Diskuto:Dua mondmilito III/1940

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sovetunio komencis la duan fazon de operacoj kontraŭ Finnlando la 1-an de februaro 1940. Kontraŭ la laca finna armeo, kiu jam suferis pro akuta manko de municio, estis ĵetitaj grandegaj fortoj (proporcio de viroj de batallinioj estis 1 : 10 ĝis 1 : 15 utile por Ruĝa Armeo). Post 15 tagoj de intensivaj bataloj la sovetaj soldataroj trarompis ĉefajn fortikaĵojn de Mannerheim-linio kaj post pluaj 21 tagoj ĝi transpaŝis Viipuran golfon. La finna armeo estis elĉerpita ĝismorte kaj perdoj de bataltaĉmentoj atingis 40 % da origina stato, tamen senĉese ankoraŭ ĝi tenis la batalfrontan linion. La 13-an de marto 1940 estis fermita armistico, laŭ kies kondiĉoj Finnlando donis grandan parton de sia teritorio kaj pluajn cedojn al Sovetunio.

Fino de Vintra milito atingis Grandan Brition kaj Francion en lasta fazo de preparoj de invado en Skandinavion (pli precize dirite en Norvegion kaj Svedion) kaj ĝi prenis al ili pretekston por tiu ĉi operaco. Ambaŭ landoj plu daŭrigis heziteme en la preparoj, sed longa decidado, kiel kaŭzigi malobeon de la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi landoj, donis al Germanio, kiu decidiĝis por la agado nur en lastaj momentoj, ŝancon "ĝiskuri" la perdon. Fine ambaŭ flankoj ekstartis siajn agadojn fakte samtempe: la 8-an de aprilo la brita ŝiparo komencis enminadon de norvegaj teritoriaj akvoj. La sekvantan tagon kutimaj eldonoj de ĵurnaloj alportis ampleksan kaŭzigon de la brita registaro, kial ĝi decidiĝis malobei la neŭtralecon de Norvegio, radia disaŭdigo kaj eksterordinaraj eldonoj poste anoncis, ke Germanio komencis invadon en Danion kaj Norvegion, por ke (laŭ propra kaŭzigo) ŝirmu la neŭtralecon de tiuj ĉi ŝtatoj (vidu operaco Weserübung).

Por okcidentaj aliancanoj la germana invado prezentis ŝokon, eĉ kiam laŭ fakuloj unue agrablan. Sed en la paso de tempo montriĝis, ke la fakuloj aŭ eraris aŭ la brita maristaro kaj ekspedicia korpuso neripareble malbonigis tion (la vero estos eble ie meze). Germanio per energia kaj brile preparita atako (eĉ diversloke preskaŭ tro riska kaj nobla – vidu bataloj je Narviko kaj batalo je Oslo), konkeris ĉiujn ŝlosilpunktojn kaj ĝi venkis super Norvegio pli baldaŭ, ol tiu povis ekrezisti (la daŭriganta rezisto de la norvegaj taĉmentoj en la enlando jam ne plu povis esti sufiĉe efika). La brita elŝipiĝo ĉe Narviko ne prezentis adekvatan kontraŭmovon, pleje la germana aviadilfloto tiutempe jam antaŭ longa tempo ellaboris super Norvegio absolutan aeran superforton kaj la brita ekspedicia korpuso estus kondamnita al pereo aŭ evakuo, eĉ kiam invado en Francion kaj pligradiĝanta batalo je Atlantiko ne devigus Grandan Brition alidirektigi plimulton de kapacitoj aliloken.

