Burgo de Körmend

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Burgo (aŭ kastelo) de Körmendkastelo de Körmend konata ankaŭ Kastelo de Batthyány-Strattmann-kastély estas signifa konstruaĵogrupo, historia monumento en Hungario, en urbo Körmend.

Aerfoto pri burgo de Körmend
Aerfoto pri burgo de Körmend
Aerfoto pri burgo de Körmend

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo/kastelo originas el la 15-a jarcento, tiam oni konstruis renesancan kastelon. Familio Batthyány posedis ĉi tiun burgon inter 1604 kaj 1945. En 1652 incendio bruldetruis la kastelon, poste Ádám Batthyány rekonstruis ĝin jam en pli moderna burga formo. En 1664 la turka armeo ne povis okupi la burgon, sed dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la burgo estis bruldetruita. La rekonstruo okazis en 1710, post 2 jardekoj la burgo barokiĝis kaj estis pligrandigita kun flankaj konstruaĵoj, etaĝoj, aloj, mansardo, balkono. En la 19-a jarcento la kastelo klasikismiĝis. Ekde 1920 en parto de la kastelo hospitalo funkciis fare de László Batthyány-Strattmann. Post la 2-a mondmilito la kastelo estis prirabita, poste la Ruĝa Armeo profitis ĝin kazerno ĝis 1957, fine ene kolegio funkciis. Ekde 1965 ene muzeo ekfunkciis, baldaŭ ankaŭ biblioteko kaj arĥivo. En unu el la flankaj konstruaĵoj longe uzino pri ŝuoj funkciis.

Ĉefplaco, burgo kaj kastelo en Körmend

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo-grupo situas en parko en mezo de la urbo. La ĉefkonstruaĵo estas la iomete trapezoforma duetaĝa burgo, kies anguloj po unu rondaj turoj altiĝas. Mezo de la fasado la teraso kun 6 kolonoj reliefas, plej supre timpano etendiĝas. La trapezo interne fermas malgrandon korton.

Parko[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kastelo

En la 17-a jarcento la hodiaŭa parko estis ĝardeno pri fruktoj. En la 18-a jarcento ĝi iĝis baroka parko, ekde 1820 pejzaĝa parko. Nun ĝi estas protektata kvazaŭ arboreto. La malnovaj arboj (pli ol 200 aĝaj) grandparte restis. Resume 60 specoj de arboj estas videblaj en la parko. En la parko troviĝas la plej granda platano de Hungario kun cirkonferenco 780 cm. En mezo de la parko obelisko 15 metrojn alta altiĝas. En la proksimeco lago situas, la parko mem preskaŭ etendiĝas al bordo de Rába.

Fontoj[redakti | redakti fonton]