Ĉimboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chimbote)
Larĝa panoramo en Chimbote
Ĉimboto
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 366 160  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 9° 4′ S, 78° 36′ U (mapo)-9.0745444444444-78.593572222222Koordinatoj: 9° 4′ S, 78° 36′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Ĉimboto (Peruo)
Ĉimboto (Peruo)
DEC
Ĉimboto
Ĉimboto
Situo de Ĉimboto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chimbote [+]
vdr

ChimboteĈimboto estas urbego, universitata urbo kaj signifa havenurbo en Peruo, en Departemento Ankaŝo, kie estas la plej granda urbo. Ĝi estas provinca, departementa ka distrikta ĉefurbo.

Mapo pri urboj en Peruo, kie estas trovebla Chimbote laŭ la oceano

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chimbote situas laŭ la Pacifiko. Trujillo (Peruo) troviĝas 118, Chiclayo 291, Callao 368, Limo 371, Huancayo (urbo) 496, Iquitos 838, Cusco 874, Arequipa 1117, Tacna 1341 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1822 establiĝis vilaĝo, en 1835 okazis la oficiala agnosko de Chimbote, kiu estis vilaĝo de fiŝkaptistoj kun populacio de ne pli ol 800. En 1871 oni konstruis fervojon al la interno de la lando. La malfermo de la Tut-Amerika Ŝoseo kreis facilan aliron al Limo en la 1930-aj jaroj. La urbo grandparte estis detruita pro tertremo en 1970, poste tuj okazis la rekonstruo kiel modela urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉimboto estas la plej granda fiŝkapta haveno en Peruo. Pli ol 75 procentoj de la fiŝa industrio de Peruo estas bazitaj en Ĉimboto. Menciindas ankaŭ la ŝtala industrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Universitato en Chimbote

Chimbote havas fervojon el-Huallanca (konstruita en 1922) por liveri karbojn, ferojn, rizojn, kotonojn, sukerkanojn kaj bananojn. Spite tion la ĉefa trafikilo estas la aŭtobusoj. La haveno estas unu el la plej belaj kaj plej sekuraj havenoj en la perua marbordo. Ekde 1957 enlanda flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Chimbote havas dezertan tropikan klimaton, tamen ĝi estas milda kaj komforta. Averaĝe la plej varma monato estas februaro kun temperaturoj 28 °C. En septembro la temperaturo falas al 13 °C. Malofte pluvas, ĉefe februare, densaj nebuloj pli oftas.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]