Distrikto Hameln-Pyrmont
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Hameln |
Areo: | 796 km² |
Loĝantoj: | 150640 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 200 po km² |
Aŭtokodo: | HM |
Municipokodo: | 03252 |
Komunumoj: | 8 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Hameln-Pyrmont (germane Landkreis Hameln-Pyrmont) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Hameln, alia grava urbo la kuracloko Bad Pyrmont - ambaŭ donis sian nomon al la regiono.
La distrikto havas areon de 796 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 150 640 loĝantojn. La rivero Weser trafluas ĝin de sudoriento al nordokcidento.
Administra disdivido
[redakti | redakti fonton](Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)
Komunumoj (indiko, se temas pri urbo):
|
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la distrikto funkcias Esperanto-grupo, nomata "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln kaj intense kunlaboras kun la najbaraj samcelaj grupoj. Sian administran adreson la grupo havas en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf. En la urbo Hameln ankaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo. Krome ekde la 1980-aj jaroj dufoje jare (printempe kaj aŭtune) en la distrikta komunumo Bad Münder aro da ĉefe junaj esperantistoj renkontiĝas en la tiel nomata "Berlina Arbara Renkontiĝo".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|