Charlottenburg-Wilmersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlottenburg-Wilmersdorf
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Charlottenburg-Wilmersdorf [ŝarLOtenburk-VILmersdorf] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 64,72 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 320 220 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 944 loĝantoj po km². La distrikto Charlottenburg-Wilmersdorf inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas iom okcidente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Partoj de la urbodistrikta areo estas la Teknologia Universitato Berlino kaj la Universitato de Artoj Berlino.

Partneraj urboj

Internacie

Apeldoorn (Nederlando), ekde la 5-a de januaro 1968 kun la urboparto Wilmersdorf

kvina urbodistrikto de Budapeŝto (Hungario), ekde la 9-a de junio 1998 kun la urboparto Charlottenburg

Gagny (Francio), ekde 1992 kun la urboparto Wilmersdorf

Gladsaxe (Danio), ekde la 5-a de januaro 1968 kun la urboparto Wilmersdorf

Karmiel (Israelo), ekde la 16-a de januaro 1985 kun la urboparto Wilmersdorf

Kievo-Peĥersk (Ukrainio), ekde la 21-a de februaro 1991 kun la urboparto Wilmersdorf

Londono-Lewisham (Britio), ekde la 19-a de marto 1968 kun la urboparto Charlottenburg

Linz (Aŭstrio), ekde la 9-a de junio 1998 kun la urboparto Charlottenburg

Międzyrzecz (Meseritz) (Pollando), ekde la 11-a de junio 1993 kun la urboparto Wilmersdorf

Or Jehuda (Israelo), ekde 1966 kun la urboparto Charlottenburg

Split (Kroatio), ekde la 5-a de majo 1970 kun la urboparto Wilmersdorf

Londono-Sutton (Britio), ekde la 18-a de aprilo 1968 kun la urboparto Wilmersdorf

Trento (Italio), ekde la 11-a de majo 1966 kun la urboparto Charlottenburg

Nacie