Duoblaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duoblaj literoj estas tipo de digrafoj en kiuj ambaŭ literoj estas la samaj. Ili servas diversajn funkciojn en diversaj lingvoj.

Duoblaj literoj en naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En "naturaj" lingvoj kie ortografio disvolvis en historia procedo de evoluo, duoblaj literoj havas diversaj funkcioj. Ofte ili signifas ripeton de iu sonofonemo. Krom tio, ili povas esti uzataj por

  • indiki unu longe prononcatan sonon (ekzemple en la Suoma aŭ la Nederlanda)
  • indiki ke la antaŭa vokalo mallongu (kiel duoblaj konsonantoj en la Norvega)
  • montri palatalecon (ekzemple tt, dd en la Eŭska)
  • funkcii kiel entute apartaj literoj markantaj apartajn fonemojn (ekzemple ll [lj] en la Hispana, aa en la Dana de la 19-a jarcento {= moderna Å}), ll, dd kaj ff en la Kimra ktp.
  • indiki specialan prononcon (ekzemple cc [ks/ks] en la Hispana, oo [u] en la Angla ktp.)

Duoblaj literoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto duoblaj literoj estas polemika eco de la lingvo. Unu el la plej fundamentaj ecoj de la lingvo estas la principo de "unu litero — unu fonemo", t.e. en Esperanto ne eblas iu aparta digrafa signifo de duoblaj literoj, kaj respondaj fonemoj devas prononciĝi tiomfoje kiom ili estas skribitaj. Prononco de kelkaj tutsamaj fonemoj en la vico ne ĉiam facilas, aparte okaze de duoblaj konsonantoj. Eble pro tio Zamenhof en la Fundamenta Vortaro ŝajne konscie evitis prunti radikojn kun duoblaj konsonantoj kaj ĉie forigis la duoblecon en pruntovortoj de aliaj lingvoj: tiel, anstataŭ *kollego, *intelligenta li prenis formojn kolego, inteligenta. En kunmetaĵoj duoblaj literoj tamen jam tiam povis aperi, aŭ inter du diversaj radikoj, kiel en vorto Pollando, aŭ inter radiko kaj prefiksosufikso, kiel en vortoj mallonga, ekkuŝi ktp. Sed ĉi tiu utilisma principo nenie estas deklarita kiel regulo, kaj ankaŭ Zamenhof mem poste uzis vortojn kun duoblaj literoj en la radiko: brutto, netto, mokko, bullo, finno, villo.

Eble la plej frua diskuto pri ĉi tiu demando okazis inter membroj de la Lingva Komitato (Oficiala Gazeto Esperantista, dec. 1911). Albert Esselin protestis kontraŭ la vortoj villo, regatto, bullo, enkondukitaj en la Marista Terminaro (1908). Komitatanoj Nylén, Ellis, Villanueva, Boirac, Mybs, Inglada kaj Cart samopiniis kun Esselin, kvankam ne povis proponi taŭgajn anstataŭigojn sen duobligo por ĉiu el tiuj vortoj. Kontraŭe, Christaller, Evstifejev, Ĉefeĉ, Wackrill kaj Grabowski proponis konservi la duoblajn literojn, ĉar kun ili la vortoj aspektas pli belaj kaj naturaj kompare kun "kriplaj" anstataŭigoj kiujn oni devas enkonduki por ĉirkaŭiri la duoblecon. Aparte, Evstifejev opiniis, ke duoblaj literoj, «saĝe evititaj en la komuna vortaro, ĝuste pro tio povas servi kiel distingiloj de internaciaj homonimoj. Villo, villa, villano estas pli oportunaj, ol vilao, vilaa, vilaano». Wackrill same opiniis. Antoni Grabowski akcentis, ke pli bone estas sekvi la ekzemplon de L. L. Zamenhof, kiu «en siaj vortaroj ne kripligis ĉi tiujn internaciajn vortojn per la senmotiva elimino de la duoblaj konsonantoj».

Post tio la temo emerĝis plurfoje en diversaj Esperantistaj grupoj kaj eldonoj kaj iĝis ofta kaŭzo de polemiko. Nun en 2019 la ĝenerala konsento inter la esperantistoj ŝajnas esti ke duoblaj vokaloj ene de unu radiko estas akcepteblaj en ekstremaj okazoj, aparte kiam temas pri pruntovortoj el neeŭropaj lingvoj kiel la Mongola aŭ la Japana, kaj duoblaj konsonantoj estas nepre evitendaj, eĉ se evito signifas enkondukon de ne tiom bela kaj gracia vorto. Ĉiuj vortoj kiuj en la tempoj de Zamenhof havis duoblajn konsonantojn en la radiko, nun havas anstataŭigojn sen duobligo: *bruttokuntara, *nettonetasentara, *mokkomokao, *bullobuleo, *finnosuomo, *gallogaŭlo, *villavilao, ktp. Duoblaj konsonantoj daŭre aperas nur en iuj tre raraj vortoj kiel regatto kaj en toponimoj kiel Lillo, kaj eĉ tie ili konsideratas evitendaj.