Distrikto Konstanz
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Alta Rejno-Konstanca Lago |
administra sidejo: | Konstanco |
areo: | 817 km² |
enloĝantoj: | 274.557 (fine de junio 2006) |
aŭtokodo: | KN (Konstanz; Büsingen BÜS) |
La distrikto Konstanz (Konstanco) situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Konstanco. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.
Najbaras la distriktoj Tuttlingen norde, Sigmaringen nordoriente, Bodensee (Konstanca Lago) oriente kaj Schwarzwald-Baar (Nigra Arbaro-Baar) nordokcidente. Krome limas la kantonoj Turgovio sude kaj Safhaŭzo okcidente, kaj bordas la Konstanca Lago oriente.
Geografio
La distrikto kovras parton de la pejzaĝo Hegovio (germane Hegau), kiu jam konsideriĝas alpa antaŭmontaro. La distrikta centro Konstanco situas en la sudorienta rando de la distrikta areo, borde de la Konstanca Lago. La pitoreskaj lagaj insuloj Reichenau (propra komunumo) kaj Mainau (parto de la urbo Konstanco) apartenas al la teritorio de la distrikto.
Administra divido
La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Aach (2.223)
- Engen (10.231)
- Konstanz (80.541)
- Radolfzell (30.342)
- Singen (Hohentwiel) (45.369)
- Stockach (16.803)
- Tengen (4.742)
Neurbaj komunumoj:
- Allensbach (7.061)
- Bodman-Ludwigshafen (4.348)
- Büsingen (1.459)
- Eigeltingen (3.535)
- Gaienhofen (3.237)
- Gailingen am Hochrhein (3.071)
- Gottmadingen (10.449)
- Hilzingen (8.431)
- Hohenfels (2.004)
- Moos (3.236)
- Mühlhausen-Ehingen (3.720)
- Mühlingen (2.326)
- Öhningen (3.725)
- Orsingen-Nenzingen (3.151)
- Reichenau (5.155)
- Rielasingen-Worblingen (11.943)
- Steißlingen (4.581)
- Volkertshausen (2.834)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) greke ampleksa kolekto de germanlingvaj artikoloj pri la distrikta historio
|