp (1999) Pocket Guide to the Birds of the Indian Subcontinent, Christopher Helm, London
- Woo-Shin Lee, Tae-Hoe Koo & Jin-Young Park (2000) A Field Guide to the Birds of Korea, LG Evergreen Foundation, Seoul
- John MacKinnon & Karen Phillipps (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford
- Craig Robson (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.
|