La 10-an de majo la nazia Germanio komencis sturm-operacojn en la okcidenta batalfronto. Ties soldatarojn ekmarŝis ek en du direktoj. La unua celis kontraŭ Belgio kaj Nederlando kaj ĝi estis vekonta influon en franca-brita fortoj, ke temas pri ĉefatako kaj ke Germanio simile kiel dum la unua mondmilito konservas la t.n. planon de Schieffen. La okcidentaj aliancanoj ekkredis al tio kaj jam antaŭe ili antaŭenŝovis en tiun ĉi spacon siajn elitajn taĉmentojn. Sed la alia germana atako, tiu vere ĉefa, celis pli suden – trans Ardenoj (kiuj tiam okcidentaj aliancanoj konsideris kiel netransireblaj por tanka tekniko) en relative malgrandan interspacon inter Maginot-linio kaj kerno de la ĉefa brita-franca grupiĝo. Ties ideo estis ĉirkaŭigi kaj neniigi la ĉefajn franca-britan fortojn. Tio ankaŭ sukcesis (krom plimulto de la angla kontingento, kiu estis (sen pezaj armiloj) evakuita ĝis Dunkerque. Grandan rolon ludis cirkonstanco, ke la franca komandantaro eĉ ne tiam kapablis adekvate reagi al la germana plano, kiam ĝi estis jam evidenta. Ĝuste kaj ĝustatempe ekreagis sole parto de la brita ekspedicia korpuso, kiu en batalo ĉe Arras provis deflanke ekbati kontraŭ la enpenetrantaj germanaj kolonoj. Sed tiu ĉi bato estis tro izolita kaj ĝi ne havis bezonatan forton, por ke ĝi povu estis sukcesa, eĉ kiam ĝi tre nervozigis la germanan komandantaron. Tre montriĝis la germana superforto en la aero kaj la fakto, ke la franca aviadilfloto ne kapablis, diference de la germana, efike ataki surterajn taĉmentojn de la malamiko.

Post neniigo de la ĉefaj fortoj de la franca armeo kaj rapida evakuo de la britaj taĉmentoj estis la fino nur la demando de tempo. Malsukcesis provoj de la franca komandantaro fortikigi sin sur Bretana duoninsulo kaj klopodo krei novajn defendliniojn en la meza Francio. Unusola sukceso de la francaj soldataroj estis bato donita al italoj. Italio nome en klopodo akiri kvocienton en la rabaĵo eniris en la militon kaj ĝi ekatakis kontraŭ suda Francio, sed la italaj taĉmentoj suferis pro hontiga malvenko de kelkoble mapli fortaj francaj rezervistoj.

La malvenko en Francio pleje memkompreneble influis ankaŭ pluaj batalkampojn. La 10-an de junio (du tagoj post la evakuo de la britaj taĉmentoj) kapitulacis Norvegio. Francio mem kapitulacis la 22-an de junio. La kapitulaco de Francio pleje gvidis al abrupta konflikto inter la eksaj aliancanoj kaj Britio por certeco atakis francan ŝiparon, por ke ĝi ne enfalu en la manojn de la malamiko, kio tre malbonigis la franca-britajn interrilatojn kaj komplikigis estontan kunlaboradon. En oriento dume Sovetunio perforte aneksis Baltajn ŝtatojn kaj aneksis rumanan Besarabion kaj Nordan Bukovinon. Je unu monato pli malfrue Luftwaffe komencis longan serion de aeraj atakoj kontraŭ Britio kun celo elimini ties ŝiparon kaj prepari tiel konvenajn kondiĉojn por invado (vidu batalo je Anglio). Novaj brita-italaj batalfrontoj post la eniro de Italio en la militon malfermiĝis en Norda Afriko kaj en regiono de Somalio kaj Etiopio, fine de oktobro (la 28-an de oktobro) poste Italio komencis armeajn operacojn kontraŭ Grekio. Samtempe komencis gradiĝi la dua batalo je Atlantiko.

Sed aŭtuno alportis al Akso la unuajn malsukcesojn. Luftwaffe ne sukcesis en sia klopodo neniigi RAF kaj Hitler decidiĝis prokrasti invadon en Anglion por pli posta tempo. En nunaj momentoj interesis lin la situacio en oriento kaj li decidiĝis tute koncentriĝi al operaco Barbaroso. Sed veraj katastrofoj atendis Italion. Ĝia invado en Grekion finiĝis pro debaklo (ne nur ke la itala atako estis repuŝita, sed grekoj eĉ komenci forpuŝi la italajn taĉmentojn el orienta Albanio) kaj gravan malvenkon suferis ankaŭ ties taĉmentoj en norda Afriko. Konkero de Brita Somalio nepre ne estis adekvata anstataŭigaĵo, pleje grandaj alfortoj senditaj de britoj ĝis Kenjo kaj Egiptio igis antaŭsenti, ke ĉi tie atingitaj rezultoj ne bezonas esti definitivaj.

En Azio Japanio daŭrigis en konkerado de Ĉinio, ĝi okupis francan Hindoĉinion kaj proklamis subtenon al Germanio kaj Italio. Tio plu malbonigis la interrilatojn kun Granda Britio kaj Usono gvidante al vaste prenita embargo rilate al tiu ĉi lando.


reiru al la ĉefpaĝo