Amikoj de Emmaüs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Compagnons d'Emmaüs)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Amikoj de Emmaüs (france : Compagnons d'Emmaüs aŭ "Kunuloj de Emaus"), havas tiun nomon reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la Evangelio laŭ Luko 24-13. Ĝi estas laika karitata organizaĵo kiu celas helpi malriĉulojn, rifuĝintojn kaj senhejmulojn, france nomatajn "SDF" (sans domicile fixe = sen fiksa loĝejo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Abbé Pierre, fondinto de la movado de Emmaus.

La unua kunulo de Emaus nomiĝis George. Li estis najbaro de Abbé Pierre, ekspunlaboristo, kiu provis sinmortigi, kiam la abato proponis al li: "venu helpi al mi, helpi aliulojn". Post li venos multaj aliaj homoj, eksmalliberuloj, alkoholdependintoj, ekssoldatoj.

Ekde la morto de Abbé Pierre , Emmaüs International estis ĝia sola legatinto. Tiel, la asocio Emmaus International laŭleĝe vivtenas la memoron pri Abbé Pierre kaj ricevis la aŭtrorrajtojn de la verkoj de Abbé Pierre kaj povas ricevi testamontojn kaj legaciojn[1].

Emmaüs International[redakti | redakti fonton]

Emmaüs Internacia (angle : Emmaüs International) kreita en la jaro 1963[2] federas siajn membrojn ĉirkaŭ konkretaj atingoj kaj politikaj agoj. Hodiaŭ, la Emmaus-Movado laboras kolektive sur ses prioritataj programoj[3] : Rajto je akvo, sano, etika financado, edukado kaj rajtoj de migrantoj[4].

Rajtoj de migrantoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj agadoj estis efektivigitaj de Emmaus International por la rajtoj de migrantoj :

Movado Utopia[redakti | redakti fonton]

La nomo de ĉi tiu movado referencas al la libro de Thomas More, Utopia, sed ĝiaj ĉefaj inspiroj venas de la pensoj de sociologo Dominique Méda kaj filozofo André Gorz.

"Utopio ne signifas la ne-religeblan, sed la ne-realigitan. La hieraŭa utopio povas fariĝi realaĵo" - Théodore Monod

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Emmabuntüs

Abbé Pierre

Terre des Hommes

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, es, fr) Oficiala retejo de Emmaüs Internatinal

(franclingva vikipedio) Emmaüs International

(franca) Oficala retejo de la Movado Utopia : www.mouvementutopia.org

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) G.M.& S.Der, Emmaüs : un 'label', mais un lourd héritage (Emmaüs, 'etikedo', sed peza heritaĵo), Le Figaro, la 23-an de januaro 2017, alirite la 30-an de januaro 2019.
  2. Emmauüs International (arkivo).
  3. Prezento de la 6 prioritatoj en la retejo de Emmaus International
  4. Prezento de la 6 prioritatoj en la retejo de Emmaus International
  5. (fr) OCU, RECIM, Etudes Mondialistes (Mondcivitanoj)
  6. Vidu la retejo de OCU