Dioskoro de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dioskoro el Aleksandrio)
Dioskoro de Aleksandrio
Patriarko de Aleksandrio
Persona informo
Naskiĝo 4-a5-a jarcento
en Aleksandrio
Morto 454
en Çankırı
Tombo Çankırı vd
Religio miafizidismokatolika eklezio vd
Lingvoj latinakopta vd
Loĝloko Kopt-Ortodoksa Katedralo de Sankta Marko vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo patriarko • katolika sacerdoto vd
Patriarko de Aleksandrio
Dum 444 ĝis 451
Antaŭulo Cirilo de Aleksandrio
Sekvanto Proterius
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dioskoro la 1-a de Aleksandrio (antikve-greke Δῐόσκορος, Dióskoros; floris en la 5-a jarcento) estis la 16-a episkopo de Aleksandrio ekde 444 ĝis 451, kiam estis eloficigita dekrete de la Koncilio de Kalcedono pro lia subteno al monofizitismo de Eŭtiko (378-454).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la posteulo de sankta Cirilo de Aleksandrio (412 ĝis 444), kiu jam estis majstro de Eŭtiko. Lia famo estas ligita precipe al la dua koncilio de Efezo (449), en kiu li sukcesis aprobigi perruze kaj perforte monofizitisman kredodeklaron.
Estis, tio, substance, provo aserti kaj solidigi la aŭtoritaton kaj sendependon de la patriarka seĝo de Aleksandrio opone kaj kontraste al tiu de Konstantinopolo, nome al la Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo, kiu flankiĝis al Romo en la defendo de dogmo.
Papo Leono la 1-a (440 - 461) sendis al koncilio, kunvokita de la patriarko de Konstantinopolo, Flaviano (446-449) por diskuti pri la monofizitismaj tezoj de Eŭtiko, leteron (fariĝintan poste la Tomus ad Flavianum) en kiu klarforme la papo formulis la katolikan Kristologion laŭ la du naturoj homa kaj dia, en Kristo. Post la surpriza atako de Dioskoro, Leono la 1-a deklaris senvalora la koncilion, ĝin difinante latrocinium (kaj fakte tiu epizodo estas foje citata en Okcidento kiel "banditaĵo de Efezo").
Ĝi estis, tamen, taksata valida de la romia imperiestro Teodozio la 2-a (401-450) kaj, do, la konciliaj dekretoj estis inkluzivitaj en la Teodozia kodo. La tuta afero ĉesis ĝeni preskaŭ la tutan kristanan mondon kun la ekumena koncilio de Kalcedono kiam Dioskoro estis forigita el la episkopeco. Sed la doktrino de Dioskoro (Miafizitismo) radikiĝis, kun diversaj nuancoj, en tiu kiu poste nomiĝis Kopta Eklezio kiu celebras Dioskoron kiel sanktulon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia