Saltu al enhavo

Diskuto:Augustin Hamon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉapitro

Arkivoj de liaj korespondaĵoj en Nantes enhavas

estas samtempe bonvena kaj dubinda. Bonvena, ĉar ĝi atentigas pri pluraj ekzistaj tekstoj pri samtempuloj, kiuj krome eble malsufiĉe atentatas, kaj dubinda aparte pro la familiaj nomoj indikitaj sen iaj klarigoj. Kio estas "Keats"? Ne povas esti la poeto John Keats (1795-1821), ĉar li mortis longe antaŭ 1880. Kaj ankaŭ la angla listo "Keats" ne helpas la divenon, kiu homo povus celiĝi. "Van Gennep" povas esti Arnold van Gennep (1873-1957), kvankam mi simple divenas. Kaj "Van de Putte", "Boulanger" (tre ofta nomo), kaj "Turati" - pri la lasta nomo konkuras Augusto Turati (1888-1955), itala ĵurnalisto kaj politikisto, Emilio Turati (1858-1938), itala entomologo, kaj Filippo Turati (1857-1932), itala sociologo ... sed kiu el ili? Aŭ ĉi iu tute alia?

Mi proponas lasi nomojn nur se estas kompleta nomo, kaj forpreni la ruĝajn ligiloj, akcentante la bluajn, pri kiuj estas esperantlingvaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 07:30, 25 jul. 2024 (UTC)[Respondi]