Robert Michels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Michels
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1876 (1876-01-09)
en Kolonjo
Morto 2-an de majo 1936 (1936-05-02) (60-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioReĝlando Italio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Partio Socialdemokratia Partio de GermanioNacifaŝisma Partio • Partio Socialista Itala vd
Profesio
Okupo sociologo • universitata instruisto • filozofo vd
Aktiva en TorinoMarburg vd
Verkado
Verkoj Fera regulo de oligarkio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert MICHELS (la 9-an de januaro‏ 1876, en Kolonjo - la 2-an de majo 1936 en Romo) estis germandevena, ŝtatigita itala, politika sociologo kaj sciencisto, kiu verkis pri la politika konduto de intelektaj elitoj kaj helpis difini elita teorio. Li estis influita de sociologoj kiel Vilfredo Pareto, Gaetano Mosca kaj Max Weber.

Lia plej fama verko estas Zur Soziologie des Parteiwesens in der Modernen Demokratie (1911; esperanta traduko Politikaj PartiojOrganizoj kaj demokratio), kiu inkluzivas priskribon de la "Fera Regulo de Oligarkio".

Laŭ tiu regulo en ĉiu demokratia socio estas tendenco krei oligarkion, la elektitoj iom post iome komenciĝas kolekti specialan scion ĝis li iĝas ekspertoj en sia fako kaj tiam komencas malkonekti de la homoj kiuj elektis lin, tiele elito kiu iĝos oligarkio. Li kulpigas la homamason, kiu estas komforta, kiam aliaj faras decidojn por ili kaj por ilia indiferentecon, kiu helpas la oligarkion starigi sin. La popolo subigis la principon de demokratio en kiu ili funkcias, de situacio kie estas rajtoj kaj egaleco al la sistemo de oligarkiaj elitoj. Michals estas konsiderita unu el la centraj pensuloj de faŝismo.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Michels studis en Anglio kaj en la Sorbonne en Parizo kaj poste en la universitatoj de Munkeno kaj Leipzig, Halle kaj Torino. Li iĝis socialisto kiam li instruis en la Universitato de Marburg kaj iĝis aktiva en la radikala alo de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). Li kandidatiĝis por nacia baloto kiel socialisma kandidato (1903), kio kondukis al li perdi la ŝancon iĝi profesoro (en Germanujo socialistoj ne povis okupi regulajn universitatajn postenojn). Li forlasis la partion en 1907 kaj translokiĝis por instrui en la Universitato de Torino kie li instruis ekonomikon, politikan sciencon kaj sociologion [1].

En la fruaj jaroj pasigitaj en Italio, Michels estis aktiva tre proksime al revolucia sindikatismo, ekstrema frakcio ene de la Itala Socialista Partio (PSI). Li estis tre kritika de la determinismo de la marksisma dialektiko. Tamen, li ne malaprobis siajn idealojn sed bazigis sian socialismon sur empiriaj kaj historiaj fundamentoj laŭ la instruo de Werner Sombart.

En 1914 li iĝis profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Bazelo kie li instruis ĝis 1926 [2]. En siaj lastaj jaroj li restis en Italio kie li instruis ekonomikon kaj historion en la Universitato de Peruĝo. Dum tiuj ĉi jaroj li estis sindikatisto kaj poste faŝisto.

Michels estas plej konata pro lia verko (Zur Soziologie des Parteiwesens in der modernen Demokratie) en kiu li asertas, ke ĉiu organizita socio nepre estos regata de elito. Michels argumentis ke eĉ organizoj ideologie malfavoraj al ĉiu elita kontrolo tamen evoluigus oligarkian eliton, en kio li prezentis kiel la feran leĝon de oligarkio : "Kiu diras organizon, diras oligarkio ". Li testis ĉi tiun supozon ekzamenante organizojn kiuj komence devis stari for de ĉia elitismo. Li traktis tri eŭropajn socialismajn partiojn antaŭ la Unua Mondmilito kaj koncentriĝis precipe pri la germana partio, pri kiu li havis ĝisfundan personan scion. Tiuj ĉi partioj devis konservi egalecon kaj demokration en sia interna organizo; ili rigardis la gvidadon kiel servistojn de amaspartio.

Michels ankaŭ kredas ke tiuj kiuj finiĝas en pozicio de potenco ne volas forlasi sian potencon, anstataŭe ili ĉirkaŭas sin per homoj kiuj ebligas ilin konservi ĝin. Laŭ Michels, homoj estas esence egoistoj. Krome, li asertas, ke homoj havas psikologian bezonon de gvidantoj. Plej multaj ne interesiĝas pri politiko, kaj estimas, ke ekzistas homoj, kiuj volas dediĉi sin al protektado de siaj interesoj. Michels kredas, ke la homo estas per naturo antaŭdestinita por regi aŭ por esti regata.

Michels substrekis ke radikalaj socialismaj movadoj estis deradikaligitaj kiam ili kreskis en grandeco. Efika amasmovado antaŭsupozis plentempan gvidadon kaj konstantan partian aparaton. Tiuj ĉi partiestroj iom post iom perdus kontakton kun sia proleta fono, akirus ekskluzivan kompetentecon, kontrolos informojn kaj kontaktretojn kaj evoluigus etburĝan vivstilon. Tiamaniere la partiestro pli zorgus pri sia propra socia revolucio ol pri tiu de la movado.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Koverilpaĝo de Politikaj Partioj
  • Storia del marxismo in Italia. Compendio critico con annessa bibliografia, Rom, 1910
  • Zur Soziologie des Parteiwesens in der modernen Demokratie. Untersuchungen über die oligarchischen Tendenzen des Gruppenlebens, Leipzig 1911
  • Sozialismus und Fascismus als politische Strömungen in Italien. Historische Studien München, 1925
  • Der Patriotismus. Prolegomena zu seiner soziologischen Analyse, München – Leipzig, 1929
  • Das psychologische Moment im Welthandel, Leipzig, 1931
  • Umschichtungen in den herrschenden Klassen nach dem Kriege Stuttgart, 1934

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (August 1971) “Robert Michels's Political Parties in Perspective”, Journal of Politics 33 (3), p. 777–778. doi:10.2307/2128281. 
  2. "Michels, Robert 1876–1936", Contemporary Authors  – pere de HighBeam Research necesas abono, January 2004. Arkivigite je 2015-03-29 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]