Czesław Słania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Słania
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1921 (1921-10-22)
en Czeladź
Morto 17-an de marto 2005 (2005-03-17) (83-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoSvedio
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Okupo
Okupo dezajnisto • poŝtmarkdesegnisto • grafikartisto • gravuristo
vdr

Czesław Słania ([ˈʧ̑ɛswaf ˈswãɲa], esperantigite Ĉeslav Slanja) naskiĝis la 22-an de oktobro 1921 en Czeladź, mortis la 17-an de marto 2005 en Krakovo), pola gravuristo, eminenta projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, de 1959 laboranta en Svedio.

La unua projektita de li en Svedio poŝtmarko estis bildo de poeto Gustavo Froding (okaze de 100-jariĝo en 1960). Por sveda poŝto projektis pli ol 300 poŝtmarkojn, i.a. seriojn dediĉitaj al 90-a naskiĝdatreveno de la reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, vojaĝoj de Karolo Lineo, fungoj, papilioj, maraj esploroj. Sume - ankaŭ por poŝtoj de aliaj landoj kune kun Pollando faris pli ol 1000 projektojn de poŝtmarkoj (i.a. en Danio, Grenlando, Ferooj, Islando, Monako, Germanio, Francio, Belgio, San Marino, Svislando, Aŭstralio, Usono, Ĉinio, Tajlando, Vatikano, Unuiĝintaj Nacioj). Tiu ĉi atingo kaŭzis, ke lian nomon oni enskribis al la Guinness-libro de rekordoj kiel kreinton de rekorda nombro da gravuritaj poŝtmarkoj. En 1972 estis distingita de la reĝo de Svedio Gustavo la 6-a Adolfo per la titolo de Korta Gravuristo. La reĝo Karolo la 16-a Gustavo distingis lin per medalo "La oka grandeco kun blua rubando". Reĝino de Danio Margareta la 2-a enmanigis al li Ordenon de la Kavalira Kapitulo, kaj la princo de Monako Rainier la 3-a - Kavaliran Ordenon de Sankta Karolo.

Krom filatelaj projektoj li projektis monbiletojn. Lian servon profitis Argentino, Belgio, Brazilo, Domingo, Israelo, Kanado, Kazaĥio, Litovio, Portugalo kaj Venezuelo. Plie li gravuris ekslibrisojn, afiŝetojn, medalojn, plenumis laborojn por organizaĵoj de la pola diasporo.