Clara Halter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Clara Halter
Clara Halter.jpg
Naskiĝo 1-an de majo 1942 (1942-05-01)
en Parizo
Morto 30-an de oktobro 2017 (2017-10-30) (75-jara)
en Parizo
Information icon.svg
vdr

Clara HALTER, naskiĝinta Kurc, estas franca skulptistino kaj pentristino (naskiĝis la 1-an de majo 1942 en Parizo kaj mortis ankaŭ tie la 30-an de oktobro 2017. Kiel volas la juda tradicio, Clara Halter estis entombigita la morgaŭon, la 31an de oktobro 2017 en la tombejo de Bagneux (pariza regiono)[1].

Ŝi ĉefe famiĝis en la jaro 2000 kun la projekto por Muro por la Paco sur la placego Champs de Mars/Marsa Kampo (Parizo) kiu konsistas el paneloj kaj tuboj kun la vorto 'paco' en dekoj da lingvoj kaj alfabetoj.

Paco[redakti | redakti fonton]

De 1967 al 1977, Clara Halter gvidis la revuon Éléments (Elementoj), unua internacia publikaĵo por la Paco en la Proksima Oriento, antaŭ ol malkovri en 1976, ŝian veran profesian inklinon nome la desegnadon, dum ŝia edzo, Marek Halter, ekspentristo, publikigis ŝian unuan romanon. Kune kun ŝia edzo ŝi ankaŭ verkis la scenarion por la dokumenta filmo "Tzedek- Les Justes" pri tiuj kiuj helpis judojn dum la "ŝoha" (holokaŭsto).

Multalfabeta kaj multlingva arto[redakti | redakti fonton]

Clara Halter ne ĉesis manipuli leterojn kaj signojn. Ŝiaj mikroskopaj kaj ripetataj moduloj, faritaj sub lupeo, ne havas alian enhavon ol la skribo mem t.e. la skribo kiel formo, nuligante tiele ĉiun sencon. Soleca laboro, originala, detala, devigante la artiston, kiam ŝi kreas, retiri ŝin. Ekde 2000 Clara Halter fokusis sur unu solan vorton: «paco», kiun ŝi deklinas senfine, en multegaj lingvoj kaj en alfabetoj, sur ĉiuj subteniloj, de la plej malgranda al la plej granda.

Objektoj por la Paco[redakti | redakti fonton]

Tuboj multalfabetaj apud Mur pour la paix (pacomuro), Champ de Mars
Tuboj multalfabetaj apud Mur pour la paix (pacomuro), Champ de Mars.

Ekde 2000, la artistino realigis multnombrajn ŝablonojn printeblajn sur ŝtofoj, juveloj ktp por francaj kreintoj kiel Mauboussin, Lancel, Lanvin, Christofle, Montblanc, Omas aŭ Pierre Frey. Unu el la plej famaj estas ringo kun la vorto paco en 21 lingvoj kaj brakringo 'Paco' en 6 lingvoj (Mauboissin), krom aliaj kreaĵoj kiel koltuko (Lanvin), t-ĉemizo (Loft Design) kaj pluvombrelo (Lancel) aŭ murpapero (Pierre Frey) de la paco.

Monumentoj por la Paco[redakti | redakti fonton]

Multlingva pacomuro vidalvide de la Eifel-turo en Parizo.
Multlingva pacomuro vidalvide de la Eifel-turo en Parizo.

La Monumentoj por la Paco naskiĝis en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte.

Francio, Parizo: La unua estis la "Muro por la Paco" (2000) sur la placego de la Marsa Kampo, fronte al Eiffel-turo en Parizo, kvankam unue oni intencis instali ĝin antaŭ la sidejo de UNESKO. Ĝi estas preskaŭ 16 metrojn longa, 13 metrojn larĝa kaj 9 metrojn alta. Tiu monumento surhavas la vorton "Paix" (Paco) en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj sed ne en Esperanto, la lingvo per kiu D-ro Zamenhof volis havigi al la homaro neŭtralan, justan, praktikan rimedon por interkonatiĝo, interkompreniĝo kaj konstruaj interŝanĝoj. Eblas postlasi paperan aŭ elektronikan mesaĝon surloke. La installoko estas objekto de kontroverso: oni instalis ĉi tiun monumenton celebrante la pacon en loko, kiu estas ĝuste simbolo de la milito. Aliaj kritikas la fakton ke la belvida perspektivo estas rompita inter la armea lernejo kaj la Eiffel-turo. La monumenton trafis vandalismo kaj tial ĝi ne ĉiam estas alirebla, kvankam je iuj datoj eblas grupvizitoj kun ĉiĉerono.

Japanio, Hiroŝimo: dek "Pordoj por la Paco" ĉiuj naŭ metrojn altaj, vidalvide de la Parko de la Paco, okaze de la 60a datreveno de la atombombado en 2005, same kiel en Parizo en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj sed ne en Esperanto. Kadre de «franca sezono» en Israelo, en 2006, Clara Halter konceptis ankaŭ la instalon la "Tendoj por la Paco" kaj vastegan kaligrafian kovrotukon sur la promenado de Talpiot en Jerusalemo. 

Rusio, Sankt-Peterburgo: la "Turo por la Paco" por la tricentjariĝo de la urbo en 2003.

Ekspozicioj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Nur en 1992 ŝi akceptis ekspozicii por la unua fojo. Ekde tiam, ŝi montris sian laboron regule en Francio kaj eksterlande. Ŝiaj verkoj troviĝas en pluraj muzzoj kaj privataj kolektoj.

  • 2011: ekspozicio Vojo de Paco en la galerio Obadia, Bruselo, Belgio.
  • 2006-2011: La Libro de la Paco, monumento en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Jerusalemo, Israelo.
  • 2009: Skriboj-abstraktoj, policejo de Philippe Piguet, galerio RX, Parizo, Francio.
  • 2006: La Tendoj de la Paco, efemera instalo en Jerusalemo, kadre de «Jen, franca sezono en Israelo» organizita de Cultures France (Kulturoj Francio).
  • 2005: Cassina, Tokio, Japanio, La Pordoj de la Paco, monumento por la sesdeka datreveno de la bombado de Hiroŝimo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Hiroŝimo, Japanio.
  • «Milito aŭ Paco», persona ekspozicio al la Hiroŝima Urbamuzeo de Nuntempa Arto, Hiroŝimo, Japanio.
  • 2003: Turo de la Paco, monumento por la tricentjariĝo de la urbo Sankt-Peterburgo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, Sankt-Peterburgo, Rusio.
  • 2001-2002: Catherine Memmi Gallery, Parizo, Francio.
  • 2000: La Muro por la Paco, monumento starigita sur Champs de Mars (Kampo de Marso) en Parizo en kunlaboro kun la arkitekto Jean-Michel Wimotte, Parizo, Francio. Freskoj en la franca pavilono de la Internacia Foiro, Hanovro, Germanio.
  • Ekspozicio Skriboj kaj nuntempaj signoj en la domo de la artoj Georges Pompidou, centro de nuntempa arto - Muzeo J. F. Champollion – Figeac, Francio.
  • 1999: samtempaj ekspozicioj en du librovendejoj de FNAC, Liono, Francio. Ekspozicio La skribitan, la vorto, la teksto en la Fondumo de Nuntempa Arto Daniel kaj Florence Guerlain, Jouy-en -Josas (78), Francio.
  • 1998: ekspozicio en la galerio Osiris, Bruselo, Belgio. Ekspozicio en la fotogalerioj de pluraj librovendejoj FNAC, Strasburgo, Tuluzo, Monako kaj Bordozo, Francio.
  • 1997: ekspozicio en la fotogalerio de librovendejo Fnac Etoile– Parizo, Francio.
  • 1996: grupa ekspozicio ĉe la Fondumo COPRIM – Parizo, Francio. Ekspozicio en la galerio Nathalie Obadia, Parizo, Francio.
  • 1994: ekspozicio en la galerio Georges Verney-Caron, Liono Villeurbanne, Francio.
  • 1992: ekspozicio en la galerio Cà d'Oro kun la revuo Les Cahiers d'Art (La Kajeroj de Arto), Romo, Italio.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 2006: La Arto kaj la maniero – Clara Halter , portreto disvastigita sur ARTE, produktado Images & Cie Serge Moati / Jean-Paul Boucheny.
  • 2000: La Silento de la vortoj, dokumentfilmo pri la laboro de Clara Halter disvastigita sur Francio 2/Pénélope Productions
  • 1994: Tzedek – La Justaj, filmo realigita kun Marek Halter, kunproduktado Kurtz Production, Sara Filmoj, Vega Filmo, France 2 Cinéma, la romanda svisa Televido, la eŭropa kinematografia centro Rodano-Alpoj kaj Palmyre Productions.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj dediĉitaj al la artistino[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Luoghi della Pace, kolektiva, eld. Jaca Books (Milano).
  • 2005: Paco, eld. Cercle d'Art (Parizo). Tekstoj de Chantal Béret, Philippe Dagen kaj Bernard-Henri Levy.
  • 1998: desegnoj publikigitaj en La Figuro della Musica en referenco al Maurice Ravel.
  • 1997: Clara Halter. Mikrocosmos, monografio, eld. Cercle d'Art (Parizo) / FNAC. Teksto de Ann Hindry.
  • 1996: La Regulo de la ludo escepte dediĉita al la artistino Clara Halter, numero 20, decembro 1996. Tekstoj de Bernard-Henri Levy, René Denizot, Luc Ferry, Philippe Sollers.
  • 1994: «Clara la obskura», portreto, revuo Arto Press. Teksto de la verkisto Philippe Sollers.
  • 1992: kolekto de desegnoj Trace publikigitaj ĉe Robert Laffont / Eld. Spirali (Milano), en la kolekto «La pentristoj kaj la tempo».
  • «Clara HALTER, la vojoj de la silento», revuo Arto Press, artikolo de Bernard-Henri Levy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (france) Le Point, revuo , «Mort de l'artiste Clara Halter, à l'origine du mur de la Paix », Le Point,‎ 30-a de oktobro 2017 (legu enrete [arkivo])

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko el la franca versio de la sama artikolo je la 15-a de novembro 2017.