Landquart (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Landquart)
Distrikto Landquart
Igis, ĉefloko de la distrikto Landquart
Mapo de la distrikto Landquart
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
Ĉefloko Igis
Koordinatoj  46° 57′ N 9° 34′ O / 46.950 °N, 9.567 °O / 46.950; 9.567 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ N 9° 34′ O / 46.950 °N, 9.567 °O / 46.950; 9.567 (mapo)
Nombro de loĝantoj 24006(2008-12-31)
Areo 193,23 km²
Loĝantardenseco 124 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1826
vdr


La distrikto Landquart estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 24006 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Igis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Landquart estas kvazaŭ la pordego de nordorienta Svislando al Kantono Grizono. Ĝi situas en la Rejnvalo sude de Liĥtenŝtejno kaj norde de Koiro.

La distrikto konsistas el la du komunumaroj

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto Landquart pasas la svisa aŭtovojo A3, kiu dek kilometrojn pli norde en Sargans kuniĝis kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro, kaj la linio de la Retia Fervojo de Davos tra Landquart al Koiro.

Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Haldenstein Haldenstein 999 18.56 3941
Igis Igis 7652 10.88 3942
Mastrils Mastrils 557 7.98 3943
Trimmis Trimmis 3010 42.87 3945
Untervaz Untervaz 2336 27.72 3946
Zizers Zizers 3199 11.01 3947
Totale 6 17753 119,02

Komunumoj de la komunumaro Maienfeld[redakti | redakti fonton]

La Vilaĝaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Maienfeld estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Fläsch Fläsch 590 19.94 3951
Jenins Jenins 858 10.54 3952
Maienfeld Maienfeld 2588 32.33 3953
Malans Malans 2217 11.40 3954
Totale 4 6252 74,21


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]