Cebuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CebuoCebu estas provinco de Filipinoj, konsistanta el la insulo de Cebu kaj 167 ĉirkaŭaj insuloj. Ĝi situas oriente de la insuloj Negros, okcidente de Leyte kaj Bohol. Cebuo estas longa mallarĝa insulo longa 225 km el nordo suden, ĉirkaŭata de 167 najbaraj malgrandaj insuloj, kio inkludas la insulojn Maktano, Bantajano, Malapascua, Olango kaj Kamotoj. Cebuo havas mallongajn marbordojn, ebenaĵojn kaj ĉebordajn ebenaĵojn.

Ties ĉefurbo estas Cebuurbo, la plej antikva urbo de Filipinoj kiu formas parton de la Cebua Metropolita Areo kun kvar najbaraj urboj nome Danaourbo, Lapu-Lapuurbo, Mandaueurbo kaj Talisaja urbo kaj ok aliaj municipoj. La Internacia Flughaveno Mactan-Cebu, situa en la insulo Maktano, estas la dua plej grava flughaveno de Filipinoj.

Cebuo estas unu el la plej disvolvigitaj provincoj de Filipinoj, kie Cebuurbo estas la ĉefa centro de komerco, edukado kaj industrio en la Bisajoj.

Vidu ankaŭ