Dauria perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dauria perdriko
Dauria perdriko
Dauria perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Perdix
Specio: P. daurica
Perdix daurica
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Dauria perdriko, Perdix daurica, estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. La nomo devenas el la regiono Daurio aŭ Transbajkalo.

Tiu specio de la grupo de perdrikoj reproduktiĝas en farmoterenoj de multe de moderklimata orienta Azio el suda Kirgizio, Kazaĥio, Taĝikio, Altajo orienten al centra Siberio, norda Ĉinio (provincoj najbaraj de Mongolio) kaj Mongolio. Ĝi estas surterema nemigranta specio, sed moviĝas al valoj kaj subaj teroj kaze de granda neĝokvanto kaj formas arojn for de la reprodukta sezono el 15 al 30 individuoj kaj ariĝas vintre ĝis grupoj de 200. En partoj de sia teritorio, ĝi koincidas kun la tre simila kaj proksime rilata Griza perdriko, kun kiu ĝi formas superspecion.

La dauria perdriko estas birdo de malferma kamparo, kun iome da apudaj arbustojmaldensa arbaro. Sed ankaŭ loĝas en vario de biotopoj, kiaj herbejbordoj, stepoj, arbarklarejoj, ĉerivera arbaro, farmoj, terkultivejoj, duondezertaj ŝtonecaj montetoj ktp., sed ili evitas la plej dezertajn areojn. Ĝi loĝas ĝis 3000 m. super marnivelo.

Tiu palearktisa specio estas monogama. La nesto estas grunda depresio kovrita de herboj, de folioj, de radikoj kaj de plumoj, en aŭ ĉe ŝirmaĵo, kaj la tipa ovaro estas de 18-20 (neniam malpli da 12) olivecbrunaj ovoj. La ovodemetado varias laŭtempe depende de la regionoj. Kovado daŭras 25 tagoj kaj ambaŭ gepatroj idozorgas.

Ĝi estas fortika birdo, 28–30 cm longa, grizdorsa kun bruna suba dorso kaj flugiloj tre striecaj, kun oranĝecaj vizaĝo kaj hirta mentona “barbo” en la reprodukta sezono. La resto de la kapo (krono, nuko, kolflankoj) kaj de la subaj partoj estas grizaj kun ankaŭ oranĝeca centra brusto kaj nigra ventra makulo hufumforma. En flankoj estas ruĝecbruna strieco. La beko estas kornogriza, la iriso bruna kaj estas nuda ruĝa haŭtaĵo antaŭ kaj malantaŭ la okulo.

La ino havas pli malgrandan ventromakulon kaj estas pli senkolora ol la masklo. Junuloj de Dauria perdriko estas esence grizbrunaj, kaj ne havas la distingan vizaĝon kaj markojn de subaj partoj. La kanto estas akra kieerr-ik.

Estas tri subspecioj diferencaj ĉefe pri plumaroj kiuj iĝas des pli malhelaj kaj pli ruĝecaj ju pli orienten.

Tiu estas semomanĝanta specio, sed junuloj manĝas ĉefe insektojn kiel esenca fonto de proteinoj. Kaze de ĝenado, kiel ĉe plej parto de ĉasbirdoj, ankaŭ tiu ekflugas mallongdistance per rondoformaj flugiloj, ofte alvokante rik rik rik dum ĝi startas.

La Dauria perdriko ne estas tutmonde minacata, sed povas esti troĉasata en partoj de sia teritorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]