Carl Samuel Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Samuel Hermann
Malkovrinto de la kemia elemento Kadmio
Malkovrinto de la kemia elemento Kadmio
Persona informo
Naskiĝo 20-a de januaro 1765
en Königerode,  Germanio
Morto 1-a de septembro 1846
en Schönebeck,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Anhalt-Bernburg vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Samuel Leberecht Hermann (n. en Königerode,  Germanio, en la 20-a de januaro 1765 - m. en Schönebeck,  Germanio, en la 1-a de septembro 1846) estis germana kemiisto, apotekisto kaj mineralogo, kiu malkovris la kemian elementon kadmion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1794, li, kune kun la apotekisto Friedrich Gottlob Hayne instalis la unuan german industrion por fabrikado de kalio, magnezio kaj Klorida acido. En 1817, Hermann sendepende malkovris la kadmion preskaŭ samtempe kun la germana sciencisto kaj kuracisto Friedrich Stromeyer. La elemento unue troviĝis en la vaporkondensaĵoj, kiuj, miksitaj kun zinkaj oksidoj, kiu estis forĵetita el la fandfornoj kie la zinka oksido estis kalcinita. La malkovro de la kadmio ankaŭ atribuiĝas al J. C. H. Roloff, kiu eble trovis kadmion en erco de zinka oksido en la sama jaro. La periodo de scienca historio, kiam Stromeyer aktivis, unue plenumiĝis de farmaciistoj, apotekistoj kaj kuracistoj. La alĥemipraktikado preskaŭ estis malaperinta, kaj la kemio komencis emerĝi kiel aparta scienco. Stromeyer, kiu estis profesoro en la Universitato de Göttingen, estis analizanta la zinkan oksidon, iun kuracilon uzatan dum tiuj tagoj, celante ĝian puriĝon.

La nomo de la elemento devenas de la latina "cadmia", kiu greke signifas "Κάδμιο", kaj ambaŭ nomoj uziĝis ekde la antikveco por la kalamino, kie formulo estas Zn4Si2O7(OH)2 ·H2O.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Über das schlesische Zinkoxyd, und über ein darin gefundenes sehr wahrscheinlich noch unbekanntes Metall, in: Gilberts Annalen der Physik 59, 1818, S. 95f.; 66, 1820, S. 285–289.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj