Romanel-sur-Morges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Champ du Liet)
Romanel-sur-Morges
Blazono de Romanel-sur-Morges
Blazono de Romanel-sur-Morges
Blazono de Romanel-sur-Morges
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 33′ 19″ N 6° 30′ 41″ O / 46.55528 °N, 6.51139 °O / 46.55528; 6.51139 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 19″ N 6° 30′ 41″ O / 46.55528 °N, 6.51139 °O / 46.55528; 6.51139 (mapo)
Areo 1,75 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 1122
Komunumkodo 5645
Mapo de Romanel-sur-Morges
Mapo de Romanel-sur-Morges
Situa mapo de Romanel-sur-Morges
vdr

Romanel-sur-Morges estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 469 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romanel-sur-Morges situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 8 kilometrojn nordnordoriente de Morges kaj 10 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. En oriento la komunumo etendiĝas ĝis preskaŭ al la bordo de la rivero Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Romanel kaj la setlejo Champ du Liet, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,75 km², de kiuj 14,3% estas kovritaj de arbaro, 65,7% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romanel-sur-Morges limas en nordo al Aclens, en oriento kaj sudo al Bremblens, kaj en okcidento al Echichens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Romanel-sur-Morges pasas la kantona ĉefvojo n-r0 129 de Morges al Cossonay. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas kvin kilometrojn sude de la komunumo en Morges. Pere de poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Romanel-sur-Morges datiĝas el la jaro 967 kiel villa Romanella. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Saint-Jean en Besoançon. En la jaro 1120 la havaĵo transiris al la ĉefepiskopo de Besançon, de kiu ĝi estis akirita de la Senjoroj de Cossonay. En la jaro 1410 Romanel estis de Henriko de Colombier atribuita al la Senjorujo Vullierens, kiu estis unuigita kun Aclens. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Romanel kiel parto de la Subvoktejo Aclens apartenis al la Voktejo Morges. La vilaĝo en la jaro 1675 estis akirita de la urbo Morges. Ek de 1798 ĝi apartenis al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]