Calabozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calabozo
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 168 605  (2022) [+]
Loĝdenso 1 222 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 55′ N, 67° 26′ U (mapo)8.9219444444444-67.428333333333Koordinatoj: 8° 55′ N, 67° 26′ U (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Areo 138 km² (13 800 ha) [+]
Calabozo (Venezuelo)
Calabozo (Venezuelo)
DEC
Calabozo
Calabozo
Situo de Calabozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calabozo [+]
vdr

Calabozo [kalaBOzo], oficiale Villa de Todos los Santos de Calabozo estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en Venezuelo en subŝtato Guárico. Ĝi estis dum la kolonia periodo provinca ĉefurbo, foje ĉefurbo de Guárico, foje ĉefurbo de Miranda. Calabozo signifas en la hispana arestejon.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Placo kun monumento en Calabozo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Domoj en Calabozo

Calabozo situas sur ebenaĵo laŭ rivero en meza (iom norda) parto de Venezuelo. Marakajo troviĝas 147, Valencio (Venezuelo) 152, Karakaso 183, Barquisimeto 244, Barcelono (Venezuelo) 327, Coro (Venezuelo) 369, Cumaná 396, Bolívar (urbo) 436, Cabimas 470, Maturín 475, Marakajbo 499, Guayana (urbo) 529, San Cristóbal (Venezuelo) 544 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna loko de Calabozo estis loĝata jam antaŭ la hispanoj. Misiistoj alvenis en 1695, sed ĝis 1727 signifa hispana kolonio ne ekzistis, post 3 jaroj grava hispana komerca loko formiĝis. En 1820 la hispanaj trupoj estis venkitaj ĉi tie fare de la revoluciuloj. En la 1950-aj jaroj sistema regiona evoluo komenciĝis, kiun profitis Calabozo. Menciindas, ke ĉesis la oftaj inundoj.

Monumento en Calabozo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo estas la ĉefa motoro de Calabozo. La irigacia sistemo instigis kultivadon de rizoj, maizoj, tomatojn, kotonojn kaj maniokojn, krome gravas la fiŝkaptado, brutoj, laktoj. La loka fromaĝo estas konata tutlande.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Akvorezervujo ĉe Calabozo

En Calabozo trairas ĉefvojo el sudo al nordo, krome flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Calabozo pluvas jare po 1477 mm. En majo pluvas plej ofte, dume en januaro kaj februaro en la praktiko neniam pluvas. La averaĝa temperaturo estas tage 28 °C, ĝi varias inter 20-34 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Calabozo

Fontoj[redakti | redakti fonton]