Citronkardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Citronkardelo
Citronkardelo
Citronkardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. citrinella
Carduelis citrinella
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Masklo de Korsika kardelo (Carduelis citrinella corsicana), subspecio (aŭ frata specio) de la Citronkardelo.

La Citronkardelo (Carduelis citrinella, iam Serinus citrinellaFringilla citrinella) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Dum longe tiu kardela fringedo estis lokita en la genron Serinus, sed ĝi ŝajne estas pli proksime rilata al la Eŭropa kardelo (C. carduelis).[1]

Tiu palearktisa birdo estas specio de loĝantaj birdoj en la montoj de sudokcidenta Eŭropo el Hispanio al Alpoj. Ties plej norda reprodukta areo troviĝas en la Nigra Arbaro de sudokcidenta Germanio. Individuoj vidataj pli norde estas plej probable skapintoj el kaptiveco, ĉar plej parto de tiaj vidaĵoj okazis antaŭlonge. Ekzemple la specimeno 582 de la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden estas unujara masklo pafita supozeble en Saksio antaŭ 1849; la specimeno 21956 de tiu sama muzeo estis la kranio de alia Citronkardelo supozeble kaptita ankaŭ en Saksio en 1915, sed ĝi estis detruita dum la Dua Mondmilito.[2]

Aspekto kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 12 cm longa; la Citronkardelo estas grizeca supre ĉefe en kolumo, kun bruneca nuanco en dorso kiu ankaŭ havas nigrecan striecon. La subaj partoj kaj la duobla flugilstrio estas flavecaj. Ĝi kunhavas kun siaj parencoj brilan maskon kiu en tiu specio estas ankaŭ flava. Ankaŭ la pugo estas flava.

Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam junaj inoj povus esti pli senkoloraj sube, kaj junaj birdoj -malkiel ĉe eŭropaj specioj de Serinus- estas brunaj sen flava aŭ verda koloroj en plumaro.

La birdokanto estas arĝenteca pepado simila al tiuj de la Eŭropa kardelo (C. carduelis) kaj de la Eŭropa kanario (Serinus serinus). La ĉefa alvoko estas tii-ii tre simila al tiu de la Verda kardelo (C. spinus).

La Korsika kardelo (C. corsicana) estas konsiderata subspecio de la Citronkardelo[3], sed ĝi diferencas en morfologio kaj voĉo tiom kiom ĉe DNA, tiele ke ĝi estas ankaŭ konsiderata distinga specio fare de kelkaj fakuloj.[4]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Citronkardelo diferencas el la Korsika kardelo C. corsicana laŭ habitatoselekto. Dum la kontinenta Citronkardelo estas limigita al subalpaj arbaroj de koniferoj kaj al alpaj herbejoj, la insula Korsika kardelo povus troviĝi en diferencaj habitatoj el marnivelo al plej altaj montodeklivoj. La Citronkardelo nestumas ĉefe en koniferoj kiaj pinoj (Pinus) kaj piceoj (Picea) dum la Korsika kardelo uzas ankaŭ pli malaltaj arbustoj kiaj la Vepreja eriko (Erica arborea), junipero (Juniperus) kaj la rubuso (Rubus).[5]

