Claytonia perfoliata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Claytonia perfoliata
Claytonia perfoliata
Claytonia perfoliata
Aliaj dukotiledonoj laŭ APG III
Aliaj dukotiledonoj laŭ APG III
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Klado: Archaeplastida
Klado: Verda planto Chlorobionta
Klado: Streptophyta
Klado: Embriofitoj Embriophyta
Klado: Trakeofitoj Tracheobionta
Klado: Spermatofitoj Spermatophyta
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Kernverdukotiledonoj
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Montiaceae
Genro: Claytonia
Claytonia perfoliata
Donn ex Willd. 1798
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floroj
semo kun elajosomo.

Claytonia perfoliata; sin.: Montia perfoliata (Donn ex Willd.) Howell estas plantspecio el la familio de la Montiacoj (Montiaceae). La specio estas hejma en okcidenta Nordameriko. En meza kaj okcidenta Eŭropo ĝi estas invada planto. Ĝi estas kultivata maljam de malmultaj jaroj en Eŭropo. Ĝi estas vintrorezista kaj estas malofte manĝata kiel vintra legomo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

floroj kaj altfolioj de la telerherbo.

La devenlando de la telerherbo estas la montaraj kaj marbordaj regionoj de la okcidento de Nordameriko, de la suda Alasko kaj centra Brita Kolumbio ĝis Mezameriko. Plej ofte ĝi troviĝas en la kalifornia Sacramento-valo kaj nordee de la San Joaquin-valo.Hodiaŭ ĝi disvastiĝis tra mezakaj okcidenta Eŭropo. Ĝi ankaŭ troviĝa nature en la suda parto de Argenmtino.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo

Ĝi estas karneca unujara planto, kiu atingas alton de 10 ĝis 30 cm kaj formas rozeton.. La unuaj bazaj folioj estas romboide ovformaj, kun longa tigo kaj karneca. Postaj folioj kunkreskas sube de la infloresko pare. Tiu foliparo aspektas kiel ronda folio estus trapikita de la tigo. Tiuj altfolioj povas havi diametron ĝis 30 mm. Supre de tiuj folioj aperas de februaro ĝis junio florojn en grupoj de 5 ĝis 40. la eta blankaj au rozekoloraj floroj estas duseksaj, la petaloj estas 2 ĝis 4 mm longaj. La reproduktado okazas per memfertiligado. La kromosomo nombro estas 2n = 36.[1]

La planto estas vivejo por papiliaj raŭpoj de la specioj Annaphila abdita, A. arvalis, A. diva kaj Hyles lineata.[2] La planto estas apenaŭ intermiksebla kun aliaj specioj pro ĝia eksterordinara formo de la folio.[3]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

De la telefherbo ekzistas kvar laŭ ilia geografia disvastigo distingeblaj subspecioj:

  • Claytonia perfoliata subsp. perfoliata. kun pliaj variantoj.
  • Claytonia perfoliata subsp. intermontana.
  • Claytonia perfoliata subsp. mexicana.
  • Claytonia perfoliata subsp. utahensis.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La floroj entenas vitamino C, magnezio, kalcio kaj fero, sed malmulte de nedezirata nitrato, kiu ofte estas problemo ĉe aliaj salatplantoj.

Kultivido, Rikolto, Konsumado[redakti | redakti fonton]

Oni povas dissemi la planton maljam ĉe temperaturo de sub 12 °C. Tial oni elsemas la planton de septembro kaj marto (tial la nomo „vintra portulako“). Oni jam rikoltas la planton en frua stadio de la kresko. Eblas plurfoje rikolti la tigojn kaj foliojn de novembro ĝis aprilo. La rikoltita planto restas freŝa dum maksimume 6 ĝis 8 tagoj, se ĝi estas stokata humide kaj ĉe temperaturo de 2 ĝis 4 °C.[4]

La planto preskaŭ komplete estas manĝebla: junaj folioj, tigoj kaj floroj. Maljunajn foliojn oni povas manĝi nur kuiritaj. Krudaj folioj similas guste la valerianelo, sed kun malpli da aromo. Kurita ĝi similas al spinaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La planto estis konsumita ne nur de la kaliforniaj minlaboristoj dum la orimpetego. La indianaj popolo uzis kaj uzas la planton kiel nutraĵo kaj kuracherbo. Ekzemple la ŝoŝonoj uzis la planton en envolvaĵoj kontraŭ reŭmatismo. La popolo Nlaka'pamŭ uzas ĝi kontraŭ okuldoloro kaj la mahunoj trinkis la sukon kontraŭ senapetiteco..[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bundesamt für Naturschutz, FloraWeb. En http://www.floraweb.de/datenservice/artenhome.xsql?suchnr=1585&[rompita ligilo]
  2. G. S. Robinson u.a.: HOSTS – a database of the hostplants of the world's Lepidoptera. Auf http://www.nhm.ac.uk/research-curation/projects/hostplants/
  3. T. S. Elias: Edible Wild Plants: A North American Field Guide. ISBN 0-8069-7488-5. Sterling Publishing Company Inc. 1990. S. 95.
  4. F. Massholder: lebensmittellexikon.de.
  5. D. E. Moerman: Native American Ethnobotany. ISBN 0-88192-453-9. Timber Press. 1998. S. 167. Online-Datenbank auf http://herb.umd.umich.edu/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]