Siat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuolms da Siat)
Siat
Blazono de Siat
Siat
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ruis
Koordinatoj  46° 47′ 31″ N 9° 9′ 43″ O / 46.79194 °N, 9.16194 °O / 46.79194; 9.16194 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 31″ N 9° 9′ 43″ O / 46.79194 °N, 9.16194 °O / 46.79194; 9.16194 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 15,53 km²
Alteco 1296 m super marnivelo
Poŝtkodo 7157
Komunumkodo 3615
Mapo de Siat

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Siat (malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Seth) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 181 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Siat situas alte sur teraso norde de la Antaŭa Rejno en la supra parto de la Valo de Siat kaj entendiĝas al nordo ĝis preskaŭ al la Vorab-Glaĉero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Siat mem la setlejoj Bual, Glix, Schischiu, Cuolms da Siat kaj la alpopaŝtejo Alp da Siat.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Siat limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Ruschein, en sudoriento al Schnaus, en sudo kaj sudokcidento al Rueun, kaj en nordokcidento al Pigniu.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Siat situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas veturebla vojo de Rueun. Al la publika transportreto Siat estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ilanz.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Siat estas la romanĉa, nome ĝia sursilvana dialekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Siat datiĝas el la jaro 840 kiel Septe. Dum mezepoko Siat estis senjorujo de la Senjoroj de Friberg, kiuj en Siat havis sian prakastelon. La senjorujo Friberg fariĝis en la jaro 1343 havaĵo de la Baronoj de Rhäzüns. En la jaro 1458 la Grafoj de Zollern fariĝis la mastroj de Siat kaj en la jaro 1472 la Monaĥejo Disentis. Siat apartenis ĝis la jaro 1734 al la tribunalkomunumo Waltensburg kaj ek de tiam al la tribunalkomunumo Rueun. Dum la reformacio Siat konservis la katolikan kredon.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]