Ĉar ties teritorio estas pli ampleksa ol tiu de la same komuna orienta parenco, la Citronkardelo estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arnaiz-Villena et al. (1998-99), van den Elzen & Khoury (1999)
  2. Förschler & Kalko (2006b), Töpfer (2007)
  3. Arnaiz-Villena A; Álvarez-Tejado M; Ruiz-del-Valle V; García-de-la-Torre C; Varela P; Recio MJ; Ferre S & Martínez-Laso J. (1998-99): Phylogeny and rapid Northern and Southern Hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene Epochs. Cellular and Molecular Life Sciences 54: 1031–1041 COI:10.1007/s000180050230 PDF plena teksto
  4. Pasquet & Thibault (1997), Sangster (2000), Sangster et al. (2002), Förschler & Kalko (2007), Förschler et al. (2009)
  5. Förschler & Kalko (2006a), Förschler et al. (2006a,b)
  6. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruiz-del-Valle V, Garcia-de-la-Torre C, Varela P, Recio MJ, Ferre S, Martinez-Laso J. (1999): Rapid radiation of canaries (Genus Serinus). Mol Biol Evol 16:2-11
  • BirdLife International (2008). Carduelis citrinella. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Majo 2009.
  • Clement, Peter; Harris, Alan & Davis, John (1993): Finches and Sparrows: an identification guide. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-8017-2
  • Cramp, S. & Perrins, C.M. (eld.) (1994): The Birds of the Western Palearctic (Vol. 8). Oxford University Press, Oxford.
  • Förschler, Marc Imanuel & Kalko, Elisabeth K.V. (2006a): Breeding ecology and nest site selection in allopatric mainland Citril Finches Carduelis [citrinella] citrinella and insular Corsican Finches Carduelis [citrinella] corsicanus. Journal of Ornithology 147(4): 553-564. COI:10.1007/s10336-006-0079-z (HTML resumo, bildo de unua paĝo)
  • Förschler, Marc Imanuel & Kalko, Elisabeth K.V. (2006b): Age-specific reproductive performance in Citril Finches Carduelis [citrinella]. Ardea 94(2): 275-279. HTML resumo
  • Förschler, Marc Imanuel & Kalko, Elisabeth K.V. (2007): Geographical differentiation, acoustic adaptation and species boundaries in mainland citril finches and insular Corsican finches, superspecies Carduelis [citrinella]. Journal of Biogeography 34(9). COI:10.1111/j.1365-2699.2007.01722.x (HTML resumo)
  • Förschler, Marc Imanuel; Senar, J.C.; Perret, P. & Björklund, M. (2009): The species status of the Corsican Finch Carduelis corsicana assessed by three genetic markers with different rates of evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 52:234-240. COI:10.1016/j.ympev.2009.02.014 (HTML resumo)
  • Förschler, Marc Imanuel; Borras, A.; Kalko, Elisabeth K.V.; Cabrera, J.; Cabrera, T. & Senar, J.C. (2006a): Inter-locality variation in breeding phenology and nesting habitat of the Citril Finch Carduelis citrinella in the Catalonian Pre-Pyrenees. Ardeola 53(1): 115-126. PDF plena teksto
  • Förschler, Marc Imanuel; Förschler, L. & Dorka, U. (2006b): Flowering intensity of spruces Picea abies and the population dynamics of Siskins Carduelis spinus, Common Crossbills Loxia curvirostra, and Citril Finches Carduelis citrinella. Ornis Fennica 83(2): 91-96. PDF plena teksto
  • Pasquet, E. & Thibault, J.-C. (1997): Genetic differences among mainland and insular forms of the Citril Finch Serinus citrinella. Ibis 139(4): 679–684. COI:10.1111/j.1474-919X.1997.tb04691.x (HTML resumo)
  • Sangster, George (2000): Genetic distance as a test of species boundaries in the Citril Finch Serinus citrinella: a critique and taxonomic reinterpretation. Ibis 142(3): 487–490. COI:10.1111/j.1474-919X.2000.tb04447.x
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x
  • Töpfer, Till (2007): Nachweise seltener Vogeltaxa (Aves) in Sachsen aus der ornithologischen Sammlung des Museums für Tierkunde Dresden [Records of rare bird taxa (Aves) in Saxony from the ornithological collection of the Zoological Museum Dresden]. Faunistische Abhandlungen 26(3): 63-101 [Germane kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • van den Elzen, Renate & Khoury, Fares (1999): Systematik, phylogenetische Analyse und Biogeographie der Großgattung Serinus Koch, 1816 (Aves, Carduelidae) ["Systematics, phylogenetic analysis and biogeography of the supergenus Serinus"]. Courier Forschungsinstitut Senckenberg 215: 55–65. [Germane]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Dickinson EC, Pearson D, Remsen V, Roselaar K, Schodde R (2003): The Howard and Moore complete check list of the birds of the world. Dickinson EC, London.
  • Förschler, Marc Imanuel (2006): Absence of insular density inflation in Corsican Finches Carduelis [citrinella] corsicanus. Acta Ornithologica 41(2): 171-175. http://www.miiz.waw.pl/periodicals/acta-ornithologica/abstracts/ao_41_2.pdf
  • Förschler, Marc Imanuel (2007) Microgeographic variation in Citril Finch Carduelis citrinella abundance as a consequence of resource availability. European Journal of Wildlife Research 53: 29-34. COI:10.1007/s10344-006-0059-x
  • Förschler, Marc Imanuel (2007) Seasonal variation in the diet of citril finches Carduelis citrinella: are they specialists or generalists? European Journal of Wildlife Research 53. COI:10.1007/s10344-006-0082-y
  • Förschler, Marc Imanuel & Kalko, Elisabeth K.V. (2006): Macrogeographic variations in food choice of mainland citril finches Carduelis [citrinella] citrinella versus insular Corsican (citril) finches Carduelis [citrinella] corsicanus. Journal of Ornithology 147(3): 441-447. COI:10.1007/s10336-005-0032-6 (HTML resumo, bildo de unua paĝo)
  • Förschler, Marc Imanuel; Borras, A.; Cabrera, J.; Cabrera, T. & Senar, J.C. (2005): Inter-locality variation in reproductive success of the citril finch Serinus citrinella. Journal of Ornithology 146: 137-140. COI:10.1007/s10336-005-0072-y

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj