Clara Kathleen Rogers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Kathleen Rogers
Persona informo
Aliaj nomoj Clara Doria
Naskiĝo 14-an de januaro 1844 (1844-01-14)
en Cheltenham
Morto 8-an de marto 1931 (1931-03-08) (87-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo komponistokantisto • operkantisto • muzikinstruisto
vdr

Clara Kathleen (BARNETT) ROGERS (la 14an de januaro 1844 – la 8an de marto 1931), estis angla-usona komponisto, kantistino, verkisto kaj muzikedukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en CheltenhamAnglio, filino de la operkomponisto John Barnett.

Clara Kathleen infanaĝe ricevis siajn unuajn muzikajn studojn de sia patrino kiu estis operkantisto. En la aĝo de 12, ŝi iĝis la plej juna studento iam akceptita en la Lepsika Konservatorio. Tie ŝi studis pianon, violonon, violonĉelon, harmonion, kaj kanton. Clara Kathleen montris firman intereson en komponado, sed la kurso por tiu ĉi fako estis fermita al virinoj. Malgraŭ tio ŝi komponis la unuan movadon de sia “Arĉa Kvarteto”. Tiu ĉi peco estis prezentita publike danke al ŝia juna samklasano (la estonta fama operkomponisto) Arthur Sullivan kiu kopiis la orkestropartojn, trovis la muzikistojn kaj aranĝis la prezenton en unu el la dimanĉaj muzik-vesperoj de la Barnett-familio. Nur post tiu elmontro de talento de la 13 jara knabino la administrado de la Konservatorio organizis specialan komponan lernoklason por knabinoj (1859) [1][2]. Clara Kathleen Barnett diplomiĝis kun honoroj en la aĝo de 16. Ŝi elektis fariĝi operkantisto. Uzante la artistan nomon Clara Doria, ŝi faris sian debuton en Torino, Italio (1863) en la rolo de Isabelle en la sukcesa opero “Robert le diable” de la germana komponisto Giacomo Meyerbeer.

Akompanita de sia patrino, ŝi daŭrigis sian karieron en Italio kiel primadono. Dum la venontaj tri jaroj, ŝi prezentiĝis kun granda sukceso en Ĝenovo, Napolo, kaj Florenco. Clara Kathleen Barnett rezignis tiun karieron en Italio kiam ŝia patrino ne plu povis ludi la rolon de akompananto. Tiu rolo estis nepre bezonata, kiel Clara Kathleen mem rakontas en siaj memuaroj: en pluraj kazoj la ĉefaj sponsoroj de la diversaj operejoj kredis ke ilia sponsoreco rajtigis ilin al seksaj favoroj. Do ŝi forlasis la aktoradon en Italio, kaj revenis al Londono por daŭrigi tie sian koncertkarieron.

Clara faris sian Londondebuton (1868) en la oratorio “The Ancient Mariner” de John Francis Barnett. Post kvin jaroj da sukcesoj en Londono ŝi vojaĝis al Usono (1871) kiel membro de la Oper-Kompanio Parepa-Rosa kaj la Max Maretzek Company. Ŝi prezentiĝis kaj turneis pliajn sep jarojn kiel oper-kantisto. Sed ŝia sukcesa aktora kariero finiĝis kiam ŝi geedziĝis (1878) kun la bostona advokato Henry Munroe Rogers.

Dum la venontaj jardekoj Clara Kathleen Rogers publikigis multajn el siaj pecoj; ŝi komencis instrui en la Nov-Anglia Konservatorio, kaj ŝi ankaŭ produktis kaj publikigis plurajn literaturaĵojn: almenaŭ ses metodojn pri pedagogio kaj tekniko de kantado kaj tri aŭtobiografiajn librojn pri sia sperto kiel operkantistino. Sed precipe Clara Kathleen Rogers koncentriĝis pri komponado. Ŝi produktis proksimume 100 kanzonojn kiujn ŝi efike enkadrigis ene de la tiam reganta tradicio de la germana Romantikismo; krome ŝi verkis kvar pecojn por piano, du arĉajn kvartetojn, sonaton por violono kaj piano, sonaton por violonĉelo kaj piano [3].

Kvankam ŝi retiriĝis de la scenejoj, kelkfoje ŝi prezentiĝis por ludi siajn proprajn verkojn.

Pri la laboro de tiu ege naturdona kaj diverstalenta artisto, Parsons Smith diras “La amplekso de la profesia trejnado de (Clara Kathleen) Rogers estas evidenta en la lingva skribo de ŝia ĉambra muziko por kordoj. Ŝia certa sento de kaj formo kaj ĝenro, ĉiam pritraktita kun eleganteco kaj gracio, rivelas la markostampon de ŝia sperto en Lepsiko kaj validas por ĉiuj verkoj, sendepende de iliaj datoj de komponado.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 178 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Ĉirkaŭ 100 kantoj
  • Kvar pianaj verkaĵoj
  • Du kordaj kvartetoj
  • Sonato por violono kaj piano
  • Sonato por violonĉelo kaj piano

Aliaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Philosophy of Singing (La Filozofio de kantado), eldonita en 1893
  • My Voice and I (Mia voĉo kaj mi), eldonita en 1910
  • English Diction in Song and Speech (Angla vortaro de kanto kaj parolado), eldonita en 1912
  • Memories of a Musical Career (Memoroj de muzika kariero), eldonita en 1919/1920
  • The Voice in Speech (La voĉo en parolado), eldonita en 1915
  • Your Voice and You (Via Voĉo kaj Vi), eldonita en 1925
  • Clearcut Speech in Song, eldonita en 1927
  • The Story of Two Lives (La Rakonto de du vivoj), eldonita en 1932
  • Journal-Letters from the Orient, eldonita en 1934

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Women at an Exposition: Music Composed by Women and Performed at the 1893 World's Fair in Chicago. Susanne Mentzer, mezzo-soprano; Sunny Joy Langton, soprano; Elaine Skorodin, violin; Kimberly Schmidt, piano. Koch International Classics 3-7240-2H1, 1993.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Block, Adrienne Fried. “Women in American Music, 1800-1918.” Women & Music: A History; ed. Karin Pendle. Bloomington: Indiana University Press, 2001; pp. 212–215.
  • Bomberger, E. Douglas. “The Nineteenth Century.” From Convent to Concert Hall. Eds Sylvia Glickman and Martha Furman. Westport: Greenwood, 2003; p. 172.
  • “Rogers, Clara Kathleen.” International Encyclopedia of Women Composers; ed. Aaron I. Cohen. 2 vols. New York: Books & Music, Inc., 1987.
  • Fox, Pamela. “Rogers [née Barnett], Clara Kathleen [Doria, Clara].” Grove Music Online; ed. L. Macy. (Accessed March 19, 2007),.[4]
  • Radell, Judith & Delight Malitsky. “Clara Kathleen Rogers.” Women Composers: Music Through the Ages; eds. Sylvia Glickman and Martha Furman Schleifer. 12 vols. New York: G. K. Hall & Co., 1999.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reich, Nancy B.. (1993) "Women as Musicians: A Question of Class", p. 136.
  2. Rogers, Clara Kathleen. (1932) Memories of a musical career, p. 177.
  3. Collection of Rogers' papers. Arkivita el la originalo je 2018-07-03. Alirita 2009-04-20.
  4. Home Page in Oxford Music Online Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine at www.grovemusic.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]